blogo de Estraro

IJK 2011 en Ukrainio!

TEJO ĝojas anonci, ke la 67-a Internacia Junulara Kongreso okazos en Ukrainio. Tio estis decidita dum lasta reta estrarkunveno.

Temo proponita por la kongreso estas "Stabila evoluo - nova koncepto por homaro". La aranĝo okazos julie 2011 proksime de Kijivo, ĉefurbo de Ukrainio. La organizan teamon kreos UkrEA (Ukrainia Esperanto-Asocio) kaj ULEJ (Ukrainia Ligo de Esperantista Junularo). Tio estos la unua IJK en Ukrainio. La kongresejo troviĝas proksime de la Kijiva akva rezervejo.

Cetere, la 66-a Internacia Junulara Kongreso okazos en Kubo. Pliajn informojn pri ĝi serĉu ĉe la paĝaro tejo.org/ijk/2010.

Konkurso Partoprenu IJK-n 2010

Ni ĝojas anonci ke la fonduso "Partoprenu IJK-n" denove povas helpi al membroj de TEJO partopreni la Internacian Junularan Kongreson - ĉi jare en KUBO!!!

Estrarkunveno en Poznano

Mi ĵus revenis hejmen el Poznano, Pollando, kie mi inter la 18a kaj 21a de septembro partoprenis estrarkunvenon de TEJO.

Estraro de TEJO kunvenos en Poznano dum ArKonEs.

La nova Estraro de TEJO, elektita dum IJK en Liberec, kunvenos por sia unua estrarkunveno en Poznano, Polujo, inter la 18a kaj 21a de Septembro 2009, flanke de la XXV-a ArKonEs.

Nova volontulo: Alexandre Baudry

La 3an de Septembro, la Estraro de TEJO elektis novan volontulon. Temas pri Alexandre Baudry el Francujo.

Komitata Cirkulero julio + aŭgusto

Saluton, karaj!

Unu monaton post mia elektiĝo mi ĵus pretigis mian unuan komitatan cirkuleron, por du monatoj kune.

Ĝi estis sendita al la komitato, kaj ankaŭ legeblas en la TEJO-vikio.

amike,
Paulinka,
Ĝenerala Sekretario

Junia Komitata Cirkulero

La junia Komitata Cirkulero pretas kaj legeblas je
http://www.tejo.org/vikio/Cirk_N61.
Ĝuu la legadon!

Plej amike,
Anna-Laura.

Venkintoj de la konkurso P-IJK-n

TEJO ĝojas anonci ke la venkintoj de la konkurso Partoprenu-IJKn 2009 estas Jérémie SABIYUMVA el Burundo kaj Alexandr DIVERINSKIY el Rusio.

Superrigardo pri KODEJO 2008

Saluton!
Jen TEJO prezentas superrigardon pri KODEJO 2008.

Maja Komitata Cirkulero

La maja Komitata Cirkulero pretas kaj legeblas je
www.tejo.org/vikio/Cirk_N60.
Ĝuu la legadon!

Plej amike,
Anna-Laura.

Pasantas la dua tago de la estrarkunveno...

Saluton al ĉiuj!

La dua tago de la estrarkunveno en la Centra Oficejo alproksimas sian finon, k ni ankoraŭ kunsidas (vidu foton).

Pasis la unua tago de la estrara kunsido

Sal` al ĉiuj!
Nova TEJO-logo La estraro de TEJO troviĝas ĝuste nun en Roterdamo, por sia printempa kunsido, plenplena de tagorderoj.

Aprila Komitata Cirkulero

la aprila Komitata Cirkulero pretas kaj legeblas je
http://www.tejo.org/vikio/Cirk_N59
Gxuu la legadon!

Plej amike,
Anna-Laura.

Estrara Blogo - Prilaborado de KODEJO

Saluton.

Unua blogero de la estraro de TEJO

Saluton, karaj

Jen la blogo de la TEJO-estraro. En ĝi vi povos legi pri lastatempaj novaĵoj de la tuta estraro de via organizo. Baldaŭ venos la unuaj!

Federico
TEJO-volontulo

Abonrilata enhavo