Home > Aliaj > Politikumu dum EYE 2016 kiel reprezentanto de TEJO!

Ĉu vi estas juna eŭropano, entuziasmas pri politiko Eŭrop-nivele kaj dezirus reprezenti Esperanton kaj TEJO en la Eŭropa Parlamento, kie estos aliaj 7000 junuloj el la tuta kontinento kaj pens-manieroj? EYE 2016 estas la perfekta evento por vi!

Junaj, entuziasmaj kandidatoj estas serĉataj por partopreni la plej grandan aranĝon de la Forumo Junulara Eŭropa, EYE, kiu okazos 20-22 de majo en Strasburgo, Francio.

Kio estas EYE?

EYE estas okazaĵo por 7000 eŭropaj junuloj, kiuj prezentas diversajn junularajn organizojn. La celo de la okazaĵo estas konvinki politikistojn kaj politikajn partiojn doni pli da atento al temoj kiuj gravas por junuloj (kiel edukado, moviĝeblo, senlaboreco, daŭripoveco).

Kompreneble, kiel TEJO ni petos specialan atenton por lingva justeco kaj internacia komunikado. Tion ni faros per diversaj agadoj kaj per nia partopreno en la komunaj programeroj. TEJO estas partnero de YO!Fest, la junulara politika festivalo kiu okazos tiukadre, ni tie povos okazigi kursojn, diskut-rondojn kaj diversajn programerojn.

Kion vi ricevos kiel akceptita kandidato?

  • Repagon de la ir- kaj reven-vojaĝkostoj al Strasburgo
  • Tranokton ĉe esperantistoj en proksimeco de la urbo
  • Eblon partopreni la organizadon de YO!Fest kune kun internacia teamo
  • Retan trejnadon de TEJO pri eksteraj rilatoj (deviga)
  • Plurajn materialojn por informiĝi pri temoj rilate al eŭropa junularo, junulara agado kaj politiko
  • Konsilojn kaj materialojn por plibonigi vian komunik-kapablojn, angle kaj Esperante

Kian kandidaton ni serĉadas?

Jen la ecoj de la kandidatoj:

  • Esti pli ol 18-jaraĝa de la 20-a de majo kaj malpli ol 31-jaraĝa ĝis la 25-a de majo (2016)
  • Esti sociema, tolerema, vojaĝe sendependa kaj malferma
  • Preti aktive kunlabori por la sukcesa kunrealigo de YO!Fest
  • Loĝi en lando de Eŭropa Unio aŭ najbaroj
  • regi la anglan kaj Esperanton almenaŭ je B2 nivelo (aŭ plibonigi ilin ĝis tiu nivelo ĝis antaŭ la komenco de la evento)
  • povi partopreni la tutan eventon (20a kaj 21a de majo), kun alveno unu tagon pli frue kaj revenon unu tagon poste (ekde la 19a ĝis la 22a de majo)

Post la fino de la evento, ni petos al vi verki unupaĝan raporton pri la sperto, kiu ege helpos al venontaj partoprenantoj.

Kiel mi povas kandidatiĝi?

Ĉu vi volas influi la Eŭropan politikon kaj reprezenti TEJO-n kune kun grupo de esperantistaj entuziasmuloj el tuta Eŭropo? Se jes, sendu mallongan motiv-retmesaĝon al <ejo ĈE tejo.org> ĝis la 10-a de decembro de 2015.

Komuniku ankaŭ vian ĝisnunan agadon en Esperantujo, kiujn lingvojn vi scipovas, kie vi loĝas kaj kiu(j) estas via(j) nacieco(j). Kunsendu viv-resumon (ne nepre en Esperanto), kaze ke vi disponas ĝin. Ne hezitu peti pli da informoj, se vi bezonas.

Gravaj ligiloj

One Comment, RSS

  • Pingback/Trackback sabato sabato 28- 28UTC Novembro 2015 at 12:52
    Česká esperantská mládež » Politikuj na EYE 2016 jako reprezentant TEJO!

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.