Home > Dokumentoj > Februaro 2016 [Cirkulero 131]

Konatiĝu kun la februara cirkulero, al kiu kontribuis 24 homoj. Pli detalan informon legu sube aŭ vizitu Trellon

Estraranoj

1. Michael Boris Mandirola (prezidanto)

2. Arina Osipova (ĝenerala sekretario)

3. Cédric Marchal (kasisto) – ne kontribuis

4. Juliana Evandro (vicprezidanto)

5. Ariadna García Gutiérrez (estrarano)

Volontuloj

6. Michal „KuboF“ Matúšov

7. Jérémie Bert

Oficistoj

8. Mounir Abjiou

9. Uriel Gurdián

Komisiitoj kaj komitatanoj

10. Adrián Alejandro, komisiito pri kulturo

11. Enric Baltasar, Komisiito pri Landa Agado en Eŭropo

12. Jeremie Sabiyumva, komisiito pri Landa Agado en Afriko

13. Sarah Monteiro, komisiito pri Landa agado en Ameriko

14. Allan Argolo, komitatano A, Brazilo

15. Juki Azuma, Komitatano A, Japanio

16. Michele Guerriero, komitatano A, Italio

17. Vít Guiglielmo Mišurec, komitatano A, Ĉeĥio

18. Kirill Noviĉenko, komitatano A, Rusio

19. Léon Schnelldorfer, komitatano A, Slovakio

20. Hoan Tran, komitatano A, Vjetnamio

21. Pierre Vittet, Komitatano A, Francio

22. Alexandre Raymond, komitatano A, EUROKKA

23. Dorota Rodzianko, komitatano B, Pollando/Slovakio

24. Albert Stalin Garrido, Komitatano B, Filipinoj

25. Olga Shiliaeva, komitatano C, Rusio

Michael Boris Mandirola (prezidanto)

faris

– Partoprenis 2 RetEsKu-jn kaj stabkunsidojn

– Konsultis la Komitaton de TEJO pri la proponata membrecreformo de UEA

– Aparte komencis diskuton pri la aĝlimo de TEJO

– Traktis kun Mark Fettes pri nova TEJO-regularo kaj rilatoj kun UEA kaj sendis la novan malneton al la Komitato

– Kontaktadis kun Enric kaj Hector pri nova merkatika komisiono

– Kunsidis kun Paŭlo, Arina kaj Cédric pri buĝeto kaj kotizoj de IJK

– Sendis salutvideon al APERo en Rusujo

AT:

– Ĝisdatigis trejnadon por novaj komitatanoj

– Komenciĝis TEJO-KER-trejnado de la homoj kiuj reprezentos TEJOn dum Eŭropa Junulara Okazaĵo.

– Kampanjis por trovi partoprenantojn por ETEY (Trejnado por trejnistoj)

– Kunsidis kun Elisa Vola (ĉeftrejnisto de ETEY) kaj Arina (kiel respondeculo pri taga programo de IJF kaj IJK) por trakti la enkadriĝon de ETEY en la programo de la du aranĝoj.

KER:

– Sendis amendpronojn nome de TEJO a FoJE-rezolucio pri Egaleco kaj Nediskriminacio

– Subskribis leteron de Junaj Eŭropaj Federaciistoj kun Forumo Junuara Eŭropa por pledi subtene al la Ŝengen-traktato.

– Enric Baltasar partoprenis renkontiĝon de la FoJE-spertullaborgrupo pri sociaj movadoj.

Raportas Sasha Murr (Oleksandra Kovyazina) TEJO-KER-komisiito pri Unesko kaj UNITED kaj reprezentanto de TEJO en la KonsilKonsilio pri Junularo de Konsilio de Eŭropo

“Ek de Januaro mi ekaktivis en la Junulara Konsilio kadre de Konsilio de Eŭropo.

Mi tre dankas TEJOn pro la fido je mi por tiu ĉi posteno.

Mia mandato daŭros 2 jaroj, kie mi kunlaboros pri junularaj aferoj kun 29 reprezentantoj de neregistaraj organizoj. Ĝis nun mi partoprenis unu el renkontiĝo de la konsilo, kaj la sekva renkontiĝo okazos post semajno en Budapeŝto, kie oni batalos pri diversaj pozicioj ene de la Junulara Konsilo.

Kadre de UNITED mi fieras anonci ke Konstanza reprezentos TEJOn dum ilia konferenco en Aprilo, kiu okazos en Torino.”

