Home > Dokumentoj > Majo 2016 [Cirkulero 134]

Por la maja cirkulero kontribuis 13 personoj:

Estraranoj

  1. Michael Boris Mandirola, Prezidanto
  2. Arina Osipova, Ĝenerala sekretario
  3. Juliana Evandro, Vicprezidanto          ne kontribuis
  4. Cédric Marchal, Kasisto
  5. Ariadna García Gutiérrez, Estrarano

Volontuloj

  1. Michal „KuboF“ Matúšov
  2. Ĵeremi Bert              ne kontribuis

Oficistoj

  1. Mounir Abjiou
  2. Uriel Gurdián

Komisiitoj kaj komitatanoj

  1. Adrián Alejandro, komisiito pri kulturo
  2. Enric Baltasar, komisiito pri LA en Eŭropo
  3. Tomasz Szymula, komitatano A, Pollando
  4. Kirill Noviĉenko, komitatano A, Rusio
  5. Tomáš Stano, komitatano A, Slovakio
  6. Hoan Tran, komitatano A, Vjetnamio

 

Pli detalajn raportojn legu sube aŭ vizitu Trellon.

 

Michael Boris Mandirola, Prezidanto

faris

– partoprenis du RetEsKu-jn

– laboris por la fina raporto de la admnistra subvencio.

– travidis kandidatiĝojn de volontuloj

– partoprenis Montaran Junularan Semajnfinon

– partoprenis komitatan diskuton pri IJK en Afriko

– diversaĵojn estrarrilatajn

 

AT

– rettrejnadis pri KER partoprenontojn de EJO.

– partoprenis renkontiĝon kadre de partnerado pri trejnado de trejnistoj en Rejkjaviko.

– estis aprobita subvencio pri kapablokonsruado en Eŭropo kaj Afriko kiu inkluzivas diversajn trejnadojn, inkluzive de Trejnado de Trejnistoj venontjare.

 

KER

– helpis al Ana Ribeiro verki leteron al vicprezidanto de Paragvajo pri la konkurso “Caminos de Mercosur”

– TEJO partneriĝis kun aliaj FoJE-organizoj en projekto pri “malfermaj kaj demokratiaj balotoj” en FoJE

– preparis kontribuon de TEJO al la FoJE-laborplano.

– TEJO ricevis kaj akceptis inviton de WOSM (Tutmonda Organizo de la Skolta Movado) por partneri en projekto DEAR pri kreskigo de publika konscio pri evuoluigaĵoj kaj antaŭenigi evoluedukado en Eŭropa Unio. Munir partoprenis la verkadon kaj ni atendos la rezultojn.

– TEJO partneris en EJO, Eŭropa Junulara Okazaĵo en Strasburgo de la 19a ĝis la 21a de majo kei kunvenis pli ol 7000 eŭropaj gejunuloj. TEJO partoprenis kun 33 membroj (plus aliaj 8novaj junaj esperantistoj el Trento de la grupo de Walter Bruno) kaj okazigis bazan kurson de esperanto kaj lingvopolitikan ludon.

– post EJO okazis strategia kunsido de TEJO-KER gvidita de la ĝenerala direktoro kaj sperta KER-aktivulo Veronika Poòr. Estis ellaboritaj specifaj strategioj pri FoJE, IKRJO, Unesko kaj United en laborgrupoj.

 

Subraportas Francesco Maurelli, komisiito pri UN kaj IKRJO

– partoprenis en EJO, kaj en la KER-strategia kunveno en Strasburgo

– pretighis por la IKRJO-kunveno de la ties plenumorgano.

 

Subraportas Oleksandra Kovyazina (Sasha Murr), komisiito pri United kaj Unesko, reprezentanto ĉe la KonsilKonsilio pri Junularo de la Konsilio de Eŭropo

La 7an de Junio mi vojaĝos al la renkontiĝo de programkomitato kiu daŭros ek de 8a ĝis la 10a de Junio. Tio estos la unua renkontiĝo de Program Komitato kie ni elektos la estron de la komitato.

En Majo mi reprezentis TEJOn du EJO kie mi ankaŭ iom profitis pri mia AC postenon kaj vizitis la Junularan Centron por vidi kiel funkcias la grupo de No Hate Speech movement kaj ankaŭ mi iom konatigis kelkaj keranoj kun ili. Francesco laboris kiel pandulo por ili.

