Home > Eventoj > JES 2017 – Junulara E-Semajno en Szczecin, Pollando
26 Decembro, 2017
14:00
Szczecin, Pollando

JES (Junulara E-Semajno) estas aranĝo unusemajna, prizorgata de la Pola kaj la Germana Esperanto-Junularoj, kunorganizata de la internacia rondo de geamikoj.

La 9-a JES okazos de la 26-a de decembro 2017 ĝis la 2-a de januaro 2018 en Szczecin, Pollando.

Ekde 2009 JES sekvas ĉiujare dum la jarŝanĝa periodo en landoj de la Meza Eŭropo.

Ĝis nun la aranĝo okazis en Zakopane, Burg (Spreewald), Naumburg (Saale), Szczawno-Zdrój, Weißwasser, Eger kaj Waldheim am Brahmsee.

Oficiala retejo: http://jes.pej.pl/jes2017/