Raportas Francesco Maurelli, TEJO-KER-komisiito pri IKRJO kaj UN

“kontaktado de chiuj IKRJO-organizoj ekis, kaj lauplane ghi estos finkompletigita antau la venonta cirkulero”

Arina Osipova (ĝenerala sekretario)

faris

– zorgis pri januara cirkulero

– partoprenis retan EsKun

– partoprenis moskvan E-renkontiĝon APERO

– prezentis TEJOn

– rakontis pri eblecoj volontuli per Esperanto

– organizis kunsidon pri revigligo de REJM

– partoprenis retan kunsidon pri IJK 2016

faras

– kontaktas kandidatojn por IJK 2017

– helpas pri la taga programo de IJF

– komunikas kun la volontuloj, la oficistoj kaj TEJO-estraro

faros

– partoprenos EsKun en Italio

– partoprenos KER-ekzamenon

Juliana Evandro (vicprezidanto)

faris

– pridiskutis buĝeton pri PS kun la komisiito Lar Souzer;

– zorgis la intineron de BEJO-ataŝeo Lucas Barbosa;

– serĉis partoprenantojn por trejnado pri trejnistoj;

– ekpaŝis kiel BEJO-prezidanto;

– kune organizas kreadon de tutmonda mapo de e-organizoj;

– disvastigis la kampanjon pri la tago de la gepatraj lingvoj;

– kunlaboras kun la redaktoro de Tejo Tutmonde, Massimo Ripani;

– planis vojaĝon al venonta EsKu;

– kreis ŝablonon por Tejo-Aktuale en MailChimp;

– kolektis senpagajn kondomojn por TEJO.

Ariadna García Gutiérrez (estrarano)

faris

– informis pri la plej aktualajn temojn traktatajn nun en TEJO kadre de la monata aranĝo en Kuba Esperanto-Asocio

– intervjuis la kuban muzikgrupon de gejunuloj kies nomo estas “Kialo” pro Esperanto, pere de la internacia ondoj de Radio Havano Kubo en Esperanto

– ĝisdatigis la Facebook pagxo Amerikaj Komisionoj UEA-TEJO

– ricevis informojn pri aranĝo okazinta en Ĉilio

– respondis ĝeneralajn retmesagxojn rilate al la estrara laboro

– sendis videon al Arina por prezento de la TEJO-estraro dum malgranda aranĝo en Moskvo okazinta ekde la 20-23 de februaro

– retmesaĝis Ivo-n, gvidanto de la FS BEMI

faras

– ĝisdatigas la liston kun informojn pri la LS de TEJO kun la helpo de la volontuloj

– kunlaboras kun la organizantoj de la IJF

– daŭre postkuras komitatanojn por plenigado de KODEJO

faros

– partoprenos la venontan estrarkunsidon

– partoprenos IJF-n, kunlaboros kaj havos programeron/j laŭeble

– preparos raporton pri la rezultoj de KODEJO

Michal „KuboF“ Matúšov, volontulo

faris

– ek(kun)ordigis la paperan TEJO-arĥivon

– helpis pri oficialaĵoj de TEJO

– por UEA kontrolis lingvaĵon de slovaklingvaj tekstoj

– preparis videan prezenton de mia laboro en TEJO-oficejo por prezentado fare de nia ĝenerala Sekretario cxe Rusia Esperanta renkontiĝo: https://youtu.be/Le9PLRdrjxM

– teknikaj laboroj

– ŝanĝis domajno-registranton de TEJO

– aktualigis plusendajn retadresojn @tejo.org

– restartigadis la TEJO-servilon por refunkciigi la TEJO-retejon (kaj laboris por ke ne plu estu tia restartigado bezonata)

– ĝisdatigis enhavon de TEJO-retejo

– kontrolis enhavon de la retejo de IJK 2016

– (kun Jeremi) sendis dankleteron al Patronoj, Honoraj membroj kaj Honoraj prezidantoj de TEJO

– kunsidis pri la biblioteko en CO

– kutimaj taskoj de volontulo

– traktadis retpoŝton, poŝton, telefonojn, Trellon

– partoprenadis en Retaj Estrar-Kunsidoj kaj stabkunsidoj – informadis ĉe sociaj retejoj de TEJO

– teĥnike helpadis al lingva korektado de Kontakto, TEJO Tutmonde kaj TEJO-aktuale

– pakadis gazetojn

– zorgis pri vojaĝoj de la Estraro

faras

– tradukas la retejon de TEJO al la slovaka (se via lingvo mankas, aliĝu la teamon!)

