LanguagesSearchAliĝu al la listoLaciĝas pri dissendolistoj? Jen ĉiuj gravaj informoj en unu retpoŝto ĉiu dua semajno. |
La TEJO Vikio petas ekde nun uzantnomon kaj pasvorton
Ekde la translokigxo de tejo.org al nova servilo, la TEJO Vikio estis regule spamita, ecx spamadita, tiel ke la ĉefpaĝo tute ne plu estis uzebla. Por kontraŭbatali ĉi tian reklamacxon, oni devis reagi severe. Kaj jen, nun ĝi havas fenestron kiu petas salutnomon kaj pasvorton. Tamen ĝi restas daŭre malfermita al ĉiuj, kiuj povas facile kompreni la tekston de tiu fenestreto. Do se vi hazarde spertas problemon, ni ripetu la neprajn informojn ĉi tie. La pasvorto estas vikio kaj la uzantnomo ankaux ;). La TEJO Vikio estas libera retpaĝaro kiun ĉiuj (inkluzive vi!) povas redakti kaj kunverki.
|
User loginNavigationRecent blog posts
|