Home > Malfermaj alvokoj > Vojaĝigu senpage esperantistojn al Esperanto-aranĝoj kaj trejnu ilin

De jaroj TEJO organizas internaciajn projektojn danke al kiuj ni ricevas monon el Eŭropa Unio por vojaĝigi kaj trejni homojn. Se vi ŝatus ke membroj de via organizo (tutlanda, regiona aŭ loka) povu sendi homojn eksterlanden kaj vi loĝas en Eŭropo, Ameriko aŭ Azio, daŭre legu. Kaj konsideru ke ankaŭ nejunularaj organizoj rajtas partopreni, kondiĉe ke ili sendu junulojn.

 

PROJEKTOJ

Por la sekva limdato ni volas proponi kvar novajn:

  • Eŭropa: projekto pri kiel instrui lingvojn
  • Eŭropa: projekto pri genra egaleco aŭ kontraŭdiskriminacio (vi povas elekti)
  • Eŭropa-Amerika: decidota temo
  • Eŭropa-Azia: decidota temo

Se por la interkontinentaj ni ricevos sufiĉajn partoprenpetojn, ni pliprioritatigos la partoprenon de organizoj kiuj ankaŭ aliĝis al unu aŭ la du eŭropaj projektoj.

 

REPAGOJ

En la eŭropaj la repagoj estas 100%-e kovrotaj ene de sufiĉe altaj limoj. Kaze de la vojaĝoj por la interkontinentaj projektoj la repagoj estos 80%-aj.

 

RESPONDECOJ

Ni laboras kaj plibonigas sistemon pere de kiu la organizoj kiuj aliĝas pli fokusiĝu pri la varbado kaj enhavo kaj ni pli zorgu pri ĉio cetera. Tio signifas ke vi nur devos plenigi formularon en eŭropa retejo, subskribi tripaĝan dokumenton kaj zorgi pri sendo de averaĝe 2-3 homoj (dependas de la evento) al la pluraj eventoj. Krome ni dungos projektmastrumiston en ĉi jaro 2017.

 

PROFITOJ

  • Vojaĝigo de homoj al Esperanto-renkontiĝoj. Tio estas oportuno por motivigi novajn lernantojn kaj eblo koni junajn esperantistojn el tre malsamaj landoj.
  • Dum la eventoj okazos profesiaj seminarioj pri tre diversaj temoj, kiujn ni decidas surbaze de viaj necesoj kaj ideoj. Oni trejnos vin por kapabligi vin por via agado en la movado, sed ĝi ankaŭ utilos por via profesia vivo.
  • Vi povos doni plian servon (por kiu vi povus postuli aliĝon al via organizo) kaj montros kial asocio estas grava kaj necesa por la antaŭenirigo de la movado.
  • Tiom interesa sperto ebligos reklami la lingvon kaj ĝian utilon eĉ en naciaj amaskomunikiloj.
  • Fine de la projekto, la restanta mono dividiĝos inter la partneroj (povas esti pli ol mil eŭrojn por ĉiu).

La oficiala limdato por sendi kandidatiĝojn estas komence de februaro, sed ni devas fari multon antaŭe, do vi povas indiki al ni vian interesiĝon ĝis la 13-a de januaro de 2017. Ni ankaŭ disponeblas por respondi demandojn, kaj vi povas peti retkunsidon aŭ internacian senpagan telefonalvokon. Kontaktu landa.agado@tejo.org.

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.