Home > Aliaj > Invitu IJK 2019 al via lando!

Invitu IJK 2019 al via lando!

Kandidatiĝu kaj organizu kune kun TEJO la 75-an Internacian Junularan Kongreson en via lando!

Por ke kandidatoj sentu sin pli certaj kaj kuraĝaj ni proponas du etapojn por sendi al ni viajn proponojn. Kial ni faras tiel? Ĉar ni rimarkis ke kelkfoje vi bezonas pli da helpo pri viaj kandidatiĝoj. Ni deziras havi detalajn proponojn, kaj volas certi, ke vi komprenas kio gravas kaj kio ne por sukcesa kandidatiĝo.

Etapo 1

Limdato por tiu ĉi etapo estas la 15-a de novembro 2017

En la unua etapo okazas la konsultiĝo kun TEJO pri la kandidatiĝo mem kaj ke tiamaniere la ideoj kiujn vi havas komencas esti prilaborataj.

Por tiu ĉi etapo ni akceptas bazajn prezentadojn de via propono, tio signifas, ke ĝi ankoraŭ ne devas esti finprezentita. Plenigu la formularon kiel eble plej bone per tiuj informoj, kiujn vi jam havas. La formularon vi trovos en la suba parto de tiu ĉu paĝo.

Kontaktiĝu kun TEJO kaj sendu vian kandidatiĝon al buihaimung.kitoa@gmail.com (estrarano pri kongresoj Mung). Se estas mankantaj informoj, klarigu kial ili estas mankantaj, kiajn demandojn vi havas, kion vi bezonas plie por finpretigi vian kandidatiĝon.

La celo de tiu ĉi sistemo estas ke la teamo diskutu la invitilon kaj manieron plenigi ĝin.

Por ke vi pli facile povu prepariĝi, ni havas por vi preparitan Superrigardon de taskoj.

Ju pli frue TEJO scias, ke vi intencas kandidatiĝi, des pli rapide ni povas eklabori kun vi kaj helpi vin pri la kandidatiĝo. Jes, tio signifas, ke ne necesas atendi la limdaton – vi povas kontatki nin jam nun!

Estrara decido pri interesaj kandidatoj: ĝis 25/11/2017

La IJK invitilo en doc formato

La IJK invitilo en PDF formato

Etapo 2

Limdato por tiu ĉi etapo estas la 30-a de decembro 2017

Ni akceptas finpreparitajn proponojn nur de tiuj kandidatoj kiuj jam anoncis sin en la unua etapo de la konkurso. Do vi ne rajtos eniri tiun ĉi etapon sen esti en la unua etapo.

Estrara decido pri elektita propono: ĝis 10/01/2018

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.