Home > Dokumentoj > Statuto de TEJO

La statuto de TEJO estas la fundamenta regularo de la organizo. Ĝi estis aprobita de la Komitato de TEJO dum la komitatkunsido en Liptovský Hrádok je la 31a de julio 2019.

STATUTO DE TUTMONDA ESPERANTISTA JUNULARA ORGANIZO

ĈAPITRO 1
CELOJ KAJ AGADO

1. Establo

  1. TUTMONDA ESPERANTISTA JUNULARA ORGANIZO (ekde nun en la Statuo: TEJO) estas per tiu ĉi statuto establita kiel asocio.
  2. TEJO havas sian sidejon en Rotterdam, Nederlando.
  3. TEJO estas establita por nedifinita daŭro.
  4. TEJO ne estas profitocela organizo.
  5. TEJO ne disdonas profiton inter siaj membroj.
  6. Kalendaraj aludoj estas interpretendaj laŭ la gregoria kalendaro, kaj la librotena jaro estas de la 1-a de januaro ĝis la 31-a de decembro.

2. Junulara sekcio de UEA

  1. TEJO estas la junulara sekcio de UNIVERSALA ESPERANTO-ASOCIO (“UEA”), internacia organizo ekzistanta kun jura personeco laŭ la leĝoj de Nederlando.

3. Celoj

La celoj de TEJO estas:

  1. disvastigi la uzadon de la internacia lingvo Esperanto;
  2. kontribui al la evoluo de la Esperanta kulturo;
  3. agadi por la solvo de la lingva problemo en internaciaj rilatoj kaj faciligi la internacian komunikadon;
  4. plifaciligi la ĉiuspecajn spiritajn kaj materiajn rilatojn inter la homoj, sendepende de diferencoj rilate al nacieco, raso, sekso, genro, genra orientiĝo, religio, politiko aŭ lingvo;
  5. helpi la junularon havi aktivan rolon en konstruo de socio daŭripova, inkluziva, internacia, interkompreniĝa kaj rajtrespekta;
  6. kreskigi inter siaj membroj fortikan senton de solidareco, disvolvante ĉe ili la komprenon kaj estimon por aliaj popoloj;
  7. plibonigi la konojn kaj organizajn kapablojn de siaj aktivuloj kaj instigi ilian kulturan evoluon; kaj
  8. liveradi junajn fortojn al la Esperanta movado.

4. Agado

  1. TEJO aplikas en sia agado metodojn, kiuj respondas al la interesoj de la junularo.
  2. La agado de TEJO konsistas precipe el:

    1. informado en junularaj medioj pri la lingva problemo en internaciaj rilatoj kaj pri ĝia solvo per Esperanto;
    2. praktika utiligo de Esperanto je la servo de la junularo kaj informado pri tio en junularaj medioj;
    3. okazigo de kongresoj, konferencoj, seminarioj kaj aliaj kunvenoj; kaj
    4. instigado al la membroj de TEJO aktive partopreni en la Esperanta movado.

ĈAPITRO 2
AGADPRINCIPOJ

5. Neŭtraleco

  1. TEJO kontraŭas diskriminacion rilate al nacieco, raso, sekso, genro, genra orientiĝo, handikapeco, religio, politiko, socia deveno kaj lingvo.
  2. TEJO estas sendependa de ĉiu ajn partio.
  3. TEJO estas neŭtrala pri aferoj nerilataj al ĝiaj celoj.

6. Esencaj kondiĉoj

Por la agado de TEJO esencaj kondiĉoj estas:

  1. bonaj internaciaj rilatoj;
  2. respekto de la homaj rajtoj tiaj, kiaj ili estas difinitaj en la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj kaj aliaj internacie rekonataj instrumentoj; kaj
  3. daŭripova evoluo laŭ la difinoj de Unuiĝintaj Nacioj kaj aliaj internacie rekonataj instrumentoj.

7. Lingvo

La sola oficiala lingvo de TEJO estas la internacia lingvo Esperanto tia, kia ĝi estas difinita de:

  1. sia Fundamento,
  2. la verkaro de sia iniciatinto Ludoviko Zamenhof; kaj
  3. la ĝenerala lingva uzado sub kontrolo de la Akademio de Esperanto.

ĈAPITRO 3
LANDAJ KAJ FAKAJ SEKCIOJ

8. Landaj sekcioj

  1. TEJO instigas al junaj uzantoj de Esperanto en ĉiu lando formi sin en organizon por aliĝi al TEJO kiel landa sekcio.
  2. La minimumaj kriterioj por landa sekcio estas jenaj:

    1. ĝi kunigas tra sia lando junajn uzantojn de Esperanto;
    2. ĝi subtenas la celojn de TEJO;
    3. ĝi estas aŭ aparta asocio aŭ integra parto de landa asocio aliĝinta al UEA;
    4. ĝi estas laŭorde organizita;
    5. ĝi estas vaste malfermita al junuloj, sen ekskluzivoj pro nacieco, enlanda loĝloko, raso, sekso, genro, genra orientiĝo, handikapeco, religio, politiko, socia deveno aŭ lingvo;
    6. membreco en ĝi estas libervola; kaj
    7. ĝi estas demokratie gvidata.
    8. havas almenaŭ 3 kalkuleblajn membrojn
  3. Krom en esceptaj kazoj, TEJO ne havas pli ol 1 landan sekcion en ĉiu lando. Pri esceptaj kazoj decidas la Komitato.

