Internacia Junulara Kongreso (IJK)

La Bamba, nokta vivo, amuziĝo sed ankaŭ kunsidoj, prelegoj, trejnadoj kaj laborgrupoj. Ĉio okazas dum unu vigla semajno, spertinda por ĉiu juna esperantisto! La IJK estas la plej granda junulara esperanto-aranĝo kaj okazas ĉiujare en alia lando organizita de niaj landaj sekcioj kaj lokaj aktivuloj kunlabore kun TEJO.

La sekva IJK okazos en Santa Cruz del Norte, Kubo inter la 24-a kaj la 31-a de julio 2010 (tuj post la UK en Havano). La IJK 2009 okazis en Liberec', Ĉeĥio, inter la 18-a kaj 25-a de julio 2009.