Home > Aliaj > Valia Tamvaki, la nova volontulino de TEJO

Ekkonu la novan volontulinon de TEJO Valia Tamvaki!
Jen ŝia memprezento.

“Mi volas prezenti min per aferoj, kiuj ne troveblas en mia CV.
Mia nomo estas Vasiliki, sed amikoj vokas min Valia.
Mi venas el varma Grekio. Mi amas oleon de olivo kaj feta-fromaĝon.
Mi ŝatas Henric Ibsen, Shakespeare, Tennessee Williams, Jan Van Eyck kaj Bansky.
Mi kriis pro ĝojo kiam mi akiris stipendion por studi teatron.
Mi ŝategas italan kafon.
Mi ŝategas vojaĝi.”

Kial vi decidis voluntuli en la Centra Oficejo, en Nederlando?
Mi decidis volontuli en la Centra Oficejo ĉar mi volas fari ion novan kaj esplori novan mondon, provi novan defion sed ankaŭ por senti min viva.

Pri kio vi okupiĝas pleje en la Centra Oficejo?
Miaj taskoj estas traduki retejojn, reprezenti TEJO-n en eventoj, helpi kun praktikaj aferoj rilate al la eventoj kaj trovi kreajn manierojn por enkonduki novajn homojn el la tuta mondo al Esperantujo. Mi plenumas ankaŭ oficejajn taskojn.

Kion vi esperas fari kaj lerni dum via volontulado en la Centra Oficejo?
Mi estas la plej nova voluntulo en la CO kaj ankaŭ nova Esperantisto, do mi ankoraŭ ne scias multajn aferojn, sed kion mi amas pri esperantistoj estas ke homoj vidas unu la alian unue kiel esperantisto kaj poste kiel persono el iu lando. Tio estas, laŭ mi, kvazaŭ ne ekzistus limoj en ĉi tiu komunumo. Laŭ mia opinio, tio estas tre bela kaj mi volas esti parto de ĝi.

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.