Home > Aliaj > Iĝu Komitatano A de TEJO!

Venis la tempo por nomumi Komitatanon A de TEJO por la oficperiodo de la 1-a de junio 2016 ĝis la 31-a de majo 2018 (vidu la ĉapitron 3.2 de la TEJO-regularo).  La komitatanoj A estas reprezentantoj de la landaj kaj fakaj sekcioj de TEJO.

Krome, ĉiu nomumita Komitatano A membru dum sia oficperiodo minimume en unu el la jenaj komisionoj, laŭ propraj interesoj:

  • Adoleska Agado
  • Aktivula Trejnado
  • Edukado
  • Eksteraj Rilatoj
  • Informado
  • Homaj rimedoj
  • Kulturo
  • Landa Agado
  • Merkatiko
  • Moviĝeblo
  • Pasporta Servo
  • Scienca kaj faka agado

Praktikaj informoj pri la nomumo de Komitatanoj A:

Ĉiu Landa Sekcio rajtas al nombro de reprezentantoj laŭ la nombro de kalkuleblaj membroj:

15-100 membroj: 1 Komitatano A

101-300 membroj: 2 Komitatanoj A

301-1000 membroj: 3 Komitatanoj A

pli ol 1000 membroj: 4 Komitatanoj A

Ĉiu Faka Sekcio, kiu havas almenaŭ 15 kalkuleblajn membrojn rajtas al 1 reprezentanto.

La oficperiodo de la Komitatanoj estos ekde la 1a de junio 2016 ĝis la 31a de majo 2018.

Kondiĉoj:

  • la Landa (Faka) Sekcio estu junulara asocio de gepatra Landa (Faka) Sekcio de UEA, aŭ ĝi pagu kotizon por siaj Junaj Aligitaj Membroj;
  • interesiĝu pri funkciado kaj estonto de TEJO;
  • prefereble havu retaliron almenaŭ unufoje semajne;
  • kontribuu laŭeble al la Komitataj Cirkuleroj;
  • partoprenu retajn voĉdonojn;
  • laŭeble partoprenu la Komitatkunsidojn dum IJK.

Kiel iĝi Komitatano A?

La Prezidanto de via Landa (Faka) Sekcio sendu al la Ĝenerala Sekretario de TEJO (gxen-sek(ĉe)tejo.org)  leteron kun:

  • nomo de la Landa (Faka) Sekcio;
  • kvanto de membroj;
  • nomo(j) de la nomumita(j) Komitatano(j);
  • poŝta(j) adreso(j) de la Komitatano(j);
  • retadreso(j) de la Komitatano(j);
  • telefonnumero(j) de la Komitatano(j);
  • naskiĝdato(j) de la Komitatano(j).

Kiam nomumi Komitatanojn A?

Ĝis la 19-a de majo 2016 skribe (rete aŭ poŝte) al la Ĝenerala Sekretario (gxen-sek(ĉe)tejo.org).

Por pli da informoj mi rekomendas al vi tralegi paĝon pri la Komitato, informojn por novaj komitatanoj kaj/aŭ skribu al la Ĝenerala Sekretario aŭ al la TEJO-volontuloj.

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.