Kanditatiĝu por redakti Kontakton!

La Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) alvokas al sinproponoj por la posteno de

Redaktoro de la revuo Kontakto
.

La revuo Kontakto estas socikultura revuo por ĉefe junulara publiko. Ĝi aperas 6-foje jare en amplekso de 16 paĝoj kaj enhavas artikolojn pri diversaj temoj el la tutmonda socia, kultura kaj arta vivo.

Taskoj de la redaktoro:

La redaktoro elektas la ĉeftemojn de la revuo kaj tenas kontaktojn kun kontribuantoj. Ŝi aŭ li aktive kolektas kontribuojn, instigas al kreado kaj elektas uzeblajn kontribuojn; laŭokaze ŝi/li intervjuasmem verkas.
La gvidlinio de ŝia/lia laboro estas la renovigita ĝenerala revuo-koncepto interkonsentita kun la estraro de TEJO, kun kiu ŝi/li interkomunikas. La pretigo de la revuo okazas kunlabore kun la grafikisto, kiu respondecas pri la aspektigo.

La redaktoro laboras ekde sia hejmo, TEJO ne disponigas oficejan laborlokon. La honorario de la redaktoro estas po 470 EUR por pretigita numero.

Profilo de la kandidato:

La redaktoro de Kontakto estu persono kiu kun plezuro laboras per la lingvo.
Ŝi/li havu altan lingvonivelon en Esperanto. Akurata laborstilo (respekto de limdatoj, ĝustatempeco) kaj elteno de laborintensaj periodoj estas kondiĉoj por sukcesa laboro. Ŝi/li bone gvidu la laboron de kontribuantoj, kapablu prezenti la temojn en maniero interesa por la legantaro, kaj havu sentumon por diskutigaj artikoloj kaj limoj de bona stilo. Ŝi/li havu bonan konon de la Esperanto-movado, kaj estu atenta observanto de mondaj kultura vivo kaj eventoj.

Kiel aldonaj plusoj, kvankam tiuj ne estas nepraj kvalifikoj, estas konsiderataj spertoj kiel redaktoro aŭ ĵurnalisto (nacilingve kaj/aŭ movade), kaj bazaj konoj pri gazetaraj normoj.

Bonvolu sendi vian vivresumon kaj motivigleteron, kaj (se disponeblaj) ekzemplerojn de antaŭaj verkoj (artikoloj, redaktitaj revuoj ktp.) al la oficejo de TEJO (oficejo@tejo.org).

Limdato: 15a de junio 2010.