Blogs

FESTO 2010, vinilkosmas!

La venonta FESTO (FESTO FESTO!!), kiu okazos de la 13a ĝis la 20a de aŭgusto, normale devontus okazis en studentaj domoj de la tuluza universitato Paul Sabatier.

Komitato de TEJO por la periodo 2010-2012

Ekde hodiaŭ, la 1a de junio, ekoficas nova komitato, por la periodo 2010-2012. Krom la estraranoj, la komitato enhavas 31 membrojn (28 Komitatanojn A por Landaj Sekcioj, 1 Komitatanon A por Fakaj Sekcioj kaj 2 Komitatanojn B). 13 novaj nomoj eniras la liston kaj 12 forlasas ĝin.

SKolta Esperanto tendaro

La Germana Junulara Asocio volas okazigi Esperantan subtendaron dum pli granda skolta evento, en belaj, grandaj, nigraj tendoj laux tradiciaj mongolaj tendoj en kiuj oni povas fari fajron.

Gajnintoj de la konkurso 'Partoprenu IJK-n'

Aprilo 2010. TEJO kun ĝojo anoncas ke en 2010 tri homoj ricevos subtenon por vojaĝi al IJK en Kubo.

TEJO disponigis 1500 eŭrojn por la konkurso. Ĉi-foje la prijuĝo estis aparte malfacila pro la kvalito de la kandidatiĝoj kaj la nombro da partoprenantoj. La jenaj partoprenantoj ricevos partan repagon de siaj kotizoj al IJK en Kubo kaj/aŭ vojaĝkostoj:

  • s-ino Luana Araújo de França el Brazilo. Ŝi ankoraŭ neniam partoprenis en IJK sed estas vic-prezidanto de regiona asocio en Brazilo kaj jam kunorganizis regionan esperantan aranĝon.
  • s-ino Tina Tišljar el Kroatio – Tina estas aktiva en la Kroata Esperanto-Junulara Asocio, kunorganizas kaj ĉĉeforganizis MIROn en Kroatio. Ŝi jam kelkfoje partoprenis en IJK kaj ĉiam ŝia helpo estis tre rimarkinda.
  • s-ro Roger Gotardi el Brazilo. Roger aktivas en BEJO kaj regiona brazilo asocio, kaj aldone laboras por la revuo La Karavelo. Li neniam antaŭe partoprenis en IJK.

IJK 2011 en Ukrainio!

TEJO ĝojas anonci, ke la 67-a Internacia Junulara Kongreso okazos en Ukrainio. Tio estis decidita dum lasta reta estrarkunveno.

Temo proponita por la kongreso estas "Daŭropova evoluo - nova koncepto por homaro". La aranĝo okazos julie 2011 proksime de Kijivo, ĉefurbo de Ukrainio. La organizan teamon kreos UkrEA (Ukrainia Esperanto-Asocio) kaj ULEJ (Ukrainia Ligo de Esperantista Junularo). Tio estos la unua IJK en Ukrainio. La kongresejo troviĝas proksime de la Kijiva akva rezervejo.

Cetere, la 66-a Internacia Junulara Kongreso okazos en Kubo. Pliajn informojn pri ĝi serĉu ĉe la paĝaro tejo.org/ijk/2010.

TEJO Tutmonde baldaŭ en vian hejmon!

TEJO tutmonde numero 137 (2009:5) pretas, sendotas kaj jam disponeblas en la teko de UEA!

Kiel vi eble rimarkis, TEJO Tutmonde spertas nun iom da malfruo, kiu normale malaperos dum la jaro 2010.

Se vi ne (plu) povas eniri la tekon, eble estas ĉar vi ne (re-)membriĝis por 2010! Vizitu tiun paĝon por malkovri la avantaĝojn de la membreco al TEJO. Ĉi-tie, vi trovos retan aliĝilon.

Volontula instruvojaĝo en Sudameriko


Homoj kiuj havas 6-12 liberajn monatojn, post la someraj aranĝoj en Kubo, povas vojaĝi tra Sudameriko instruante Esperanton, sen pagi la vojaĝkostojn kaj loĝadon.

Konkurso Partoprenu IJK-n 2010

Ni ĝojas anonci ke la fonduso "Partoprenu IJK-n" denove povas helpi al membroj de TEJO partopreni la Internacian Junularan Kongreson - ĉi jare en KUBO!!!

Hastu por partopreni la enketon pri Kontakto

La kolekto de enketrespondoj pri la revuo Kontakto baldaŭ finiĝos, do ne plu atendu, respondu nun al la enketo disponebla ĉi tie! La limdato estas la 31 de januaro.

La TEJO Vikio petas ekde nun uzantnomon kaj pasvorton


Salutojn,

Ekde la translokigxo de tejo.org al nova servilo, la TEJO Vikio estis regule spamita, ecx spamadita, tiel ke la ĉefpaĝo tute ne plu estis uzebla.

Guglo festas esperanton

Okaze de la 150a datreveno de L. L.

Vikipedio en esperanto 8-jaraĝas!

La esperantlinga vikipedio naskiĝis en novembro 2001, fondita de Chuck Smith, 10 monatoj post la kreado de la Vikipedio mem.

La nombro de aliĝintoj al JES grave kreskis

Certe homoj kiuj forlasis interreton dum kelkaj semajnoj ne povus kredi kion estas nuntempe videbla sur la retpaĝo de JES.

Bonan lingvan tagon ! (aŭ io simila)

La 26a de Septembro, la Eŭropa Unio festumos sian plurlingvecon.

Syndicate content