Home > Aliaj > “Diverseco – neniam tro!” – Kampanjo de UNITED

UNITED estas Eŭropa reto de junularaj organizoj, en kiu ankaŭ membras TEJO. Jen mesaĝo kiun UNITED sendis al ĉiuj siaj partneraj organizoj pri sia marta kampanjo kontraŭ rasismo.

17-25a de marto – Eǔropa Agadsemajno Kontraŭ Rasismo 2018

Ĉiujare, UNITED kunordigas unusemajnan tuteŭropan kampanjon ĉirkaŭ la 21a de marto por protesti kontraŭ ĉiuj formoj de rasismo kaj diskriminacio, kaj festi la diversecon kiu riĉigas Eŭropajn sociojn. La Eŭropa Agadsemajno kontraŭ Rasismo 2018 okazos de la 17a ĝis 25a de marto sub la slogano “Diverseco – neniam tro!

UNITED alte taksas sian diversan kaj koloran reton da homoj kaj aktivistoj tra Eŭropo. Nun ni alvokas ĉiujn festi la kulturan diversecon de Eŭropo – dum rasismaj kaj dekstremaj fortoj uzas niajn diferencojn kaj volas dividi sociojn, ni fokusiĝas pri tio, kio estas niaj komunaĵoj anstataŭ kio dividas nin. Kiel Eŭropa kontraŭrasisma movado, ni pruvos ke diverseco estas bela kaj valora, kaj ke neniam povas esti sufiĉe da ĝi!

Estas pluraj manieroj partopreni la kampanjon: organizi eventojn, partoprenigi vian urban registaron, sekvi la Facebook-paĝon kaj kundividi ĝian enhavon, subteni aliajn, kaj disvastigi nian mesaĝon. Kuniĝu kun NROj, civilsociaj grupoj, lokaj asocioj, lernejoj, universitatoj kaj urbaj registaroj tra tuta Eŭropo por pruvi ke unueco venkas dividon, kaj ke ni staras unuiĝintaj kontraŭ ĉiuj formoj de rasismo.

Ne kaŝu vin!

UNITED povas helpi videbligi viajn eventojn kun sia interaga mapo montrante ĉiujn eventojn de la Eŭropa Agadsemajno kontraŭ Rasismo, kaj kunpartigante viajn eventojn en ĝiaj socimediaj kanaloj. Sciigu nin pri la eventoj kiujn vi planas plenigante ĉi-tiun formularon, kaj ni povas helpi vin varbi ilin!

Ni ankaŭ kreis elŝuteblajn materialojn (alilingvaj versioj sekvos!) por la ĉi-jara kampanjo, ekzemple afiŝojn kaj Facebook-kovrilojn, kiujn vi povas libere uzi kiel vi emas por plividebligi viajn aktivaĵojn!

Ne forgesu: Eĉ etaj agoj povas ŝanĝi la mondon!
Ĉion bonan kaj restu unuiĝintaj,

Federica, Maja, Georg, Josefine kaj la resto de la UNITED-teamo”

Se vi scipovas la anglan, UNITED havas multajn ideojn kaj konsilojn pri organizado de event(et)oj ĉi-tie kaj ĉi-tie.”

Se vi emas, vi povas aldoni afiŝon; simple elektu vian plej ŝatatan afiŝon (ligo “elŝuteblaj materialoj”) kaj jen Esperantaj tekstoj por ili:

Neniu plendas pri diverseco, kiam temas pri biero-glaciaĵo-ŝuoj-pastaĵoj-ĉokolado

Slogano: “Diverseco – neniam tro!

www.unitedagainstracism.org

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.