Home > Aliaj > Decidu la direkton de TEJO dum la venontaj jaroj!

Ni esperantistoj deziras porti ŝanĝon al la mondo per Esperanto, kaj por esti pli efikaj ni grupiĝas por la kunrealigo de projektoj. TEJO celas esti platformo por antaŭenigi niajn ideojn de socia justeco, sed tio postulas komunan internacian strategion, kiu helpu la aktivulan agadon, kreskigu la movadon kaj evoluigu nian funkciadon. Kaj ĝuste tial ĉiujn malmultajn jarojn ni kreas novan Strategian Planon; la lasta estis verkita en 2014, kiun vi povas vidi ĉi tie: http://bit.ly/plejnovaplano

Nun venas la momento prilabori la strategion 2017-2019, pro tio ni ŝatus demandi al vi pri viaj bezonoj kaj ideoj. Kontribui al la strategia plano estas via ŝanco decidi kion prioritate faros TEJO dum la venontaj jaroj! Jen kelkaj pripensigaj demandoj:

‒ Kiel helpi aktivulojn pliefikigi sian laboron?
‒ Kiuj agadoj mankas por realigi?
‒ Kiel kunlabori kaj profiti de novaj retaj projektoj, kiel Duolingo kaj Amikumu?
‒ Kiel pli subteni la aktivulojn?
‒ Kiel plibonigi la nunajn servojn?
‒ Kio estas ŝanĝinda en la funkciado de TEJO?
‒ Kiel kunlaborigi landajn sekciojn?
‒ Kiel plibonigi financojn de landaj sekcioj, kaj de TEJO?
‒ Kiel helpi junularajn organizojn havi pli da membroj?
‒ Kiel plibonigi informfluon de TEJO kun landaj sekcioj, kaj kun la esperantistaro?

Kiel kontribui?

Vi povas sendi proponojn ĝis la 14-a de Septembrohttp://bit.ly/kontribuunovaplano

Ĉu ne tiom facile enkadrigi viajn pensojn?

Se vi havas ideojn kiuj ne estas tiom facile enkadrigeblaj aŭ kiuj ankoraŭ ne estas sufiĉe evoluitaj, kompreneble ne hezitu sendi ankaŭ ilin. Tiukaze sufiĉas retpostmesaĝo al prezidanto@tejo.org kaj kun sama limdato.

Ni kore dankas vian kunlaboron por la kunkonstruo de la junulara Esperanto-movado!

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.