Home > Dokumentoj > Junio 2016 [Cirkulero 135]

Por la junia cirkulero kontribuis 18 homoj:

Estraranoj

  1. Michael Boris Mandirola, Prezidanto
  2. Arina Osipova, Ĝenerala sekretario
  3. Juliana Evandro, Vicprezidanto                    ne kontribuis
  4. Cédric Marchal, Kasisto                                ne kontribuis
  5. Ariadna García Gutiérrez, Estrarano

 Volontuloj

  1. Michal „KuboF“ Matúšov
  2. Ĵeremi Bert

 Oficistoj

  1. Mounir Abjiou
  2. Uriel Gurdián

 Komisiitoj kaj komitatanoj

  1. Adrián Alejandro, komisiito pri kulturo
  2. Enric Baltasar, komisiito pri LA en Eŭropo, komitatano B
  3. Ana Ribeiro, Komisiito pri Scienca kaj Faka Agado, komitatano B
  4. Bernard Gnancadja, komitatano A, Benino
  5. Vít Guiglielmo Mišurec, komitatano A, Ĉeĥio
  6. Pierre Vittet, komitatano A, Francio
  7. Michele Guerriero, komitatano A Italio
  8. Tomasz Szymula, komitatano A, Pollando
  9. Kirill Noviĉenko, komitatano A, Rusio
  10. Tomáš Stano, komitatano A, Slovakio
  11. Hoan Tran, komitatano A, Vjetnamio

 

Pli detalajn raportojn legu sube aŭ vizitu Trellon.

Kunlabore,

Arina Osipova

ĝenerala sekretario

=====

Michael Boris Mandirola, Prezidanto

faris

  • kunlaboris kun ĝen-sek pri nova komitato
  • analizis kandidatiĝojn kaj Intervjuis kandidatojn por iĝi TEJO-volontulo
  • kunzorgis pri raportado rilate al la administra subvencio
  • atentis pri burokrataĵoj rilate al la EU-Afrika projekto
  • provlegis subvencipeton pri EU-Amerika projekto
  • kunlaboris kun UEA pri statuta reformo
  • verkis jarraportkontribuon

KER

  • partoprenis kun Francesco Maurelli kunsidon de la kerna gvidantaro de IKRJO en Bruselo
  • sendis kontribuon de TEJO al la nova EU-strategio pri junularo

AT

  • komencis konsultadon pri novaj retaj trejnadoj
  • partoprenis renkontiĝon pri trejnado por trejnistoj en Edinburgo

 

Arina Osipova, Ĝenerala sekretario

faris

  • partoprenis EsKun
  • preparis kaj korektis majajn cirkulerojn
  • faris alvokon pri la nomumo de novaj komitatanoj A
  • kontaktis novajn komitatanojn A
  • kun kun Michael Boris Mandirola paloris pri la nova komitato

faras

  • kontaktas novajn komitatanojn kaj LSj, kiuj ĝis nun ne nomumis novan komitatanon
  • finpreparas la Jarraporton 2015/2016
  • preparas dokumentojn por la Komitata kunsido dum IJK
  • priparolas kun Poór Veronika kaj Michael Boris Mandirola disdivido de taskoj inter la volontuloj kaj la oficistoj
  • helpas al la volontuloj prepari bezonatajn aferojn al IJK

faros

  • partoprenos retan EsKun julio kaj ĉeestos dum EsKu post UK
  • partoprenos IJKn kaj UKn
  • ĉeestos Komitatkunsidon dum IJK
  • helpos al la volontuloj prepari bezonatajn aferojn al IJK

 Kongresoj

  • zorgas pri la taga programo de IJK 2016
  • kontaktis ĉiujn kontribuantojn
  • kontaktis respondeculojn pri la tema kaj movada programo
  • aldonis ĉiujn kontribuojn al la programtabulo
  • kompilas la programon
  • preparas rabattabelon por la kontribuantoj
  • kolektas priskribojn de la programerojn por fari anoncojn
  • priparolas kun la LKK organizajn demandojn
  • ricevis subvencion de UEA kaj partoprenos UKon
  • priparolis kun Dorota Rodzianko starigon de TEJO-budo dum UK

