Home > Eventoj > Somerumu kun la Verdaj Skoltoj
01 Julio, 2017
12:00
Bruĝo, Belgio

Somerumu kun la Verdaj Skoltoj!

En julio: biciklado tra Flandrio kaj muzikfestivalo en Valonio! Ekde sabato la 1-a de julio en Bruĝo, ĝis dimanĉo la 9a de julio en Enghien-Edingen.

En aŭgusto: tendumado dum la itala kongreso!
Ekde sabato la 26-a de aŭgusto, ĝis sabato la 2a de septembro en Polikoro, Italio. (informoj kaj aliĝilo – baldaŭ)

Ni kunvenos en Bruĝo, belega kaj famega arta urbeto. Urbo-ludos kun la lokaj Esperantistoj. Poste ni biciklos tra tuta Flandrio kun du belegaj haltoj. Kaj fine ni partoprenos LaSemo-n, alternativa, familia kaj bonega muzikfestivalo (ĝi estas tiom bona ke ĝi povintus esti kreita de Esperantistoj).

Informoj kaj aliĝilo

POR KIUJ?

Por ĉiuj inter 11 kaj 18 jaroj (bedaŭrinde ni ne povos akcepti pli ol 16 junuloj, do ne tro hezitu)!
Eĉ se vi ne spertas kiel skolto, kiel biciklanto aŭ se vi estas komencanto: vi estas bonvena! La tuta tendumado estas organizita kaj gvidita de spertuloj. Nur eblos amuziĝi.

Vi neniam skoltumis? Ne gravas ni instruos al vi.
Vi ne havas biciklon? Ni povos prunte doni (au ni luos por vi).
Vi ne kutimas bicikli kaj timas tro longajn distancojn? Ni ĉefe biciklos en tre plata lando, kaj ni havos aŭton kaj tirĉaron ĉiukaze. Vi eĉ ne devos bicikli kun via sako.
Vi ne flue parolas Esperanton? Ne gravas se unu el nia grupo havas komunan lingvon kun vi. Aktuale nia teamo parolas nederlandan, francan, germanan, anglan kaj rusan. Ni ankaŭ povas instrui Esperanton al vi.