Home > Malfermaj alvokoj > Ni dungas projektmastrumiston!

La Germana Esperanto-Junularo (GEJ), kune kun TEJO kaj aliaj landaj sekcioj, dungas oficiston por la nova jaro. Ĉu temas pri vi?

Kandidatiĝu ĝis la 15-a de decembro 2017!

GEJ dungos projektmastrumiston kadre de la projekto Erasmus+ pri Genra Egaleco (legu pli da informoj pri ĝi).
La projektmastrumisto laboros dum unu jaro, ekde januaro 2018 ĝis januaro 2019, laŭ parttempa aŭ kvarontempa laborskemo. La precizaj datoj kaj kvanto da horoj estas interkonsenteblaj.

Elektoto ricevos salajron laŭ la germana laborleĝo, laboros ĉefe hejme kaj povos ĝenerale decidi la laborhorojn, sed kun flekseblo kaze de bezono. Por ricevi pliajn detalojn pri la kontrakto skribu al Konstanze (konstanze@tejo.org) kaj al Lars (lars.hansen@esperanto.de). Ni bonvenas ankaŭ la kandidatiĝon de nunaj oficistoj de TEJO aŭ oficistoj de aliaj membraj asocioj.
La elektoto ricevos senpagan aŭ rabatitan partoprenon al IJF, IJK, Centrejo aŭ/kaj al JES 2018 se la partopreno de projektmastrumisto estos necesa.

Ĝeneralaj taskoj:

  • plani kaj mastrumi la fazojn de la projekto kaj prizorgi ilian ĝusttempan evoluon;
  • prezenti buĝetan proponon kaj konsilojn kaj interkonsenti kun la kasisto de GEJ kaj la partneroj pri ĝi;
  • prizorgi la datumojn en la platformo “Mobility Tool”, helpi pri aĉetigo kaj kolekto de biletoj, plenigo de formularoj kaj rilataj administraĵoj;
  • regule raporti kaj informi ĉiujn partnerojn pri la progresoj;
  • skribi la necesajn raportojn por la Nacia Agentejo;
  • atente prizorgi rilatojn kun ĉiuj involvitaj flankoj;
  • aliaj rilataj taskoj kiuj kontribuos al la bona disvolviĝo de la projekto.

La projektmastrumisto rilatos interalie kun:

  • la subvencipetisto por konsilado kaj kompreno de la projekto;
  • ĉiuj partneroj de la projekto (GEJ, TEJO, SKEJ, BEA, IEJ, HEJS, JEB), iliaj estraranoj, respondeculoj, trejnistoj kaj stabanoj por plikompreni la decidojn pri la plano, la farendaĵojn, la raportformon, informi pri la okazaĵoj kaj raporti, por helpi la partnerojn en siaj taskoj;
  • la kasisto de GEJ por la efektiva financa evoluo de la projekto;
  • redaktoroj de Esperantaj revuoj kaj bultenoj pri bezono trakti specifan temon kaj por informi pri traktindaj temoj;
  • la Germana Nacia Agentejo por ajna klarigo kaj dubo kaj por prizorgi bonajn rilatojn kun ĝi.

Ĉu vi interesiĝas?

Prezentu vian kandidatiĝon ĝis la 15-a de decembro  kun vivresumo, motivletero, rekomendletero al konstanze@tejo.org kaj lars.hansen@esperanto.de kun titolo “Projektmastrumisto 2017: Via nomo”. Vi ricevos konfirman mesaĝon.

Kondiĉoj por rajti kandidatiĝi:

  • Havi laborpermeson en Germanio;
  • Havi scipovon de Esperanto almenaŭ je A2-nivelo;
  • Havi scipovon de la germana aŭ de la angla almenaŭ je C1-nivelo;
  • Kapabli uzi komputilon por kutimaj aferoj;
  • Disponebli je tre bona reta konekto;
  • Kapabli labori sen proksima superrigardo kaj regula vartado;
  • Akcepti plenumi decidojn de la organoj de la asocio;
  • Esti entuziasma pri Esperanto;
  • Esti kapabla kunlabori en teamo kaj peti helpon;
  • Esti preta je bona kunlaboro kun la Estraro de GEJ kaj eventuale kun la stabo de TEJO kaj de la Centra Oficejo.

TEJO serĉas ankaŭ subvencipetiston kaj programiston.

One Comment, RSS

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.