Home > Eventoj > KEKSO – Kreema Esperanto Kurso en Zweibrücken, Germanio
18 Majo, 2018
12:00
Zweibrücken, Germanio

La sekva KEKSO okazos paralele al la trilanda Esperantokongreso de Germanio, Francio kaj Luksemburgio, ekde vendredo la 18-a ĝis lundo, la 21-a de majo en Zweibrücken.

Okazos kurso por komencantoj kaj por tiu ni invitas partoprenanton de la instruista projekto, en kiu GEJ estas partnero. Krome vi povas diversmanjere iĝi kreema. Sed plej grave la semajnfino amuzu. La diversaj partoprenantoj el ĉiuj regionoj germanaj kaj el aliaj landoj interkonatiĝu, kune kuiru, ludu aŭ muzikumu, ktp.

Eblas dormi en amasloĝejo en la kongresejo. Dormsako kaj matraco estas kunportendaj. Por kune kuiri ni havos potojn kaj elektronikan kuirplaton. Eble ni eĉ kuiros vian plej ŝatatan manĝon, indas do kunporti la recepton.

Kotizoj por novuloj: 0€
Kotizoj por membro de GEJ: 30€
Kotizoj por ne-membroj de GEJ: 45€

Tranokto kaj manĝoj estas inkluziivitaj en la prezo, kiel donaco por la grupo vi povas kunporti keksojn kaj fruktojn.

Retposxtadreso: gej@esperanto.de

Ĉefa paĝo kaj priskribo: https://www.esperanto.de/eo/enhavo/gej/kekso-0
Aliĝilo: https://www.esperanto.de/eo/enhavo/anmeldung-zum-kekso-ali%C4%9Do-al-kekso