 

Ariadna García Gutiérrez, Estrarano

faris

  • preparis jarraporton rilate al mia ĝisnuna agado kiel estrarano
  • daŭre kontaktas kun ISAE kaj kunordigis kunsidon dum UK por plia interŝanĝo flanke de ambaŭ organizoj, TEJO kaj ISAE (Internacia Scienca Asocio Esperanta). Ni diskutos pri reprezentanto de ISAE en TEJO kaj inverse kaj pri mastrumado de retpaĝo ĉe la socia reto Linkedin.
  • kune kun la estraro decidis pri nova komisiito pri SFA, nome Ana Ribeiro el Brazilo.
  • interŝanĝis retmesaĝojn kun la komisiitoj pri LA kaj reagis al plej diversaj retmesaĝoj kiel estrarano.

faras

  • kontribuas kun Tomas Szymula al okazado de la scienca prelegsesio dum IJK 2016

faros

  • preparos prelegon por la scienca prelegsesio dum IJK 2016.
  • preparos prelegon por la Esperantologia Konferenco okazonta dum UK en Nitro.
  • repariĝos por prezenti standon pri Terminologio dum la movada foiro en UK.

Michal „KuboF“ Matúšov, volontulo

faris

  • retaj Estrar-Kunsidoj (RetEsKu)
  • aktive partoprenis
  • preparis la raporton kaj la komitatan komunikon de la 2a Junia – raportado de antaŭa Estrar-Kunsido (EsKu)
  • Eŭropa Junula Evento
  • repagoj kaj sendado de poŝtaĵoj
  • Muzika Konkurso de Kontakto
  • rimarkoj kaj diskutoj pri organizado
  • teĥnika prizorgo de la enketilo
  • teĥnikaj taskoj
  • ĝisdatigado de la retejo
  • ĝisdatigo de abonformularo por TEJO Aktuale
  • prilaboro de la inform-formularon por novaj funkciuloj de TEJO – teĥnika prizorgado de la nova TEJO-servilo
  • helpado al novaj zorgantoj pri transigo de TEJO-retejaĵoj al nova servilo
  • zorgado pri scitransdonado enkadre de TEJO per ĝisdatigado de manlibro – helpado al UK
  • propra projekto
  • Esperanto125
  • kutimaj taskoj de volontulo
  • traktado de retpoŝto, poŝto, telefonvokoj, Trello, reta dokumentujo – zorgado pri CO
  • informado ĉe sociaj retejoj kaj la retejo de TEJO
  • laŭpeta helpado al la Estraro kaj komisionoj

faras

  • raportado de la Estrar-Kunsido 2016/Marto
  • propra projekto:
  • Vikivojaĝoj por junaj esperantistoj
  • kutimaj taskoj de volontulo

faros

  • 72a Internacia Junulara Kongreso
  • deĵoros en TEJO-budo
  • partoprenos kaj protokolos Komitat-Kunsidon kaj laŭpete aliajn kunsidojn
  • prezentos TEJO-n
  • prelegos enkadre de la faka programo
  • laŭpete alimaniere helpos
  • etosigos la partoprenontojn per mia ĝuado 🙂
  • Muzika Konkurso de Kontakto:
  • kalkulos la voĉdonojn
  • supozeble helpos pri la premidona ceremonio
  • Estrar-Kunsido en Nitro
  • laŭpete helpos al preparoj
  • logistike helpos surloke
  • prepariĝos por reprezentado de TEJO ĉe la ILEI-konferenco kaj la sekva Estrar-Kunsido de ILEI
  • partoprenos Retan Estar-Kunsidon (RetEsKu) en Julio
  • teĥnikaj laboroj
  • helpos pri transigado de la retejo de TEJO al nova servilo – propra projekto:
  • Vikivojaĝoj por junaj esperantistoj

Ĵeremi Bert, volontulo

faris

  • korektis artikolojn de revuoj Kontakto, TEJO-tutmonde, TEJO-aktuale -voĉlegis por blinduloj la revuo Esperanto
  • raportis por komitato kaj protokolis retesku
  • zorgis pri la CO (ĵetis rubujojn, purigis)
  • vartis la ĝardeneton
  • respondis al diversaj petoj (per retmesaĝ aŭ telefono)

faras

  • korektas artikolojn de revuoj Kontakto, TEJO-tutmonde, TEJO-aktuale -voĉlegas por blinduloj la revuo Esperanto
  • raportas por komitato kaj protokolas retesku
  • zorgas pri la CO (ĵetas rubujojn, purigas)
  • vartas la ĝardeneton
  • respondas al diversaj petoj (per retmesaĝo aŭ telefono)

faros

  • korektos artikolojn de revuoj Kontakto, TEJO-tutmonde, TEJO-aktuale -voĉlegos por blinduloj la revuo Esperanto
  • raportos por komitato kaj protokolos retesku
  • zorgos pri la CO (ĵetos rubujojn, purigos)
  • vartos la ĝardeneton
  • respondos al diversaj petoj (per retmesaĝo aŭ telefono)
  • partoprenos La Semon, IJKn, UKn, EsKun

Mounir Abjiou, oficisto

faris

  • publikigis anoncojn pri EVS kaj varbis volontulojn, plurlingve
  • traktis diversajn administraĵojn kun EACEA pri diversaj projektoj
  • sendis al WOSM malneton pri projekto de TEJO en DEAR Call tra EuropeAid
  • sendis demandaron al UEA-membroj naskiĝitaj inter 1981 kaj 1986
  • sendis enketan formularon pri EU-strategio por junularo al FoJE.

faras

  • traktas dokumentojn de la fina raporto de la 2015-a administra subvencio
  • ekpretigas dokumentojn pri la vizito de EACEA al la CO.

faros

  • fintraktos dokumentojn de la fina raporto de la 2015-a administra subvencio
  • finpretigos dokumentojn pri la vizito de EACEA al la CO
  • zorgos pri ETEY en Mobility Tool kaj ekesploros detalojn pri ĝia fina raporto
  • traktos kun la novaj volontuloj ilian alvenon kaj administraĵojn por EVS.

Uriel Gurdián, oficisto

faris

  • kreis resumon por la KER-listo pri FoJE novaĵaro
  • partoprenis Retajn Estrar-kunsidojn
  • finverkis la projekton pri kapablokonstruado Eŭropo-Ameriko – Sendis la supran projekton al la Eŭropa Agentejo
  • preparis mandatilojn por la Eŭrop-Afrika projekto kaj sendis ilin al la koncernaj homoj
  • preparis LEAR-dokumentojn por DKEA (Demokratia Kongolanda Esperanto Asocio), kiuj nepras por la Eŭrop-Afrika projekto.

faras/faros

  • resumas la FoJE novaĵaro por KER-listo
  • ordigos ĉiujn materialojn de la trejnistoj por la trejnad-skatolo – Kunlaboros por lanĉo de donackampanjo por afrika IJK.

Adrián Alejandro, komisiito pri kulturo

Malmulte okazis ene de la kultura komisiono. Kun Ariadna Gutiérrez ni interkonsentis pri iom post ioma kunlaborado kadre de la projekto por plibonigi bretaro.net pro la manko de tempo de ambaŭ flankoj.

Kaj pri la landa asocio JEA, mi registris ĝin por la projekto de kapablo-konstruado kun la helpo de la oficisto Uriel Gurdián.

Enric Baltasar, komisiito pri LA en Eŭropo, komitatano B

faris

  • kreis malferman dokumenton kun konsiloj por novaj instruistoj
  • kreis modelon por lingvaj atelieroj kaj atendas kritikojn
  • partoprenis Youth Forum Academy en Parizo
  • kreis diskutgrupon por homoj kiuj volas krei universitatan grupon aŭ havas sperton pri tio
  • publikigis aktivul-artikolojn
  • partnerigis TEJO kun la plej grava strategia evento de AEGEE
  • kontribuis al la Jarraporto 2015-2016
  • petis informojn pri agado por la administra subvencio
  • prelegis pri Esperanto en la unua vegana foiro de Valencio
  • okazigis lingvan atelieron en la sama urbo
  • aligis la valencian asocion al peto de interkontinenta partnerado per Erasmus+
  • kreis dokumentmodelon por protokoli aktivulajn diskutgrupojn
  • proponis tagorderon por la komitatkunsido

faras

  • kreas la Duolingo-kurson por hispanlingvanoj
  • pretigas trejnadon pri strategia planado
  • pliigas la mentoran programon per lingva branĉo

faros

  • partoprenos IJK kaj UK, kie mi okazigos plurajn programerojn

 

Ana Ribeiro, Komisiito pri Scienca kaj Faka Agado, komitatano B

faris

  • interkonaktiĝis kun Ari rilate al komisiono pri Scienca kaj Faka Agado;
  • faris kun Alekĉjo unuan version de konvertila kromprogrameto al steloj (tiu unua versio povas esti elŝutita ĉi tie)

https://www.dropbox.com/s/vzu67vzs0sogrf4/stelo%281%29.apk?dl=0, ekpreparis metiejon pri kromprogrametoj al Androjdo;

  • aperigis anoncon

https://www.facebook.com/junularakongreso/photos/a.913964391964665.1073741832.887246197969818/1305287862832314/?type=3&theater en paĝo de IJK pri la bloga prelegsesio, kaj kontaktis kelkajn homojn por partopreni en ĝi;

  • proponis temojn al Komitatkunsido;
  • [iom ekster la movado]: Partoprenis en evento de Mozilla (kie mi laboras nun) nomata “Mozilla All Hands London”, kaj retrovis tie aliajn esperantistojn. Mi parolos pri TEJO al ili.

faros

  • finos prelegojn al IJK (Mi parolos pri konkursoj kaj adrojdo);
  • rekontatos homojn pri prelegsesio pri blogado;
  • komentos kun Ari la laborplanojn pri Scienca kaj Faka Agado

 

Bernard Gnancadja, komitatano A, Benino

okazis

  • kluba kunveno fare de esperanto klubo V.K.E.
  • Esperanto-kursoj en kluboj V.k E kaj Juneco de Lokossa dum la tuta monato.

Vít Guiglielmo Mišurec, komitatano A, Ĉeĥio

faris

  • organizas aranĝon Centrejo, kiu okazos en Prago inter la 1-a kaj 4-a septembro 2016 (centrejo.esperanto.cz)
  • ĈEJ espereble sukcese estos plenvalore registrita organizo, post longaj laboroj ĉe tribunalo
  • estas planataj prezentadoj de esperanto dum festivaloj de junuloj kaj prelegoj en junulara klubo, ambaŭ en Brno
  • dum somero okazos ĝenerala asembleo de ĈEJ
  • ĈEJ kunlaboros dum aranĝoj de E-mental (pikniko en ĉeĥa Svisio, 10-a BIERo)

Pierre Vittet, komitatano A, Francio

Nia sekcio estis tre kvieta lastatempe, sed ni havos kunsidon venont’semajne.Verŝajne ne okazos multe (flanke de JEFO) dum la somero.