 

Arina Osipova, Ĝenerala sekretario

faris

– partoprenis majajn retajn Estrarkunsidojn

– preparis aprilan cirkuleron

– preparis alvokon pri nomumo de novaj komitatanoj

– kunsidis kun ĝenerala direktoro de UEA

– kontrolis protokolojn de retaj Estrarkunsidoj

 

faras

– kontaktas novajn komitatanojn de TEJO kaj postkuras LSj, kiuj ĝis nun ne nomis sia(j)n komitatano(j)n

– preparas majan cirkuleron

 

faros

– okupiĝos pri Komitatkunsido dum la IJK

 

KONGRESOJ

– voĉdonigis la Komitaton pri IJK 2017 en Burundo

– partoprenis kunsidon pri IJK 2016

– okupiĝas pri la taga programo de IJK 2016

 

EDUKADO

– komunikas kun TEJOanoj, kiuj bezonas rabaton por KER-ekzameno

– serĉos novan komisiiton

– varbos homojn por instruista trejnado 2017 en Poznano

 

Cédric Marchal, Kasisto

faris

– ĉeestis 2 RetEsKu-jnĉeestis tre sukcesan PEKO -n en Namuro kun la verdaj skoltoj

– helpis je organizo de EYE en Strasburgo, pri repagoj

 

faras

– prizorgas la kutimajn taskojn de kasisto (ĝirpetoj, respondoj al rilataj       demandoj)

– prizorgas la repagojn al EYE, Strasburgoesploras pri dungeblo de oficisto per mono de la ĵus ricevita subvencio pri Afriko, por ke tiu oficisto respondecu pri la projekto kaj ĝia raportado

 

faros

– la jarraporton 2015

– ĉeestos 2 RetEsKu-jn

 

Ariadna García Gutiérrez, Estrarano

faris

– interŝanĝis retmesaĝojn kun Uriel  pri nova TEJO-projekto kun la Eŭropa Unio, ĉi kaze rilate al interŝanĝo inter Eŭropo kaj Ameriko. Ni priparolas la aferon rilate al ebla partnerado inter landaj sekcioj de Ameriko.

– daŭre komunikas kun miaj komisiitoj kaj interŝanĝas kun Sarah (komisito pri LA en Ameriko) rilate al reprezentado de TEJO en Tutamerika Kongreso de Esperanto (TAKE) okazonta en Kolombio venontjulie kaj renkontiĝo kun esperantistoj en Peruo kien ŝi ankaŭ planas iri.

– preparis kaj publikigis alvokon pri nova komisiito pri SFA sed ĝis nun neniu mesaĝo pri interesito alvenis.

– kontaktis knabon el Aŭstralio por starigi kunlaboradon rilate al esperanta junulara agado tie, sed neniun respondon ricevis.

 

faras

– prepariĝas por la prezento de mia diplomlaboraĵo en la Havana Universitato, kies temo estas “Dizajno pri baza ontologio de la Nacia Kongreso de Esperanto”

– kunpreparas aranĝon okaze de la 37ª datreveno de la fondo de Kuba Esperanto Asocio

– kontaktas Tomasz Szymula por kunagadi rilate al scienca prelegsesio okazonta en IJK 2016.

 

Michal „KuboF“ Matúšov, volontulo

faris

– Eŭropa Junula Evento

– helpis pri preparado kaj logistiko

– zorgis pri presado de unustilaj informiloj

– surloke kunzorgis pri informiloj kaj lingva kvizo

– eĉ iom ĝuis 🙂

– propra projekto

– Vikivojaĝo por Esperantaj renkontiĝoj interesaj por TEJO

– retaj Estrar-Kunsidoj (RetEsKu)

– aktive partoprenis

– raportis de la 2a Aprila kaj la 2a Maja

– teĥnikaj taskoj

– ĝisdatigado de la retejo de TEJO

– prilaborado de sonregistraĵoj de *Esperanto* por blinduloj

– helpis al transigo de la retejo de TEJO al nova servilo

– zorgado pri la komputiloj en TEJO-oficejo

– serĉis *pro bono* advokatojn por helpi pri TEJO-statuto

– alvokadis landajn kaj fakajn sekciojn de TEJO pri nomumo de ties Komitatano A

– helpis al Munir pri necesaj dokumento por subvencio

– kutimaj taskoj de volontulo

– traktadis retpoŝton, poŝton, telefonvokojn, Trellon, reta dokumentujo

– zorgis pri CO

– informadis ĉe sociaj retejoj kaj la retejo de TEJO

– laŭpete helpadis al la Estraro kaj komisionoj

 

faras

– raportas de la Estrar-Kunsido (Marto)

– propra projekto:

– Esperanto125 (sufiĉe urĝe por povi ĝin prezenti meze de Junio)

– kutimaj taskoj de volontulo

 

faros

– sekvaj Retaj Estar-Kunsidoj (RetEsKu)

– aktive partoprenos

– raportos

– teĥnikaj laboroj

– espereble jam kreos kreilon de retejoj ĉe tejo.org

– helpos pri transigado de la retejo de TEJO al nova servilo

– longtempaj laboroj laŭ tempodispono

– (kun)ordigos la ciferecan TEJO-arĥivon

– ĝisdatigos diversajn dokumentojn (retejon, manlibrojn ktp.)

– okupiĝos pri provizado de tegmentaj servoj al landaj kaj fakaj sekcioj kaj komisionoj de TEJO

– laboros pri propraj projektoj enkadre de volontulado

– kutimaj taskoj de volontulo

 

Mounir Abjiou, oficisto

faris

– donis aliron al OLS kaj al Youth Pass al la nunaj volontuloj, – Esploris pri propono el WOSM pri eŭropa projekto pri evoluo kaj edukado kun UEA,

– esploris pri National Endowment for Democracy kiel subvencifonto, – Helpis kun urĝa traktado de la administra subvencio 2015.

 

faras

– laŭeble traktas subvencipeton tra la fonduso NED,

– zorgas pri Mobility Tool rilate al la nunaj projektoj,

 

faros

– varbos pli da volontuloj por EVS plurligve,

– serĉos pli da subvencifontoj,

– subvencipetos per NED laŭeble,

– esploros la uzadeblecon de la amasfinancado por TEJO.

 

Uriel Gurdián, oficisto

faris

– serĉis partneraj organizoj por la projekto “Kapablo-konstruado sur kampo de junularo”.

– partoprenis *RetEsKu-ojn*

– ordigis cirkulerojn en la retpaĝo de tejo

– verkis kaj sendis mandatilojn al partoprenantoj de subvenciita projekto inter Eŭropo kaj Afriko

 

faras

– kreas resumon por la KER-listo pri FoJE novaĵaro.

– kunlaboras por la EVS-akreditigo de TEJO.

– verkas la projektojn por Kapablo-konstruado en kampo de junularo. Eŭropo-Ameriko kaj Eŭropo-Azio

– flegas la “trejnad-skatolon” por ETEY.

 

faros

– sendos subvencipetojn al EU por du projektoj pri kapablo-konstruado en    kampo de junularo

– ordigos dokumentojn en la trejnad-skatolon por ETEY

– resumos la FoJE novaĵaro por nia KER.

 

Adrián Alejandro, komisiito pri kulturo

KULTURA KOMISIONO

faris

– iskutis pri la 3a Muzika Konkurso de Kontakto

– daŭrigis la preparadon de la IJKa kultura/distra programo

 

faros

– kontaktos spertajn homojn pri muziko por proponi al ili esti juĝistoj dum la Muzika Konkurso

– daŭrigos preparadon kaj kunordigadon de la IJKa programo

 

EN BONAERO

La 4an de junio, 2016 okazis sesio de KER-ekzameno kadre de la 5a Tutmonda Ekzamentago. Entute ekzameniĝis 7 homoj, po 4 por la skriba B1, po 1 por la C1 skriba, parola kaj kompleksa. Jam plurfoje okazis sesion de KER-ekzameno en Bonaero, tamen unuafoje okazis ĉe mia hejmo, pro la ankoraŭ ekzistantaj problemoj kun la uloj kiuj okupas la bonaeran sidejon. Krom tio, la sesio sukcese disvolviĝis.