– teknikaj laboroj

– ŝanĝas retservo-provizanton de TEJO

– kreas kreilon de retejoj ĉe tejo.org

– kreas kalendaran sistemon por CO

– uzebligas novan TEJO-komputilon

– okupiĝas pri kutimaj volontulaj laboroj

faros

– partoprenos sekvan Estar-Kunsidon en Italio

– longtempaj laboroj

– (kun)ordigos la paperan kaj la ciferecan TEJO-arĥivojn – okupiĝos pri scitransdonado ene de TEJO-oficejo

– okupiĝos pri provizado de tegmentaj servoj al landaj kaj fakaj sekcioj kaj komisionoj de TEJO

– proponos al la TEJO-estraro kelkajn miajn projektojn enkadre de mia volontulado (Eŭropa volontula servo, per kiu nun TEJO-volontuloj funkcias, instigas al propraj projektoj de volontuloj, kiuj rilatas al agado de gastiga organizo)

– okupiĝos pri kutimaj volontulaj laboroj

Jérémie Bert, volontulo

faris

– ĉeestis februarajn RetEsKu-jn

– zorgis pri sia EVS (senda organizo) kun Mounir

– korespondis kun diversaj estraranoj, komisiitoj, komitatanoj

– stabkunvenis plurfoje kun KuboF kaj Veronika kaj plispertiĝis pri gruplaboro

– prizorgis la kutimajn taskojn de la volontulo (respondo al demandoj de diversaj komisionoj, korektado de revuoj Kontakto, Tejo-tutmonde, Tejo-aktuale, helpas al sekretario de UEA, ktp.)

– informiĝis pri FESTO tra JEFO skipo

– partoprenis trejnadon por EVS en Arnhem

– helpis al UEA

faras

– protokolas duan februaran RetEsKu-n

– korespondas kun diversaj estraranoj, komisiitoj, komitatanoj

– prizorgas la kutimajn taskojn de la volontulo (respondo al demandoj de diversaj komisionoj, korektado de revuoj Kontakto, Tejo-tutmonde, Tejo-aktuale, helpas al sekretario de UEA, ktp.)

– ordigas la ĉambron Arabio, ŝrankoj kaj arĥivoj kaj komputilaĵoj …

– pli spertiĝas pri informatiko (almenaŭ retejoj, babilejoj, Trello)

– plispertiĝas pri gruplaboro, teamo, stabo

– informiĝas pri FESTO tra JEFO skipo

faros

– interesiĝos pri KER eventoj (Bruselo, Strasburgo, …)

– korespondos kun diversaj estraranoj, komisiitoj, komitatanoj

– prizorgos la kutimajn taskojn de la volontulo (respondo al demandoj de diversaj komisionoj, korektado de revuoj Kontakto, Tejo-tutmonde, Tejo-aktuale, helpas al sekretario de UEA, ktp.)

– ek(kun)ordigos la paperan kaj ciferecan TEJO-arĥivon kaj Trello-tabulon

– informiĝos pri FESTO tra JEFO skipo en Bretonio komence de aŭgusto 2016

– ĉeestos venontan Retan Estraran Kunsidon kaj EsKu en Novara

– partoprenos IJF en Pesaro

Mounir Abjiou, oficisto

faris

– traktis la sendadon de Jérémie kun nova kaj konfirmita senda organizo. – Malfermis alvokojn por ontaj EVS-volontuloj multlingve kaj varbis por tio. – Ĝisdatigis informojn en Mobility Tool pri EVS.

– kunigis la subvencipetan liston de TEJO ekde la jaro 2011.

– finverkis la finan raporton pri la volontulado de Paŭlo.

faras

– esploras kion farendas pri la nunaj projektoj kaj subvencioj. – Esploras pri la administra subvencio de EJF.

– kunigas pli da subvencioj por la subvencia listo de TEJO.

– helpas Enric kun mapado de fortaj ĉiuaĝaj landaj aŭ regionaj organizoj en Eŭropo por Erasmus+.

faros

– subvencipetos tra EJF.

– esploros ĉu Kontakto povos ricevi subvencion por printi kolore. – Esploros pri la junularaj interŝanĝoj kaj helpos kun partneradoj laŭbezone.

– traktos administraĵojn pri la administra subvencio 2016.

– ĝisdatigos Mobility Tool laŭeble.

Uriel Gurdián, oficisto

faris

– kreis resumon por la KER-listo pri FoJE novaĵaro.

– ekis la serĉadon de partneraj organizoj por la projekto

Kapablo-konstruado sur kampo de junularo”

– liveris bezonatajn informojn por polaj partoprenontoj de Trejnado por trejnistoj.

– partoprenis en du retaj kunsidoj pri subvencioj.

faras

– kreas resumon por la KER-listo pri FoJE novaĵaro.

– kunlaboras por la EVS-akreditigo de TEJO.

– daŭrigas la preparadon por Kapablo-konstruado.

– preparas retan “trejnad-skatolon” por ETEY

– kontaktas organizojn membroj de IKRJO por ke ili aktualigu siajn informojn (TEJO-KER).

faros

– esploros pri junularaj interŝanĝoj kaj novaj projektoj kadre de Erasmus+

– lanĉos donackampanjon por onta Partoprenu IJK.

– helpos al Enric pri serĉado de kunordigantoj kaj partneroj laŭbezone.

Adrián Alejandro, komisiito pri kulturo

Mi parolis kun Juliana Evandro pri la Fondaĵo Grabowski, ĉar UEA volas forigi tiun konkurson pro “manko de interesitoj”.

Fondaĵo Grabowski subtenas la Esperanto-kulturon per premioj kaj subvencioj, precipe por originala kaj traduka beletro, kaj per kuraĝigo al junaj verkistoj.

Kun Juliana ni opinias ke estus bone daŭrigi tiun konkurson, tamen ŝanĝante kelkajn regulojn (vidu la alkroĉitan dokumenton) kaj bone informante pri ĝi, ĉar ĝi restas nekonata eĉ al multaj aktivaj esperantistoj.

Jen la nuna regularo de Fondaĵo Grabowski http://www.uea.org/teko/regularoj/regularo_fondajho_grabowski

Krome, kiel ĉiun monaton, mi ĝisdatigis la liston de “kulturaĵoj rete haveblaj” https://docs.google.com/document/d/1yx_nqIvMOpu6kbkwibC038br-dPMKY1a5AV8wmBp4-0/edit?usp=sharing

Enric Baltasar, Komisiito pri Landa Agado en Eŭropo

faris

– varbis pri ETEY

– kunvenis pri Erasmus+

– partoprenis spertulan grupon pri sociaj movadoj de YFJ

– kunfondis merkatikan komisionon en TEJO

faras

– laboras pri Mentora Programo

faros

– varbos pri Erasmus+

Jeremie Sabiyumva, komisiito pri Landa Agado en Afriko

faris

– kunorganizis la sesan afrikan kongreson,

– korespondis kun TEJO,

– korespondis kun estraranoj kaj reprezentantoj de nia LA,

– diskutis pri partoprenigo de afrikanoj al UK,

faras

– daŭre kunorganizas la sesan afrikan kongreson,

– helpas tanzaniajn junulojn,

– klopodas varbi monon por partoprenigi junulojn al la afrika kongreso

faros

– daŭre kunorganizos kaj korespondos kun TEJO

Sarah Monteiro, komisiito pri Landa agado en Ameriko

faris kaj faras

– estis elektita vicprezidanto de BEJO;

– organizis konkurson: BEJO-Ataŝeo kun Ana Ribeiro kaj Danilo Bastos. Tiu konkurso okazigis dum BKE (Brazila Kongreso de Esperanto) en januaro kaj partoprenis 7 kandidatojn. Lucas Barbosa venkis ĝin, kaj vojaĝos tra Eŭropo nome de BEJO;

– planis landagadon por Ameriko kun Ariadne;

– organizis kaj ekzekutis 2 metiejojn de Esperanto (1 por plenkreskuloj, 1 por infanoj), kiuj okazis dum karnavalo en spiritisma kongreso de la regiono kie mi vivas;

– organizas aliajn 4 metiejojn de Esperanto (2 por infanoj, 1 por adoleskantoj, kaj 1 por plenkreskuloj), kiu okazos dum sankta semajno, kaj ankaŭ por spiritisma kongreso;

– partoprenas grupon: Mi parolas Esperanton, kiu renkontiĝas ĉiuĵaŭde en SESC Palladium, en Belo Horizonte.

