Home > Eventoj > 8-a Junulara E-Semajno
28 Decembro, 2016
14:00
Ev. Jugendfreizeitheim, Waldheim am Brahmsee, Waldheim 1, 24631, Langwedel, Germanio

Browse map


La Junulara E-Semajno (JES) estas novjara junulara esperanto-aranĝo organizata de Pola Esperanto Junularo (PEJ) kaj Germana Esperanto-Junularo (GEJ). Ĝi okazas ĉiujare dum lastaj tagoj de decembro kaj unuaj tagoj de januaro, proksimume dum unu semajno, en iu loko en Meza Eŭropo.


Ĝis nun gastigis ĝin la urboj Zakopane (Pollando, 2009/2010), Burg (Germanio, 2010/2011), Gdansko (Pollando, 2011/2012), Naumburg (Germanio, 2012/2013), Szczawno-Zdrój (sud-okcidenta Pollando, 2013/2014), Weißwasser (Germanio, 2014/15) kaj Eger (Hungario, 2015/16).


JES estas kuniĝo de du antaŭaj novjaraj junularaj esperanto-aranĝoj – la Ago-Semajno (AS) de PEJ kaj la Internacia Seminario (IS) de GEJ, kiuj okazadis aparte ĝis la jarŝanĝo 2008/2009 (tiam okazis la 7-a AS kaj la 52-a IS).

Ĉi jare okazos jam la 8-a JES kiun gastigos urbeto en la norda Germanio, Waldheim am Brahmsee ekde la 28-a de decembro ĝis la 4-a de januaro 2017. Venu ĝui Esperantujon kun aliaj mojosuloj kaj bonvenigi la Novan Jaron!
Vizitu: