Home > Aliaj > TEJO subskribis leteron por pledi favore al la Ŝengen-principoj

TEJO subskribis leteron al la Eŭropa Konsilio por pledi favore al la Ŝengen-principoj kun 15 aliaj internaciaj junularaj organizoj tial ke TEJO celas “plifaciligi la ĉiuspecajn spiritajn kaj materiajn rilatojn inter la homoj, sendepende de diferencoj rilate al nacieco, raso, sekso, religio, politiko aŭ lingvo” kaj libera moviĝeblo en la Ŝengen-landaro estas grava afero por ni kiel internacia organizo.

La Ŝengen-traktato kreis kreskantan regionon kies civitanoj povas libere moviĝi, renkontiĝi kaj decidi kie loĝi kaj labori. Ĝi faligis gravajn barojn internaciigante la vivon de popoloj kiuj tragedie militis inter si antaŭ 70 kaj 100 jaroj.
Multaj niaj eventoj okazas en Eŭropo kun internacia partoprenantaro. Nun niaj eŭropaj membroj povas nun libere moviĝi por ilin partopreni kaj, danke al Ŝengen, kiam niaj membroj el cetero de la mondo sukcesas veni al Eŭropo, ili povas moviĝi libere en ĝi vizitante eventojn kaj samideanojn en diversaj landoj.
Malfortigo de la Ŝengen-principoj estus obstaklo al nia laboro, kaj problemo pro niaj aktivuloj, eŭropaj kaj ekstereŭropaj.

Por gejunuloj landlimoj en centra kaj okcidenta Eŭropo estas parto de pasinteco kiu ne devas reveni.

Vi povas legi la leteron angllingve ĉi-tie.

Bildo: Wikimedia Commons.

One Comment, RSS

  • Osniel

    says on:
    lundo lundo 7- 07UTC Januaro 2019 at 19:31

    Ĉi tiu traktato estas la plej bona ĝi povus esti, miaj gratuloj amikoj. Projekto efektivigas kunigi Eŭropon kaj Amerikon, kunlabore, por faciligi la partoprenon de junuloj en kunvenoj, kunvenoj kaj aliaj agadoj.
    Ĝi nur restas, ke la administrantoj iros kun la faktoj, kiujn li levis, danke al Francesco Maurelli, Lukaz Z., Sara Spano kaj aliaj.

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.