Home > Eventoj > 7-a Junulara Esperanto-Semajno
27 Decembro, 2015
ĝis 2016-01-03
Motel Botax, Eger, HU-3300 Külsősor u. 8

Browse map


Io nova komenciĝas en la vivo de la Junulara E-Semajno, tamen la tradicioj de la novjara renkontiĝo restas tre gravaj por ni!

En 2015 unu el la plej bonaj vinregionoj de Hungario donas la lokon por la sekva elstara JES!

La organiza teamo konsistas el spertaj “maljunuloj” kaj novuloj al la movado. Poloj, hungaroj, francoj, ĉehoj kaj ankoraŭ kelkaj nacioj kune! Ni provas uzi ĉion kion niaj kulturoj havas por kunmeti etosplenan semajnon por vi en Eger.

La plano estas doni iom da ripozperiodo inter la du IJK-oj en 2015-Wiesbaden, Germanio kaj 2016-Wroclaw, Pollando, ĉar JES estas tradicie renkontiĝo de la germanaj kaj polaj junuloj. Ni esperas, ke tiu ĉi unujara ekskurso de la evento senprobleme iĝos parto de la historio de JES en la futuro!

La frua ebleco por aliĝi, ekkoni la teamon, la detalojn de la renkontiĝo donas al vi tempon por plani la partoprenon, inviti viajn amikojn, organizi kune la vojaĝon kaj festi kun ni!

Vizitu la paĝon jes.pej.pl/2015 por ekscii pli!

Bonvenon al JES en Eger! Kontribuu al la pompa etoso, ni tre atendas vin!