Home > Subtenu

Kiel subteni TEJO-n?

Ni kore invitas vin iĝi patrono de TEJO. La financa subteno de la Patronoj faciligas al ni sukcesi en niaj celoj kaj agado; reciproke vi ricevas la revuon Kontakto kaj individuajn komunikilojn dum la jaro.

Krome, vi povas apogi al:

  • Fonduso “Partoprenu en IJK” – ĝi subvencias la partoprenon de aktivuloj en IJK. Via mona kontribuo rekte helpos al gejunuloj kiuj aktivas por Esperanto tamen ne posedas la monrimedojn, ĉeesti la plej grandan junularan E-aranĝon de la jaro.
  • Pasporta Servo – Eble la plej fama eldonaĵo de TEJO.
  • Ajna alia laŭ vi inda agadero aŭ simple la ĝenerala agado de TEJO.

Mondonacojn oni povas fari per kreditkarto, PayPal, banka ĝiro aŭ UEA-konto. Ĉiuj donacoj estas farataj pere de Universala Esperanto-Asocio (UEA), kiu estas la gepatra organizo de TEJO kaj prizorgas ĝian administradon. Ĉiam bonvolu priskribi ke temas pri donaco por TEJO kaj indiki la celon de la kontribuo (ekzemple “TEJO Partoprenu en IJK”, “TEJO Afriko”, “TEJO Pasporta Servo”).

Donacoj per interna konto-sistemo de UEA

Universala Esperanto-Asocio (UEA) havas internan kontosistemon por siaj membroj. Se oni havas sufiĉan krediton en sia konto, oni povas peti pri la ĝiro mesaĝante al financoj@co.uea.org. Eblas ankaŭ ĝiri pere de landaj perantoj.

Donacoj per pagkartoj

Bonvolu uzi sekuran formularon en la retpaĝo de UEA. Indiku viajn personan kaj familian nomon, kaj retpoŝtan adreson. Ĉe la pago-celo elektu “Donaco al TEJO”. Bonvolu ankaŭ precizigi celon de la kontribuo ĉe la kampo “Akompanaj notoj, klarigoj”. Sekve bonvolu indiki la sumon de la kontribuo, tipon kaj numeron de via karto, la tri-ciferan kontrolnumeron (CVV), kiu troviĝas dorse de la karto kaj la daton de valideco de la karto.

Donacoj per PayPal

Bonvolu sendi vian kontribuon al financoj@co.uea.org, indikante ke temas pri donaco al TEJO kaj precizigante la celon, kiun vi volas subteni.

Donacoj per bankĝiroj

Ĝirojn per banko bonvolu sendi al bankokonto de TEJO:

IBAN: NL40 BUNQ 2291 0039 33
BIC/SWIFT: BUNQNL2A
(konto en banko bunq B.V. adreso: PO Box 56657, Naritaweg 131-133, 1043 BS Amsterdamo, Nederlando)

Atentu pri eventualaj aldonaj bankokostoj kiujn la bankoj povus subtrahi de la sendota sumo. Pagoj inter SEPA-landoj (EU-landoj, Islando, Liĥtenŝtejno, Monako, Norvegio kaj Svislando) okazas kiel enlandaj pagoj, ofte sen aldonaj kostoj.

TEJO dankas vin pro via subteno!