Home > Malfermaj alvokoj > Malferma alvoko: TEJO dungas eksterrilatan oficiston

La Komisiono pri Eksteraj Rilatoj estas la ilo por atingi la ceteron de la mondo kaj nia nura kanalo por aliri decidfarantojn kaj strebi havi efikojn en la socio. Ni estis sufiĉe fortaj por porti TEJOn al grava pozicio en diversaj organizoj, aliflanke nia volontula forto ne sufiĉas por elprofiti la situacion kaj por resti en ĝi pruviĝante fidinda laborkapabla organizo.

Nuntempe TEJO estas en la gvidantaro de la IKRJO kaj havas homon en la KonsilKonsilio pri Junularo de Konsilio de Eŭropo kaj en la KonsultOrgano pri Membrecaj Aferoj de Forumo Junulara Eŭropa. Krome ni celas denove partopreni en Junulara Forumo de Unesko en aŭtuno partneri en la Eŭropa Junulara Okazaĵo en Strasburgo en printempo 2018 kaj havi aktivan rolon en la procezoj plej signifaj por ni en epoko de gravaj ŝanĝoj kiel ekzemple la BritEliro.

Tial ni bezonas profesian fakan subtenon al nia laboro en tiuj kampoj. Se vi volas iĝi eksterrilatisto de TEJO, kandidatiĝu ĝis la 25-a de junio 2017.

La laboro ekos la 1-an de septembro 2017 kaj la kontrakto havas unujaran daŭron.

La elektoto ricevos monatan malnetan salajron je 782,70€ por duontempa laboro (19 horoj semajne). La oficisto laboru ĉefe hejme kaj dum la partoprenataj eventoj. La laboristo povos ĝenerale decidi la laborhorojn, sed kun flekseblo kaze de bezono.

Ĉu vi interesiĝas?

Prezentu vian kandidatiĝon ĝis la 25-a de junio 2017 kun vivresumo, motivletero kaj rekomendletero al kandidatigxu@tejo.org kun titolo “KER-oficisto 2017: Via nomo”.

Kondiĉoj por rajti kandidatiĝi:

  • Havi liberan senvizan aliron al Ŝengen-landoj kaj laborpermeson en subvenciebla lando* (la kandidato devas nepre loĝi en unu el tiuj landoj dum la laborado). Se vi loĝas en alia lando sed senvize rajtas translokiĝi al iu el tiuj landoj, vi mem devas zorgi pri restado;
    • Subvencieblaj landoj estas tiuj de EU, ELKA (krom Svisujo), Makedonujo kaj Turkujo.
  • Havi scipovon de Esperanto almenaŭ je B1-nivelo;
  • Havi scipovon de la Angla almenaŭ je C1-nivelo;
  • Havi kvalitan retaliron kaj sufiĉajn komputilajn rimedojn por voĉkunsidi per Skajpo kaj aliaj tiaj programoj;
  • Havi bonan parolan kaj skriban esprimkapablon;
  • Havi iniciateman, maturan, reprezentan kaj diplomatian personecon;
  • Esti entuziasma pri Esperanto;
  • Esti kapabla Esperanton taŭge prezenti;
  • Esti kapabla kunlabori en teamo kaj peti helpon;
  • Esti kapabla labori sen proksima superrigardo kaj regula vartado;
  • Esti kapabla drinki en socia kunteksto kun atento kaj konscio pri la limoj;
  • Esti preta je bona kunlaboro kun la Estraro, la diversaj komisiitoj pri eksteraj rilatoj, la TEJO-volontuloj, la aliaj oficistoj kaj la aliaj anoj de la komisiono pri Eskteraj Rilatoj;
  • Ŝati konatiĝi kun novaj homoj kaj kapabli krei bonetosan komunikadon kun novaj homoj;
  • Akcepti plenumi decidojn de la organoj de la asocio kaj sekvi la polikitajn poziciojn de TEJO;

Estos tre pozitive konsiderataj:

  • Aktivo en la komisiono pri eksteraj rilatoj de TEJO
  • Aktivo en alia NRO je internacia nivelo aŭ en politika partio, prefere je junulara nivelo
  • Kapablo paroli publike.
  • Kompetento pri junulara politiko
  • Kompetento pri lingvopolitiko
  • Kutimo vojaĝi flekseble kaj malmultekoste
  • Labora sperto en internacia NRO aŭ en eŭropa aŭ internacia institucio.
  • Loĝado en aŭ proksime de Bruselo, Parizo aŭ Strasburgo.
  • Scipovo de la franca lingvo
  • Sperto pri Erasmus+ kaj la Eŭropa Junulara Fondaĵo
  • Sperto pri la Esperanto-movado
  • Sperto pri la organizoj en kiuj TEJO aktivas (FoJE, IKRJO, Unesko, UNITED)
  • Sperto pri gvidado de volontulaj teamoj

Al taskoj apartenos:

  • Atente supervidi limdatojn kaj antaŭagi;
  • Prizorgi la burokrataĵojn rilataj al eksteraj rilatoj;
  • Helpi niajn homojn kaj TEJOn prepari siajn kandidatiĝojn al eventoj kaj postenoj kaj eventuale gvidi kampanjadon por ili;
  • Helpi prepari partoprenon en eventoj;
  • Analizi dokumentojn antaŭ la eventoj por trovi la politikajn punktojn plej TEJO-signifaj;
  • Postumi la kontaktojn post la eventoj;
  • Organizi partoprenon de TEJO kiam ni havas aktivan eventuale partneran rolon;
  • Sekvi korespondadon en la interorganizaj retlistoj, partopreni interorganizajn kunsidojn kaj taŭge agi;
  • Kontakti aliajn neesperantajn organizojn por komunaj projektoj;
  • Reprezenti TEJOn dum eventoj;
  • Sekvi EU-politikon kaj UN-politikon kun aparta fokuso al junularo kaj lingvoj;
  • Interveni laŭeble en procezoj kun signifa lingvopolitka flanko aŭ tamen grava por TEJO (subvenci-kadroj je eŭropa nivelo) kontaktante specifajn decidfarantojn en taŭga rolo / favorigeblaj al ni.
  • Prizorgi la ligon inter TEJO-KER kaj cetero de la movado informante pri la novaĵoj kaj portante interesajn kaj signifajn ideojn.

One Comment, RSS

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.