Home > Eventoj > Esperanto-kongreseto en Bath
11 Novembro, 2016
16:00
Bath, England

Junularo Esperantista Brita invitas vin al Esperanto-renkontiĝo en Bath, urbo konata pro ĝia bela arkitekturo kaj kulturaj heredaĵoj! La renkontiĝo okazos de la 11an ĝis la 13an de Novembro kaj inkluzivos urbogvidadon, komunan manĝadon, kaj kongreseton.
Ni volas adapti la renkontiĝon laŭ VIAJ voloj kaj bezonoj, do en la aliĝilo ne hezitu meti viajn dezirojn kaj proponojn! Aliĝu ĉi tie: https://goo.gl/forms/1lHuw2HK8VsfLgCS2

Skiza programo:

Vendredo

Ne estos taga programo, sed vespere estos antaŭkongreso, dum kiu ni sociumos en iu drinkejo aŭ manĝejo. Depende de kiom da homoj alvenos tiutage, eble ni faros ion pli konkretan, ekz. tabloludojn.

Sabato

Estos matene ĉiĉeronado (urbogvidado) tranĉita en du partoj, kun tagmanĝo meze. Bath estas ege bela urbo kun multe da vidindaĵoj, do ne forgesu vian fotilon!

Post la urbogvidado, estos diversaj eblecoj por la cetero de la tago, kiel la Romiaj Banejoj, botanikaj ĝardenoj, artgalerioj, muzeoj, ktp. Ni adaptos laŭ la voloj de partoprenantoj, kaj eventuale disiĝos en diversaj grupoj.

Vespere ni rekuniĝos por iri al komuna manĝo en restoracio aŭ pabo. Ni strebos elekti lokon taŭgan por ĉies manĝaĵ- kaj monbezonoj.

Dimanĉo

Ni planas lui ĉambron en komunumcentro por fari kongreseton dum la tuta tago. Eblas mendi ĉambron kun kuirejo, okaze ke homoj volas ion kuiri, aŭ ni povas elekti ion pli prelegecan. Ĉi tie ni petas viajn kontribuojn – ĉu prelegon, diskutrondon, atelieron, artaĵon – kunportu kaj kundividu viajn konojn kaj interesaĵojn kun la grupo.

Dum la kongreseto ankaŭ okazos la jarkunsido de JEB.
Pli detalan programon ni elsendos pli proksime al la dato.