Allan Argolo, komitatano A, Brazilo

BEJO faris/faras/faros

– okazigis en januaro la unuaj naciaj e-aranĝoj en norda regiono de Brazilo (7-a NOVA kaj 36-a BEJK). Mallonga raporto aperis en la rubriko TEJO Tutmonde.

– asembleis dum BEJK, kiam elektiĝis novaj estraro kaj fiska konsilantaro

– okazigis la onkurson BEJO-ataŝo, kies gajninto estis la junulo Lucas Barbosa

– apogas la okazigon de venontaj Junulara Renkontiĝo de Nordoriento (JRN) kaj zorgas pri venonta Vintra Aranĝo (VINA), kiu okazos julie.

– zorgas pri (re)membrigo de junuloj pere de projekto kiu valorigas la financan konttribuon de patronoj. Tiel, junuloj kiuj sukcesas akiri patronojn por BEJO gajnas (re)aliĝon al la organizo. Cetere, estis kreita la kategorion “dumviva patrono”

– daŭrigas la komunan aliĝon BEJO+TEJO kontraŭ rabatita prezo

– ekfunciigas la Komisionon pri Sportoj kaj Ludoj, kiu celas la plivalorigon de sportoj dum e-aranĝoj. Laŭplane, la komisiono okazigos kune kun BEL stratan vetkuron dum venontaj naciaj kongresoj.

– traktas kun BEL la eblecon denove okazigi laborbrigadon en ĝia Biblioteko

– estos reprezentata dum la 57-a Argentina Kongreso de Esperanto

– partoprenos en BEL-Konferencoj, senpaga kaj malferma evento kies celo estas valorigi kaj riĉigi la esperantan kulturon pere de altnivelaj prelegoj kaj diskutoj pri variaj temoj.

– daŭre apogas la junajn brazilajn partoprenantojn de la Interlingvistikaj Studoj en Poznano kaj konsideras la subvencion de plian junulon por la venonta Instruista Trejnado.

– pere de sia loka nukleo en Rio-de-Ĵanejro (KarEJO), starigas socian projekton en la Federacia Universitato de Rio-de-Ĵanejro por instrui esperanton al loĝantoj de domaĉaro proksima de la universitata urbo

Mi faris/faras/faros

– partoprenis la januarajn aranĝojn kaj reelektiĝis kiel BEJO-kasisto

– zorgas pri membrigo al BEJO

– kunzorgas pri la ataŝeumado de Lucas

– kunorganizas la ĉiumonataj agadoj de KarEJO (fulmkursoj, promenadoj, ktp)

– prelegos dum venontaj BEL-Konferencoj pri akvo-krizo kaj akvo-produktado

– helpas en la organizado de lokaj eventoj en Rio-de-Ĵanejro

– aranĝas novan eldonon de la revueto Rio Esperantista

– ekzorgos pri la renovigon de la statuto de BEJO

Juki Azuma, Komitatano A, Japanio

faris

– konsultis Japanan Esperanto-Instituton pri Komuna Seminario, kiu okazos ĉi-jare en Japanujo.

– havis estraran kunsidon interretan.

faras

– aboras en redakta komisiono por eldoni venontan numeron de la organo.

faros

– okazos estrar-elektado.

Michele Guerriero, komitatano A, Italio

faris

– la estraro de IEJ kaj la Torina Esperanto Centro kune aranĝis la unuan esperanto-seminarion de la jaro en Torino. Partoprenis en ĝi 32 personoj, el kiuj multaj havas potencialon por iĝi estontaj aktivuloj. Dum la seminario ili havis la okazon renkonti brazilan esperantiston (Matheus Arantes) kaj iom praktiki kion ili ĵus eklernis, kun tre bonaj rezultoj.

– la lokanoj havis multajn internaciajn gastojn ĉi-monate, el Japanujo, Francujo kaj Rumanujo.

faras

– aranĝas la ekskursojn dum IJF 2016 en Pesaro. iej.esperanto.it/ijf

faros

– partoprenos en IJF 2016 en Pesaro.

