Home > Malfermaj alvokoj > Ni dungas programiston por 2018

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo dungos oficiston por la nova jaro. Ĉu temas pri vi? Kandidatiĝu ĝis la 8-a de decembro 2017.

TEJO dungos kvarontempe programiston, kiu laboru dum la jaro 2018. La kontrakto estos komence por ses monatoj. Surbaze de la plenumota laboro kaj de la necesoj de TEJO estos konsiderata la ebleco je pludungado.

Elektoto ricevos monatan malnetan salajron de 391.35€ por kvarontempa laboro (10 horoj semajne). Oficisto laboru hejme kaj povos ĝenerale decidi la laborhorojn, sed kun flekseblo kaze de bezono.

Nia programisto zorgos pri:

  • Evoluigado de membromastrumsistemo, kunlabore kun UEA, por aldoni funkciojn al la baza sistemo
  • Funkciado kaj teknika evoluigo de tejo.org kaj rilataj retejoj kaj retaj servoj
  • Starigo de modelo freemium por trejnmaterialoj (kelkaj estu alireblaj nur al membroj)
  • Subtenado de kreota teknologia komisiono

Teknikaj postuloj:

  • Kono pri REST (Representational State Transfer) retaj servoj;
  • Kono pri MySQL;
  • Baza kono pri HTML kaj CSS;
  • Kono pri Javascript
  • Pozitive konsiderata estas la kono kaj sperto en:
    • Node.js;
    • Angular.js,
    • aŭtomataj testoj;
    • WordPress

Ĉu vi interesiĝas?

Prezentu vian kandidatiĝon kun vivresumo kaj motiviĝletero (rekomendletero estas ankaŭ bonvena) al kandidatigxu@tejo.org kun titolo “Programisto 2018: Via nomo”. Vi ricevos konfirman mesaĝon; se vi ne ricevos ĝin, bonvolu resendi vian mesaĝon al info@tejo.org.

La kandidatiĝoj ricevitaj estos reviziitaj laŭ la alveno ĝis la trovo de taŭga kandidato. Kandidatiĝoj kiuj atingas nin ĝis la 8-a de decembro ricevos plenan konsideron.

Kondiĉoj por rajti kandidatiĝi:

  • Havi laborpermeson en subvenciebla lando* (tio signifas ke la kandidatoj devas nepre loĝi en unu el tiuj landoj dum la laborado). Se vi loĝas en alia lando sed senvize rajtas translokiĝi al 1 el tiuj landoj, vi mem devas zorgi pri restado;
  • Havi scipovon de la angla aŭ franca kun almenaŭ B2-nivelo (surbaze de via memtakso);
  • Esti entuziasma pri Esperanto kaj preti lerni ĝin laŭbezone;
  • Kapabli labori sen proksima superrigardo kaj regula vartado;
  • Akcepti plenumi decidojn de la organoj de la asocio;
  • Esti kapabla kunlabori kaj komuniki en internacia teamo en malsimilaj horzonoj;
  • Esti preta je bona kunlaboro kun la Estraro kaj la stabo de la Centra Oficejo.

* Subvencieblaj landoj estas tiuj de Eŭropa Unio, plus Islando, Liĥtenŝtejno, Norvegio, Makedonio kaj Turkio

TEJO serĉas ankaŭ subvencipetiston kaj projektmastrumiston en Germanio.

One Comment, RSS

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.