LingvojSerĉiAliĝu al la listoLaciĝas pri dissendolistoj? Jen ĉiuj gravaj informoj en unu retpoŝto ĉiu dua semajno. |
Kandidatiĝu por Komitataneco B de TEJOVenas la tempo por kandidatiĝi kiel Komitatano B de TEJO por la oficperiodo de la 1-a de junio 2010 ĝis la 31-a de majo 2012. Pri kio temas? Kiu rajtas kandidatiĝi? Kion fari? Via kandidatiĝo konsistu el la jenaj aferoj: 1. viaj personaj datumoj (nomo, naskiĝdato, reta kaj poŝta adresoj, telefonnumero) 2. biografieto kaj deklaro pri viaj movadaj celoj, kiuj kune ampleksas maksimume 100 vortojn 3. via subskribo 4. subtenleteroj aŭ subtenaj subskriboj de minimume 5 individuaj membroj el minimume 2 landoj Via kandidatiĝo devas alveni plej laste 15an de aprilo 2010. Sendu ĝin aŭ paperpoŝte al la adreso de TEJO, aŭ retpoŝte al oficejo@tejo.org kaj gxen-sek@tejo.org. Detalajn informojn rilate la kandidatiĝon kaj elekton de la Komitatanoj B vi povas trovi en la "Regularo pri TEJO" kaj en la "Reglamento pri elekto de Komitatanoj B". Se vi havas demandojn, ne hezitu kontakti la TEJO-volontulon aŭ la Ĝeneralan Sekretarion.
|
EnsalutoNavigadoNovaj forumaj temojLaste aldonitaj blogaĵoj
|