9. Fakaj sekcioj

  1. TEJO instigas al junaj uzantoj de Esperanto, kiuj interesiĝas pri aparta fako, formi sin en organizon por aliĝi al TEJO kiel faka sekcio.
  2. La minimumaj kriterioj por faka sekcio estas jenaj:

    1. ĝi kunigas tra la mondo junajn uzantojn de Esperanto, kiuj interesiĝas pri la koncerna fako;
    2. ĝi estas simpatia al la celoj de TEJO;
    3. ĝi estas aŭ aparta asocio aŭ integra parto de faka asocio aliĝinta al UEA;
    4. ĝi estas laŭorde organizita;
    5. ĝi estas vaste malfermita al junuloj, sen ekskluzivoj pro nacieco, loĝloko, raso, sekso, genro, genra orientiĝo, handikapeco, religio, politiko, socia deveno aŭ lingvo;
    6. membreco en ĝi estas libervola; kaj
    7. ĝi estas demokratie gvidata.
    8. havas almenaŭ 3 kalkuleblajn membrojn
  3. Krom en esceptaj kazoj, TEJO ne havas pli ol 1 fakan sekcion por ĉiu fako. Pri esceptaj kazoj decidas la Komitato.

ĈAPITRO 4
MEMBROJ

10. Membroj

  1. La individuaj membroj estas:

    1. la individuaj membroj de UEA, kiuj aĝas ne pli ol 35 jarojn je la komenco de la jaro.
  2. La aligitaj membroj estas:

    1. la aligitaj membroj de UEA, kiuj aĝas ne pli ol 35 jarojn je la komenco de la jaro.
  3. La asociaj membroj estas la membroj de la unuopaj landaj aŭ fakaj sekcioj:

    1. kiuj aĝas ĝis inkluzive 35 jarojn je la komenco de la jaro;
    2. kiuj ne estas individuaj aŭ aligitaj membroj; kaj
    3. por kiuj la koncerna landa aŭ faka sekcio pagis kotizon egalan al la kotizo por aligita membreco de UEA.
  4. La Junaj Amikoj de Esperanto estas membroj:

    1. kiuj aĝas ĝis inkluzive 35 jarojn je la komenco de la jaro;
    2. kiuj ne estas individuaj, asociaj aŭ aligitaj membroj; kaj

      1. deklaras sian volon iĝi juna amiko de Esperanto; aŭ
      2. estas membroj de la unuopaj landaj aŭ fakaj asocioj por kiuj:

        1. la koncerna landa aŭ faka sekcio ne pagas kotizon al TEJO
        2. la koncerna landa aŭ faka sekcio ne ricevas kotizon; aŭ
        3. estis individua membro, sed la membreco eksvalidiĝis pro nepagado de kotizo sen eksplicita peto je eksmembriĝo
  5. La membreco estas persona kaj ne transdonebla.
  6. La membreco finiĝas:

    1. Je komenco de nova jaro, post kiam eksvalidiĝas unu el la kondiĉoj kiuj difinas membrecon;
    2. Post peto de la membro;
    3. Je morto de la membro.
  7. La Estraro havas la registron de la nomo kaj adresoj de ĉiuj individuaj membroj, de ĉiuj Junaj Amikoj de Esperanto kaj de ĉiuj landaj kaj fakaj sekcioj.

11. Patronoj kaj honoritoj

  1. La Patronoj estas tiuj, kiuj kontribuis al la financoj de TEJO laŭ kriterioj de TEJO difinitaj.
  2. La honoritoj estas la Honoraj Prezidantoj kaj Honoraj Membroj elektitaj de TEJO.

12. Eksigo

  1. Aliĝinta asocio aŭ individua membro, kiu evidente kontraŭlaboras la celojn de TEJO, morale aŭ materie damaĝas ĝin, aŭ ne kontentige plenumas siajn devojn al ĝi aŭ la minimumajn kriteriojn laŭ la ĉapitro 3, povas esti eksigita el TEJO.
  2. Estas kompetentaj la Estaroj de UEA kaj de TEJO kune pri la eksigo de individuaj membroj, kaj la Komitato de TEJO pri la eksigo de aliĝintaj asocioj, patronoj kaj honoritoj de TEJO.
  3. Individuaj membroj eksigitaj de la Estraroj rajtas apelacii al la Komitato de UEA kaj la Komitato de TEJO.
  4. Post dujara nemembreco aŭ post nuligo de la eksigdecido fare de la Komitato de TEJO, eksigita asocio rajtas peti permeson denove aliĝi. Pri tio decidas la Komitato de TEJO.
  5. Post dujara nemembreco aŭ post nuligo de la eksigdecido fare de la Komitatoj de TEJO kaj UEA, eksigita individua membro, rajtas peti permeson denove aliĝi. Pri tio decidas la Komitatoj de TEJO kaj UEA.

