Home > Eventoj > Somera Esperanto-Tendaro
19 Februaro, 2017
19:00
Campo Escuela Callejones, Comuna de Graneros, Región de O'Higgins, Irarrazabal, Codegua, VI Región, Chile

Browse map


La Ĉilia Esperantista Junulara Organizo (ĈEJO) invitas vin al tendarumado!

SET celas paroligi novajn kaj malnovajn esperantistojn, inviti komencantojn de Esperanto por malkovri la etoson de Esperanta komunumo. Ni instruas Esperanton laŭ niveloj A1 ĝis C1, kantas, ludas, bierumas, kaj neformale babilumas. Olduloj ankaŭ rajtas partopreni!

La aliĝilon de la evento vi trovas ĉi tie: http://esperanto.cl/es/index.php?page=formulario-de-inscripcion

Ĝi okazas ĉiujare ekde 2009.

La ĉefa kunordiganto de SET estas Héctor CAMPOS GREZ.