Home > Aliaj > #aktivado: Kontribuu al programo de IJK!
Emblemo de IJK 2016

Por la IJK 2016 en Vroclavo ni ŝatus proponi al vi temon dediĉitan al reta aktivado de neregistaraj organizoj. Temos interalie pri:

– Komunikado (iloj kaj strategioj de komunikado, kiel konstrui komunumon, mezurado de efikoj)
– Teamlaboro (iloj kaj manieroj de kunlaboro, strukturigado)
– Reta ĉeesto (modernaj retpaĝoj, poŝtelefonaj aplikaĵoj, retaj grafikaĵoj)
– Edukado (iloj kaj manieroj de reta trejnado)
– Monakirado (amasfinancado, kaj aliaj manieroj sukcese akiri monrimedojn en reto)
– Sekureco (kiel sekure uzi retajn ilojn, kiel stoki kaj administri datumojn)

La preparoj daŭros publike ĉe https://trello.com/b/jQ2akNyF/ijk2016-aktivado Ni invitas vin kontribui. Aktivu! Se vi ne kunfaros – ne okazos! Prepari 15 minutan prelegon ja ne malsimplas. Tial ne hezitu kaj tuj sinproponu al tomasz.szymula@pej.pl

Prezentu vian studon/fakon dum IJK en kelkaj minutoj!

Tiu plurfoje sukcesa programero okazos ankaŭ dum IJK. Junaj sciencistoj, esploristoj, fakuloj prezentos siajn kampojn en 5-10 minutoj.

La programero naskiĝis pro la spertita granda intereso pri diversaj fakoj, studoj, pri kiuj kutime oni ne povas aŭdi dum prelegoj, nur dum hazardaj koridoraj babiladoj.

Prelegu ankaŭ vi!

Sendu vian nomon kaj 3-frazan priskribon ĝis la 30-a de majo pri via temo al tomasz.szymula@pej.pl

Ekzemplaj tri frazoj: La danĝeroj de intensiva bredado. Intensiva bredado de bestoj estas bezonata se la kreskanta homaro ne ŝanĝas sian kutimon pri viandmanĝado. Dum mia prelego mi parolos pri la efiko de intensiva bredado al la sano kaj vivo de la bestoj kaj homoj.

Se vi ŝatus partopreni sed ne scias kiel prelegi pri via kampo, mankas al vi esprimoj aŭ lerto pri tio, kiel prelegi, ne hezitu peti helpon ĉe sfa@tejo.org!


La programeron okazigas Komisiono de TEJO pri Scienca kaj Faka Agado.

 

2 Comments, RSS

  • Tel U

    says on:
    mardo mardo 30- 30UTC Aŭgusto 2022 at 12:29

    WoW! Wonderful blog. These are really 3 beneficial road trips. Really love your post. Update more info soon.

  • Kampus Terbaik di Medan

    says on:
    mardo mardo 11- 11UTC Julio 2023 at 02:45

    This article is very helful, thanks for the article

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.