Home > Aliaj > Prezidanta blogo: memorigo pri elekto de Komitatanoj B de TEJO
En la unuaj tagoj de marto komenciĝis elekto de Komitatanoj B de TEJO en kiu voĉdoni rajtas ĉiu individua membro de TEJO. Leteroj kun balotiloj kaj klarigoj kiel voĉdoni estis dissenditaj same komence de marto al tiuj, kiu havis validan membrecon por 2012. Poste leteroj estis sendataj al (re)aliĝintoj tiuj post registrigo de ilia membreco.

Ĉiuj kandidatiĝoj estas troveblaj ĉe paĝaro de TEJO: tejo.org/eo/komitatanoj-b-2012. Tie vi trovos detalajn informojn pri la kandidatoj kaj ankaŭ rekomendajn leterojn de iliaj subtenantoj. Interviuoj kun kelkaj el ili aŭskulteblas ĉe Muzaiko (ankaŭ alkroĉitas al ĉi tiu blogero). Pri la baloto oni povas legi ankaŭ ĉe Libera Folio.

Por ke la voĉdono estu valida, la balotilo devas atingi la Centran Oficejon ĝis la 30-a de aprilo 2012, do mi memorigas, ke jam estas la plej lasta momento por sendi ilin.

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.