– aranĝos almenaŭ aliajn 2 seminariojn, daŭre en Torino, verŝajne post la somero

Vít Guiglielmo Mišurec, komitatano A, Ĉeĥio

faris

– estis precizitaj la kondiĉoj de la engaĝigo de ĈEJ en la organizado de Junulara Programo de UK

– estis kreita konkurso por senpage patropreni UK-n

– kunorganizis 9-an BIERon

faras

– jure refunkciigas organizon

faros

– organizos aranĝon Centrejo

– daŭrigos la kunlaboron kun SKEJ pri organizado de Junulara Programo de UK kaj kun PEJ pri organizado de IJK

Kirill Noviĉenko, komitatano A, Rusio

faris

– verkis unuan elsendon de la programero “Interalie” por radio Muzaiko;

– partoprenis AntaŭPrintempan Esperanto-Renkontiĝon (APERo-n) apud Moskvo (http://vk.com/apero_ek_masi), kadre de kiu estis okazigita komuna pridiskuto de REJM-restarigmanieroj;

– verkis sonraporton pri pasinta AntaŭPrintempa Esperanto-Renkontiĝo (APERo) apud Moskvo por la Ĉina Radio Internacia.

faras

– subtenas esperantlingvan interfacon de la rusia socia reto VKontakte;

– kunlaboras kadre de projektoj pri tradukado de novaj filmoj kaj filmserioj en Esperanton;

– pretigas sekvan sonprogramon por Muzaiko.

faros

– verkado de regularo kaj bazaj dokumentoj de REJM;

– verkado de reklamiloj kaj varbiloj por allogi esperantistojn al REJM.

Léon Schnelldorfer, komitatano A, Slovakio

faris

– aktive partoprenis LKK kunsidon pri UK 2016 (Universala Kongreso de Esperanto, okazonta en Nitro, Slovakio, 23-30.07.2016)

– planis la Junularan programon de la UK – inkluzive temposkemon, programkontribuantoj kaj ktp (viitu: http://www.nitra2016.sk/junulara-programo/)

– plenigis la kodejon

– transdonis la dokumentojn pri SKEJ por la Erasmus+ programo

faras

– kolektas 2 procentoj de impostoj de firmaoj kiuj volas subteni nin

– aktive planas programerojn de UK

– helpas kun la organizado de IJF en Italio

– tradukas la retpaĝon de TEJO al la slovaka

– laboras pri enhavo de la nova ankoraŭ ne lanĉita retpaĝo

– senĉese reklamas UK-on, esperantajn renkontiĝojn Slovakio, Ĉeĥio kaj Italio

faros

– planas helpi kun la organizado de TEK – Tutslovakia Esperanto-Kongreso kaj granda laborkunsido pri UK (http://ter.esperanto.sk/2016/)

– reklami unuopajn programerojn de la UK en diversaj paĝoj

– baldaŭ lanĉos novan retpaĝon de la organizo

– helpos kun la organizado de Centrejo en Ĉeĥio

Hoan Tran, komitatano A, Vjetnamio

faris

– okazigis skajpan renkontiĝon kun koreaj gejunuloj, diskutinte pri estigo de homforto.

– gvidis kurson de Esperanto ĉe la Universitato de Fremdaj Lingvoj

– organizis kunvenon por lernantoj de Esperanto-kurso ĉe Duolingo.

faras

– gvidas Esperanto-kurso ĉe la Universitato

– preparas por la Printempa Renkontiĝo kaj la 4a Somera Renkontiĝo

– redaktas la Informilon de Vjetnama Esperanto-Asocio (VEA) 2016 numero 1.

faros

– daŭre okazigos rekontiĝojn por vjetnamaj gelernantoj ĉe Duolingo.

– organizos la Printempan Renkontiĝon (20/03)

– preparos por la Informilo de VEA 2016 numero 2

Pierre Vittet, Komitatano A, Francio

faris

– komencis organizi skajpan kurson de Esperanto por la EJO (EYE) partoprenanto kiuj bezonas.

– trovis loĝlokon por la iro karavano kiu foriras el Parizo al EYE (devas trovi por la reiro).

– okazis JEFO’komitata renkontiĝo: FESTO (somera festivalo) estas ĉefa diskut’afero: Ni havas problemojn pri la elektitaj lokoj kaj kostoj. Eble estos loksanĝo…

faros

– prelegos kun Dorine F al renkontiĝo pri libera programaro kiu okazos dum la 1’a de Aprilo en Lyon (francio).