Michele Guerriero, komitatano A Italio

faris

  • vizitis 4 festivalejojn por venonta IJF, kun tre interesaj rezultoj. Baldaux la venonta IJF estos oficiale anoncita
  • partoprenis en la estrarkunsido de IEF

faras

  • envolvigxas novulojn (=fresxbakitaj unuagraduloj de la Torina Esperanta Centro) en la agado de IEJ
  • pluas la movigon de la pagxoj de la malnova retejo de IEJ en la novan -skribantas programon de venona IJF

faros

  • kunorganizos kun IEF eventon en regiono Markio por konatigi al lokanoj esperanton

Tomasz Szymula, komitatano A, Pollando

faris/faras

  • nesufiĉe aktive varbis por SFA, tial daŭre akceptas kontribuojn por sciencfaka prelegsesio,
  • kvankam mi sukcese varbis por tema programo, daŭre mi akceptas kontribuojn al la tema programo – se estas sufiĉe bonaj 🙂

faros

  •     finpreparos prelegsesion kaj teman programon por IJKon!

Kirill Noviĉenko, komitatano A, Rusio

faris

  •  pretigis voĉraporton pri la Strasburga evento por radio Muzaiko kaj por Ĉina Radio Internacia;
  • retigis artikolon pri la Strasburga evento por TEJO Tutmonde kaj por Ural-Siberia Komunumo de esperantistoj en Rusio;
  • kunlaboris pri tradukado de materialoj pri la alvoko de UNITED pri rifuĝintoj (Life Seekers) en Esperanton.

faras

  • subtenas esperantlingvan interfacon de la rusia socia reto VKontakte;
  • daŭrigas elsendadon de programeroj “Interalie” por radio Muzaiko;
  • okazigas informadon kaj registradon de partoprenantoj por okazonta en Sankt-Peterburgo interkultura aranĝo, okazigita fare de ĉefsponsorino de la konkurso “Teo kaj Amo” Wang Xufeng;
  • iniciatema grupo pretigas necesajn dokumentojn kaj faras paŝojn por okazigo de laŭregulaj estrarelektoj de REJM.

faros

  • daŭre kunlaboros pri tradukado de materialoj de UNITED en Espernton.

Tomáš Stano, komitatano A, Slovakio

faris

  • reklamado de Esperanto en Nitro dum Gustofesto kaj Fragaj tagoj
  • reklamado de Esperanto dum lingva kafejo en Bratislavo
  • planado de la Junulara programo UK2016
  • reklamado de JP dum UK2016, lingva kafejo kaj aliaj okazintaj kaj okazontaj esperantaj renkontigxoj
  • varbado de SKEJanoj por prelegoj organizotaj de la Slovaka Junulara Forumo

faras

  • pli detala planado de Junulara programo dum UK2016 por ponti la generacian diferencon kaj komenci novan pli junularan jarcenton de UK-jn
  • printado de junularaj EO folioj
  • reklamado de JP dum UK2016, lingva kafejo kaj aliaj okazontaj esperantaj renkontiĝoj
  • aktiva partopreno dum prelegoj organizotaj de la Slovaka Junulara Forumo

faros

  • organizado de Junulara programo dum UK2016
  • varbado de novaj SKEJ-membroj dum UK2016 en Nitro
  • reklamado de JP dum UK2016, lingva kafejo kaj aliaj okazontaj esperantaj renkontiĝoj

Hoan Tran, komitatano A, Vjetnamio

faris

  • gvidis Esperanto-kurson en la Universitato de Fremdaj Lingvoj en Hanojo
  • preparadis por la 4a Somera Renkontiĝo (SOREN)

faras

  • gvidas Esperanto-kursojn en Hanojo kaj Hoĉimin urbo
  • preparas por SOREN-4
  • preparas por VEA-Informilo 2016 numero 2

faros

  • okazigos SOREN-4 en Cat Ba, Haifongo urbo (2-3/07)
  • eldonos VEA-informilon 2016 numero 2
  • gvidos Esperanto-kursojn