Home > Aktualaĵoj > Alessandro Bonfanti, la nova volontulo de TEJO

Fulmintervjuo kun la nova voluntulo de TEJO, Alessandro Bonfanti.

Alessandro aŭ pli mallonge, Ale, venas el la nordokcidenta parto de Italujo, el Muggiò, urbeto en la ĉirkaŭaĵo de Milano. Li estas 26 jara, kaj pli-malpli ekinteresiĝis pri Espranto fine de 2011, poste sekvis du interretajn kursojn por lerni la lingvon. Meze de septembro en 2016 li komencis eklabori por TEJO.

TEJO (intervjuas Stela): Saluton, Ale! Kial vi decidis voluntuli en la Centra Oficejo, en Nederlando?

Ale: Fakte mi troviĝis en stranga momento de mia vivo ĉar mia antaŭa laboro ne plaĉis al mi kaj krome mi ne bone komprenis (kaj komprenas) kion mi volas fari en la estonto. Pro tio mi decidis sperti tre internacian etoson, eksterlandan laboron kaj vivon ĝenerale. Tiel mi povos ege plibonigi miajn lingvajn kaj fakajn konojn, ekhavi novajn amikojn kaj espereble ankaŭ kolekti multajn sugestojn pri mia estonto.

TEJO: Bonega decido! Fakte, kiujn lingvojn vi parolas?

Ale: La italan denaske, la anglan (malbone) kaj kompreneble Esperanton (iom pli bone ol la anglan).

TEJO: Kion vi faris ĝis nun rilate al studoj kaj laboro?

Ale: Mi studis en sciencteknika lernejo kaj poste mi fakiĝis en informatiko universitate. Mi laboris ses monatojn en bioinformatika centro de esplorado (ene de mia doktora tezo) kaj proksimume unu jaron en la informatika fako de entrepreno, kiu okupiĝas pri merkatumado.

TEJO: Kaj nun TEJO! Do, kio estos via tasko? Pri kio vi okupiĝos pleje en la Centra Oficejo?

Ale: Mi apenaŭ alvenis fakte, sed mi ŝatus uzi kaj plibonigi miajn fakajn spertojn okupiĝante pri komputiloj, serviloj kaj variaj teknikaĵoj. Mi vidas ke estos sufiĉe da laboro por mi. 🙂 Sed mi ankaŭ faros ĉion, kio estos bezonata kaj mi amas varii miajn okupojn.

TEJO: Dankon por la fulmintervjuo kaj bonvenon al TEJO, Ale! Bonan laboron ni deziras al vi!

Ale estas volontulo por unu jaro, ĝis septembro 2017. Fulmintervjuo kun la nova voluntulo de TEJO, Alessandro Bonfanti.

Nova voluntulo, Alessandro Bonfanti

Ale estas volontulo por unu jaro, ĝis septembro 2017.

2 Comments, RSS

  • Andreo

    says on:
    Monday September 26th, 2016 at 09:02 AM

    Ĉu tiu foto estas farita en Libra, la trink/ludejo en Monza?

  • Alessandro Bonfanti

    says on:
    Monday September 26th, 2016 at 07:38 PM

    Saluton Andreo,
    Jes, vi tute pravas! Ŝajnas ke ankaŭ vi konas tiun lokon de strangemuloj!
    El kie vi skribas?

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.