Home > Aliaj > TEJO partoprenas en ECOSOC – Junulara Forumo 2017 ĉe la Unuiĝintaj Nacioj!

LA VALORO DE JUNULARA LABORO


Francesco Maurelli, Sara Spanò
kaj Raúl J García reprezentis TEJO-n en ECOSOC – Junulara Forumo 2017 ĉe la Unuiĝintaj Nacioj en Nov-Jorko!

Francesco Maurelli parolis pri financado por junularaj organizoj.

“Mi klarigis ke la unua granda defio estas rekono de la valoro de junularo kaj de junulara laboro. Mi citis studon kiu montris ke por ĉiu unuopa dolaro investita en junularo, la socio rehavas inter 8 kaj 24. Se la valoro estas rekonata, tiam indas kaj endas investi pli en junularo kaj ne lasi nur la restaĵojn. Fine, ne sufiĉas nur disponigi monon, sed gravas ankau alirigi tiun monon al tiuj kiuj bezonas ĝin. Mi citis interalie ankaŭ lingvajn barojn kaj rajtojn de minoritatoj. Sekve mi prezentis ekzemplojn el mia laboro en TEJO, kaj finis per prezento de la kapablkonstrua projekto inter Europo kaj Afriko.”

Francesco Maurelli

“Unu el miaj profesioj estas ĝuste certigi daŭripovan financadon de agadoj por junularaj organizoj (pere de la firmao Kosmo), do mi havas multe da sperto pri la temo kaj la defioj.

Mi feliĉas ĉar mi sukcesis enmeti ĉiujn gravajn erojn en malmulte da tempo: la bezono je pli da rekono, pli da mono kaj je pli da alirebleco. Mi menciis ICMYO, mi menciis TEJO, mi parolis pri lingvaj temoj, kaj prezentis la afrikan projekton de TEJO.

Mi pensas ke mi tuŝis gravajn temojn por la junularo. Multaj homoj gratulis min poste kaj diris ke mia prelego estis grava, interesa kaj vigla.”

Rigardu la prelegon de Francesco Maurelli tie ĉi, ĝi aperas je 1:13:30.

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.