Home > Aliaj > Ekkonu volontulon: KuboF Hromoslav

Jen, ni fiere prezentas al vi: KuboF Hromoslav – volontulo de TEJO por 2016!

KuboF (foje nomata Michal) volontulas en TEJO jam dum kelka tempo kaj vi havis eblon renkontiĝi kun li dum diversaj renkontiĝoj, ekz. dum la 72a IJK en Vroclavo. KuboF ekvolontulis la 18an de Januaro 2016 kaj laŭplane finos la 17an de Januaro 2017. Li estas nia dua longtempa volontulo per Eŭropa Volontula Servo (EVS) kaj kompletigas la stabon kun alia volontulo kaj, laŭplane ekde fino de Septembro 2016, kun pliaj 2 volontuloj!

Venante rekte de la Komitato (iame Komitatano A por EUROKKA kaj SKEJ) kaj estraroj de diversaj Esperantaj kaj neesperantaj organizoj kaj havante spertojn de la Vikimedia movado li certe plifortigos la stabon de TEJO kaj CO.

KuboF enkadre de sia volontulado proponis kaj eklaboris pri 2 propraj projektoj:

  1. en Vikivojaĝo verki vojaĝgvidilojn por Esperantaj renkontiĝoj vizitataj de junuloj
  2. Esperanto125 – informado pri Esperanto per multaj lingvaj versioj de Vikipedio

Ambaŭ projektoj temas pri Vikimedio, kaj tial KuboF estis nomita Vikimediano Rezidanto; ŝajne unua en Esperanta organizo.

Pliprogresigo de Esperanta movado kaj efikeco – miaj ĉefaj devizoj dum la volontulado!“, klarigas KuboF. Nu, ni vidos 😉 ĉiuokaze bonvenon!

One Comment, RSS

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.