TEJO havas novan volontulon

En sia lasta reta kunsido, la estraro de TEJO traktis interalie la kandidatiĝojn por la posteno de volontulo en la Centra Oficejo. Evidentiĝis ke la ekster-eŭropunianojn kandidatiĝintajn ne eblas nuntempe akcepti pro la komplikaĵoj rilataj al restado-vizo por Nederlando. Bonŝance, la situacion savis la lastmomenta kandidatiĝo de Natalia Antolak, kiu jam aktivas en TEJO kiel komitatanino A por Pollando. Ŝi ankaŭ oficas kiel sekretario de PEJ kaj Varsovia Vento de kelkaj jaroj, sekve havas tre taŭgajn kapablojn.

Ni ĝojas anonci do ke en la proksima duonjaro, Natalia rolos kiel la volontulo de TEJO. Komence de februaro ŝi jam ekos sian laboron en la CO kaj vi povos ekkontakti ŝin (kaj TEJO-n) per la regula adreso: oficejo@tejo.org.

Bonvenon Natalia, Dum la de neil_nachum