Home > Malfermaj alvokoj > Malferma alvoko: Iĝu TEJO volontulo en Burundo!

TEJO invitas vin por iĝi plentempa TEJO-volontulo en la Esperanto Centro en Rumonge, Burundo.
Esti volontulo signifas ne nur grave kontribui al la bonfarto de la organizo, sed estas samtempe persona pliriĉiĝo. La volontulo povas kunlabori pri tre interesaj projektoj (ekz. organizado de aranĝoj, inform-agadoj, kampanioj aŭ evoluigo de interretaj projektoj), partopreni aranĝojn reprezentante TEJO-n kaj kunlabori en la tutmonda medio. Li ankaŭ (sed ne nur okipiĝos) pri kontinenta kaj loka agado. La alvoko estas malferma al junaj kandidatoj kiuj aĝas
pli ol 18 jaroj kaj naskitaj en 1982 aŭ poste. La projekto limigas la daŭron de la volontulado al maksimume unu jaro, tiel ebligante al multaj akiri tiujn spertojn. Kiel volontulo vi certe lernos memstare labori kaj povas profundigi viajn spertojn, interalie en la sube menciitaj taskoj.

Ĉar Eŭropanoj havas ofte la eblon volontuli en Roterdamo tra EVS projektoj, tiu ĉi oportuno prefere celas homojn kiuj ne estas civitanoj de Eŭropa Unio, tamen ĉiu rajtas kandidatiĝi.

La volontulo loĝos en la Esperanto centro, kiu enhavas ĉambron kun lito, necesejo kaj elektro.
En la centro estas du klasĉambroj, granda legejo, granda loko por stokejo de libroj, malgranda stoko kaj unu ĉambro por oficejo de ANEB, la landa asocio.

La elektro ne estas regula, kaj ĉesas/venas sen plano. En la ejo ne estas akvokrano, sed je kelkaj metroj eblas havi akvon (trinkeblan) kontraŭ malgranda sumo (20l por 100 Frb, do 360l kontraŭ 1 eŭro).

La Centro troviĝas en la kvartalo Kanyenkoko, kiu estas apud la ĵus konstruita moderna vendejo, kaj nun frekventas ĝin junulojn. En Julio, Aŭgusto kaj Septembro, estas ferioj por lernantoj, kaj tiam multaj vizitas la centron, do la volontulo estu preta kunlabori en la instruado al komencantoj, laŭ interkonsentoj kun lokanoj.

Ekzemploj el viaj estontaj taskoj estas:

  • reprezentado kaj informado dum kongresoj kaj seminarioj
  • instruado de esperanto loke
  • administrado kaj prizorgado de kontaktoj kun afrikaj kaj neafrikaj strukturoj kaj organizoj
  • aktiva subtenado de la agado de la estraranoj kaj komisiitoj de TEJO
  • aktiva kunlaboro en la aktualigo de la retpaĝoj kaj la sociretaj kanaloj de TEJO
  • dum 20% de via tempo: loka agado
  • vi rajtas proponi propran projekton al la Estraro. Se la Estraro akceptas ĝin, vi faros ĝin dum ĝis 20% de via tempo.

La ideala kandidato:

  • havu bonan scipovon de Esperanto
  • ŝatu instrui Esperanton
  • ŝatu administran laboron
  • estu sperta pri komputil-uzado (retpoŝto, interreto, tekstprilaborado, ktp)
  • havu sufiĉan konon pri la junulara Esperanto-movado
  • estu kapabla memstare preni decidojn
  • estu preta aktive kunlabori kun la estraro de TEJO kaj kun lokaj respondeculoj rilate al la ĝenerala funkciado de la organizo
  • Prefere ne estas civitano de Eŭropa Unio (EU civitanoj povas jam regule kandidatiĝi tra Eŭropa Volontula Servo).

Merkatikaj kaj grafikaj scipovoj estos aparte valorataj dum la elektado de la kandidatoj. Kompreneble, tiuj estas ecoj de la ideala kandidato kaj ni konscias, ke ne facilas ĉiujn ilin plenumi. Krome, inter la elekto kaj komenco de la volontulado estos ankoraŭ sufiĉe da tempo por plibonigi iujn aferojn kaj ankaŭ la taskoj estas interkonsenteblaj. Do ne hezitu kandidatiĝi ankaŭ se vi ne trovas en vi ĉion de ĉi tiu listo!

Vi laboros dum unu jaro. La komenca dato estas interkonsentebla. Vi loĝos senpage kaj ricevos volontulan poŝmonon (manĝmonon).

Kandidatiĝojn sendu retpoŝte al kandidatigxu[ĉe]tejo.org kaj skribu la temon de la mesaĝo laŭ la jena formato: 2017 – Burunda volontulado: nomo familia _nomo
Sendu la jenajn dokumentojn esperantlingve enhave:

  • vivresumon (priskribantan viajn studojn, kursojn, spertojn movadajn kaj ekstermovadajn, ktp)
  • motivleteron (priskribantan kial vi volas volontuli por TEJO)
  • laŭeble pruvilojn de la supre postulataj kapabloj
  • Vi povas aldoni rekomendletero(j)n de ekzemple landa Esperanto-organizo, sed ne nepras.
  • indiko pri kiam vi pretus komenci la volontuladon

La limdato por sendi vian kandidatiĝon estas la 30-a de junio 2017. Do, ne maltrafu la ŝancon!

____________________________________________

Foto de Alvise Forcellini

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.