ĈAPITRO 5
ORGANOJ KAJ REPREZENTADO

13. Ĉefaj organoj

  1. La ĉefaj organoj estas la Komitato kaj la Estraro.
  2. La Komitato konsistas el:

    1. la komitatanoj A, nomumitaj de la unuopaj sekcioj;
    2. la komitatanoj B, elektitaj de la individuaj membroj;
    3. la komitatanoj C, elektitaj de la Junaj Amikoj de Esperanto;
    4. la komitatanoj Ĉ, elektitaj de la komitatanoj A, B kaj C;
    5. la estraranoj.
  3. La estraro konsistas el maksimume 9 estraranoj, inter kiuj estas la Prezidanto, la Ĝenerala Sekretario, la Kasisto kaj unu ĝis tri Viĉprezidantoj.
  4. La estraranoj estas elektitaj por difinita mandato (aŭ malelektitaj) de la komitatanoj A, B, C kaj Ĉ.
  5. La anoj de la ĉefaj organoj aĝas almenaŭ 18 jarojn en la tago en kiu ili estas nomumitaj aŭ elektitaj.
  6. Neniu rajtas esti nomumita aŭ elektita al la ĉefaj organoj, se tiu fariĝos 36-jaraĝa (aŭ pli) dum sia mandato.
  7. Prezidanto ne rajtas ofici dum pli ol du sinsekvaj oficperiodoj kaj je la fino de la dua oficperiodo devas retiriĝi el la prezidanteco por almenaŭ unu oficperiodo.
  8. La voĉdonoj en la ĉefaj organoj povas okazi persone dum kunsidoj aŭ maldumkunside per letero, retpoŝto, aŭ tra ajna alia aktuala komunikadmaniero, ĉu elektronike, ĉu papere, kondiĉe ke la identeco de la sendinto kun sufiĉa sekureco povas esti establita.
  9. Estraraneco povas finiĝi en iu ajn momento:

    1. per eksiĝo, skribe komunikata al la Prezidanto aŭ la Ĝenerala Sekretario;
    2. per eksigo fare de la Komitato de TEJO.
  10. La Komitato difinas per la Ĝenerala Reglamento kaj aliaj reglamentoj la detalan proceduron pri elekto de la Estraro kaj la Komitato kaj aliajn regulojn pri la funkciado de TEJO.

14. Reprezentado

  1. TEJOn reprezentas la Prezidanto en juraj kaj nejuraj aferoj kaj subskribas la ĉefajn dokumentojn.
  2. La Vicprezidantoj laŭbezone anstataŭas la Prezidanton.
  3. La Estraro povas nomumi reprezentanton, kiu reprezentas TEJOn ene de limoj difinitaj en la nomumo.

15. Asembleo

  1. La asembleo (ĝenerala membrokunveno) de TEJO estas la kunsido de la Komitato.
  2. La kunsidon de la Komitato kunvokas skribe la Ĝenerala Sekretario de TEJO almenaŭ 28 tagojn antaŭ la komenco de la kunsido.
  3. Ĉiu membro de TEJO elektas sian reprezentanton en la Komitato laŭ demokratia maniero.

ĈAPITRO 6
STATUTŜANĜOJ

16. Amendo

  1. Se la amendpropono koncernas artikolojn kiuj difinas la rilaton kun UEA, la amendon devas aprobi kaj la Komitato de TEJO kaj la Komitato de UEA.
  2. Aliajn amendojn povas aprobi la Komitato de TEJO, ordinare post konsultado kun la Estraro de UEA.
  3. La Komitato traktas amendon nur se:

    1. En la alvoko al kunsido de la Komitato estis anoncita statuta amendpropono;
    2. Unu semajnon antaŭ la kunsido la teksto de la amendpropono estis taŭge disponigita al la Komitato;
  4. Amendpropono estas aprobita de la Komitato nur se:

      1. Almenaŭ du trionoj de la ĉeestaj komitatanoj voĉdonas favore al la propono, kaj krome
      2. la ĉeestaj komitatanoj reprezentas almenaŭ duonon de la Komitato; aŭ
    1. Almenaŭ duono de la Komitato voĉdonas favore al la propono.

ĈAPITRO 7
MALFONDO

17. Decido pri malfondo

  1. Pri malfondo de TEJO povas decidi nur la Komitato.
  2. La Komitato traktas proponon pri malfondo de TEJO same kiel proponon pri amendo de la statuto.
  3. Tiun decidon devas akompani starigo de komisiono de likvidantoj. La komisiono de likvidantoj likvidas la kurantajn aferojn de la Asocio, disponigas rimedojn por kovri eventualan deficiton, donas la eventuale restantajn havaĵojn al Universala Esperanto-Asocio, aŭ kaze ke tio neniel eblas, al alia neprofitcela organizo kun similaj celoj, zorgas pri la libroj arĥivoj de la malfondita TEJO. La malfondo devas sekvi la priskribojn de la unua Titolo kaj la dua Libro de la nederlanda Civila Kodo.