Home > Eventoj > PEKO – Printempa Esperanto-Kunveno 2017 – Belgio
24 Marto, 2017
18.00
Centre Protestant D'Amougies, Rue Verte Voie 16, 7750 Mont-de-l'enclus, Hainaut

Ekde 2010, PEKO – Printempa Esperanto-Kunveno estas LA Esperanto-renkontiĝo en Belgio: internacia dank’al la partoprenado de multaj flandroj, valonoj, bruselanoj kaj eksterlandanoj, profesie organizita, malfermita al ĉiuj, kaj kun bonegaj manĝoj!

Tiel kiel por la antaŭaj PEKOj ni preparas ampleksan kaj mojosan programon: Esperanto-kursoj diversnivelaj, fotografia seminario, bierfarado, diskoteko, promenadoj, ekskursoj, prelegoj, manlaborado por infanoj (kaj aliaj), libroservo de FEL…

PEKO estas LA okazo por esperantigi viajn amikojn kaj familianoj. Nepre invitu viajn amikojn, genevojn, genepojn, najbarojn, E-lernantojn… Ni ofertas senpagan partoprenadon al la 10 unuaj adoleskuloj-kiuj-neniam-partoprenis-E-eventon!

De vendredo la 24a de marto je la 18a ĝis dimanĉo la 26a de marto.

Informoj ĉe la Oficiala retejo.


PROGRAMO
Ĉi jare estas kelkaj belaj novaĵoj:

BEMI-karavano al PEKO. Ĉu vi ŝatas bicikli?
Infana tago, sabato estos speciala tago por la etuloj kun granda ludo en la arbaro kun la verdaj skoltoj, kaj multaj surprizoj
Kinejo, ni proponos al vi pluraj filmoj kun Esperanto-subtesktoj
Diskejo, la majstro de l’diskej’ ĉe-estos!
Iĝu fotisto! Lode Van de Velde gvidos seminarion pri fotado (maksimum 10 partoprenantoj)
Bierfarado kun Johan Doumont. Li montros al vi kiel fari bieron en via kuirejo

Ankaŭ estos niaj klasikaj:

Kurso por komencantoj kun Françoise Pellegrin
Kurso por progresantoj kun Gunter Neue
Mazi-kurso kaj manlaborado kun Nicky Janssen