Home > Aliaj > Malferma alvoko: TEJO dungas video-kreanton

Moderna mondo rapide ŝanĝiĝas kaj Esperanta movado devas adaptiĝi. Tial TEJO pliprogresigas sian agadon varbante per moderna informperilo – video – kaj dungas video-kreanton por 2 monatoj. Ĉu temas pri vi? Kandidatiĝu ĝis la 10a de oktobro 2016.

TEJO dungos video-kreanton, kiu laboru 2 monatojn iam ĝis fino de 2016, la precizaj datoj estos interkonsenteblaj. Surbaze de la plenumita laboro kaj de la necesoj de TEJO, estos konsiderata la ebleco je pludungado por la posta jaro.

Elektoto ricevos monatan salajron je 1537,20€ por plentempa laboro (38 horoj semajne), okaze de elekto de 2 duontempaj oficistoj eblus aranĝi ankaŭ duontempan laboron. Oficisto laboru ĉefe hejme kaj povos ĝenerale decidi la laborhorojn, sed kun flekseblo kaze de bezono.

Ĉu vi interesiĝas?

Prezentu vian kandidatiĝon ĝis la 10a de oktobro 2016  kun vivresumo, motivletero,  rekomendletero kaj laŭeble ekzemploj de viaj video-rilataj laboroj al dungo@tejo.org kun titolo “Video-kreanto 2016: Via nomo”. Vi ricevos konfirman mesaĝon; se vi ne ricevis ĝin, resendu vian mesaĝon al oficejo@tejo.org.

Kondiĉoj por rajti kandidatiĝi:

  • Havi laborpermeson en subvenciebla lando* (tiu signifas ke la kandidatoj devas nepre loĝi en unu el tiuj landoj dum la laborado). Se vi loĝas en alia lando sed senvize rajtas translokiĝi al 1 el tiuj landoj, vi mem devas zorgi pri restado; * Subvencieblaj landoj estas tiuj de EU, ELKA, Makedonujo kaj Turkujo.
  • Havi scipovon de Esperanto almenaŭ je B1-nivelo;
  • Kapabli prilabori videojn, havi sperton pri la fako;
  • Kapabli labori sen proksima superrigardo kaj regula vartado;
  • Akcepti plenumi decidojn de la organoj de la asocio;
  • Esti entuziasma pri Esperanto;
  • Esti kapabla kunlabori en teamo kaj peti helpon;
  • Esti preta je bona kunlaboro kun la Estraro kaj la stabo de la CO.

Al taskoj apartenos:

  • preparo de strategio por video-prezentiĝo de TEJO (kun helpo de merkatikisto)
  • kreo de video por varbi membrojn
  • kreo de video por informi pri IJK en Afriko
  • kreo de alispecaj videoj utilaj por TEJO kaj junulara Esperanta movado

Foto: Leni Riefenstahl filmanta malfacilan scenon kun la helpo de du asistantoj, 1936 – CC BY-SA 3.0 de

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.