Home > Malfermaj alvokoj > Elekto de komitatanoj B de TEJO por la oficperiodo 2014–2016

En 2014 finiĝas la dujara oficperiodo de la Komitato de TEJO. La nova Komitato, kiu oficos en la jaroj 2014–2016, eklaboros en junio 2014. Venis do la tempo por elekti siajn reprezentantojn.

La Komitato estas la supera instanco de TEJO. Ĝi difinas la ĝeneralan agadon, elektas estraranojn, aprobas buĝeton kaj decidas pri la reglamentoj. Ĝi konsistas el komitatanoj A – nomumitaj de la landaj kaj fakaj sekcioj, komitatanoj B – elektitaj de la individuaj membroj, komitatanoj C – kiujn alelektas la komitatanoj A kaj B, kaj estraranoj.

Laŭ art. 3-3-2 de la Regularo pri TEJO kaj art. 1 de la Reglamento pri elekto de komitatanoj B la nombro de komitatanoj B egalas al unu por ĉiu komencita cento da individuaj membroj en la 31-a de decembro de la antaŭa jaro. La nombro por la oficperiodo 2014–2016 estos kvar, ĉar en 2013-12-31 TEJO havis 307 individuajn membrojn.

Rajtas kandidati ĉiu individua membro de TEJO. Se la nombro de la kandidatoj estos kvar aŭ malpli, ĉiuj kandidatoj estos konsiderataj kiel elektitaj. Alikaze okazos voĉdonado, en kiu rajtos partopreni ĉiuj individuaj membroj de TEJO.

Artikolo 3 de la Reglamento pri elekto de komitatanoj B preskribas kiel devas aspekti kandidatiĝo:
Valida kandidatiĝo konsistu el:

  1. Nomo de la kandidato.
  2. Biografieto kaj deklaro pri la movadaj celoj de la kandidato, kiuj kune ampleksas maksimume 100 vortojn.
  3. Subskribo de la kandidato.
  4. Subtenleteroj aŭ subtenaj subskriboj de minimume 5 individuaj membroj el minimume 2 landoj.

Validaj kanditatiĝoj devas atingi la Centran Oficejon de TEJO (Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando; retadreso: oficejo@tejo.org) ĝis la 31-a de marto 2014.

Paweł Fischer-Kotowski
Ĝenerala Sekretario de TEJO
gxen-sek@tejo.org

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.