 

Enric Baltasar, komisiito pri LA en Eŭropo

faris

– instruis Esperanton ĉe la Eŭropa Parlamentejo

– partoprenis EYE 2016

– publikigis aktivul-artikolojn

– kreis aktivan movadan diskutgrupon

– kreis deponejon de prelegoj kaj atelieroj

– tradukis lingvan kvizon

 

faras

– kreas la Duolingo-kurson por hispanlingvanoj

– laboras pri la delegita reto

– pretigas trejnadon pri strategia planado

 

faros

– lanĉos la mentoran programon

– partoprenos Youth Forum Academy

 

Tomasz Szymula, komitatano A, Pollando

faris

– kunvenis kun PEJ en Varsovio, estis elektita por la estraro

– unuan version de la horaro pri la tema programo: #aktivado por IJK

– helpetis pri aliaj aferoj por IJK

 

faras

– akceptas kontribuojn al la tema programo – jes, ankorau estas tempospaco por ke vi kontribuu 🙂

– akceptas kontribuojn por sciencfaka prelegsesio

 

faros

– varbos pliajn kontribuojn por la tema programo kaj SFA prelegsesio

 

Kirill Noviĉenko, komitatano A, Rusio

faris

– partoprenis EJO-n 2016 en Strasburgo.

 

faras

– subtenas esperantlingvan interfacon de la rusia socia reto VKontakte;

– daŭrigas elsendadon de programeroj “Interalie” por radio Muzaiko;

– pretigas voĉraporton pri partopreno de TEJO en EJO-2016 por Muzaiko kaj Ĉina Radio Internacia.

 

faros

– kunlaboros pri tradukado de materialoj pri la agado de UNITED en Esperanton;

– iniciatema grupo pretigos necesajn dokumentojn kaj faros paŝojn por okazigo de laŭregulaj estrarelektoj de REJM.

 

Tomáš Stano, komitatano A, Slovakio

faris

– aktiva partopreno dum EJO2016 en Strasburgo kaj prezentado de TEJO opinioj dum prelegoj kaj diskutoj

– helpo kun preparado de TEJO-kontribuoj dum EJO2016 antaŭ la evento (lingva kvizo, prelego pri Esperanto, lingva helpo al komencantoj)

– tradukado de TEJO-retpaĝo al la slovaka

– elekto de nova komitatano A en TEJO

– varbado por junularaj helpantoj por UK2016 kaj ĝia planado

– reklamado de JP dum UK2016, lingva kafejo kaj aliaj okazintaj kaj okazontaj esperantaj renkontiĝoj

– verkado de artikoloj por Esperantisto Slovaka

– mendado de 10 000 slovak-esperantaj flugfolioj por vigla varbado dum UK2016

 

faras

– pli detala planado de Junulara programo dum UK2016 kaj elektado de helpantoj por konkretaj programeroj

– reklamado de JP dum UK2016, Centrejo, lingva kafejo kaj aliaj okazontaj esperantaj renkontiĝoj

– varbado de SKEJ-anoj por prelegoj organizotaj de la Slovaka Junulara Forumo

– planado de la 3-a Centrejo okazonta en Prago

 

faros

– eĉ pli detala planado de Junulara programo dum UK2016

– reklamado de JP dum UK2016, Centrejo, lingva kafejo kaj aliaj okazontaj esperantaj renkontiĝoj

– aktiva partopreno dum prelegoj organizotaj de la Slovaka Junulara Forumo

– reklamado de Esperanto en Nitro dum Gustofesto kaj Fragaj tagoj

– reklamado de Esperanto dum lingva kafejo en Bratislavo

 

Hoan Tran, komitatano A, Vjetnamio

faris

– gvidis Esperanto-kurson en la Universitato de Fremdaj Lingvoj en Hanojo

– unvenis por diskatado pri organizado de la 4a Somera Renkontiĝo (SOREN)

– reparis SOREN-4

 

faras

– gvidas Esperanto-kursojn en Hanojo kaj Hoĉimin urbo

– preparas SOREN-4

– preparas VEA-Informilon 2016 numero 2

 

faros

– okazigos  SOREN-4 en Cat Ba, Haifongo urbo (2-3/07)

– eldonos VEA-informilon 2016 numero 2

– gvidos Esperanto-kursojn