Home > Aliaj > Anonco: nova komisiito pri UNESKO kaj UNITED

Kun granda ĝojo ni jam povas anonci ke ni havas novan komisiiton pri UNESCO (Unuiĝintaj Nacioj pri Edukado, Scienco kaj Kulturo Organizo) kaj UNITED (por interkultura agado kontraŭ naciismo, rasismo, faŝismo kaj subteno de migrantoj aŭ rifuĝintoj) temas pri Klára Ertl, jen sia biografio por ke vi pli bonu konu ŝin!

Biografio:

Ŝi aĝas 20 kaj estas el Maastricht en Nederlando. Ŝi membras krom en TEJO, en NEJ kaj en BEMI. Ŝiaj ĝisnunaj Esperantaj aktivaĵoj estis lingvohelpanto en Lernu, preleganto en renkontiĝoj, kaj reprezentanto de TEJO ĉe Unesko Junulara Forumo & Eŭropa Junulara Okazaĵo (EYE). Pri ekster-Esperanta vivo, ŝi baldaŭ finstudos pri psikologio, ŝi lernas kapoejron, multe vojaĝas, kelkfoje laboris en somerkampoj por la Luksemburga Aŭtismo-Fondaĵo, kaj interesiĝas ĝenerale pri multaj aferoj. Por TEJO ŝi planas plu aktivi en Komisiono pri Eksteraj Rilatoj, reprezentante TEJOn en diversaj eventoj kiam ŝi havas la okazon. Ŝi reprezentos TEJOn ĉe UNESKO. Ŝi ankaŭ ŝatus helpi pri tradukado.

4 Comments, RSS

  • Jawaid Eahsan

    says on:
    lundo lundo 27- 27UTC Junio 2016 at 21:21

    Gratulojn!!!

  • Andrzej Romuald Pacholski

    says on:
    lundo lundo 11- 11UTC Julio 2016 at 15:24

    Gratulon!

  • Alan Tello Molina

    says on:
    lundo lundo 18- 18UTC Julio 2016 at 01:22

    Gratulojn!

  • Jawaid Eahsan

    says on:
    ĵaŭdo ĵaŭdo 29- 29UTC Novembro 2018 at 19:43

    Gratulojn kaj bondezirojn al Klara Ertl !

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.