Alexandre Raymond, komitatano A, EUROKKA

faris kaj faras

– faris bonan laboron pri la kampanjo por justa elsendejo

– faras similan por Jomo okcitanas

Dorota Rodzianko, komitatano B, Pollando/Slovakio

faris

– iĝis EVS-volontulo (en esperanta organizo E@I, ikso.net) – EVS=Eŭropa Volontula Servo

– dum trejnado por EVS-volontuloj ĝentile (kaj sukcese) dissemadis Esperanton kaj fine faris ankaŭ 30-minutan mini kurson de Esperanto, kiun homoj tre ŝatis

– la reklamado de Esperanto tiom efikis ke volontulinoj de unu organizo en Bratislavo petis fari prezenton de Esperanto en ilia organizo dum ilia regula teo-renkontiĝoj kie oni prezentas interesajn temojn por junuloj (unuhora prezento kaj unuhora babilado ĉe teoj pri la temo). La prezento (en la angla) okazos plej verŝajne 21-an de aprilo en Bratislavo kaj gvidos ĝin 2 lokaj, junaj esperantistinoj: Zuzka kaj Lýdia

– partoprenis kunsidon pri la 101-a Universala Kongreso de Esperanto (UK 2016, 23-30.07.2016, Nitra, Slovakio, nitra2016.sk) kiu okazis en Partizanske, SK

– faris alvokon por partopreni KER-ekzamenon de Esperanto en Slovakio dum Tutmonda Ekzamensesio kaj reklamis ĝin. Venis nur 2 aliĝoj do ĝi bedaŭrinde ne povos okazi

– reklamadis 101-an UK-n (Universalan Kongreson de Esperanto) ĉefe en fejsbuko – ŝatu la paĝon: fb.com/uk2016/.

faras/faros

– prilaboras liston de eblecoj volontuli en Esperantujo, kiu fine aperos en TEJO-retpaĝo

– aliĝos al TEK – Tutslovakia Esperanto-Kongreso (http://ter.esperanto.sk/2016/) kiu okazos aprile en Nitro, Slovakio kaj helpos en organizado de ĝi laŭbezone

– daŭre reklamados UK-n (ĉu vi jam aliĝis?:) sekva aliĝperiodo finiĝos fine de aprilo, riĉa junulara programo atendos vin 🙂

Albert Stalin Garrido, komitatano B, Filipinoj

faris

– remembriĝis en UEA kaj TEJO por la jaro 2016, danke alFondaĵo Canuto;

– formis dum la sesa regula kunsido de FEJ la Transiran Konsilion, provizora estraro kiugvidos la ĉiutagan agadon de la organizo dum nedifinita tempo ĝis kiam la organizo povos adopti propran Statuton kaj funckiigi solidan organizan strukturon; la rezulto estas ke ankaŭ aliaj filipinaj Esperanto-aktivuloj nun havas formalajn agadliniojn por povi kontribui al la asocia agado laŭ tieskapabloj;

– formale demisiis kiel Ĝenerala Sekretario de Filipina Esperanto-Junularo(FEJ) la lastan 1-an de februaro, post 28 monatoj en tiu posteno; samtage fariĝis la Prezidanto de la Transira Konsilio;

– prelegis pri Esperanto kaj siaj bazaj gramatikeroj antaŭ 35 studentoj pri baza lingvistiko en la Universitato de Filipinoj en Diliman; disdonis broŝurojn kajaliĝilojn al la partoprenintoj; tiu prelego temas pri la unua el la serio deprelegoj pri Esperanto en tiu universitato kaj ankaŭ en aliaj;

– fokuse intensigis informan agadon specife en sociaj retejoj, ekzemple reklamis Esperanton kaj niajn eventojn per GIF-bildoj, kiuj antaŭnelonge ekfloris en Facebook; kaj desegnis kaj diskonigadis informbildojn nacilingvajn pri Esperanto. La produktoj de tiuj projektoj videblas ĉe la Facebook-paĝo de FEJ;

– sinturnis al eduka agado specife por novaj interesitoj kaj komencantoj: kreis unuigitanPowerpoint-prezenton kiun povas uzi filipinaj Esperantistoj por konsciigi la publikon kaj plieduki interesitojn kaj komencantojn pri Esperanto; disvolvis programon por okazigi personajnsinstrusesiojn kun unuopuloj.

– publikigis lastjanuare mian artikolon en la revuo Esperanto, titolitan ‘FEJ kaj la studentamovado en Filipinoj’, kiu temas pri la junulara movado por demokratiaj rajtojspecife en edukado ĝenerale.

faras

– daŭre koncentriĝas pri agadoj koncerne edukadon kaj informadon en kaj ekster FEJ, daŭre engaĝas filipinajn aktivulojn en agadon sub diversaj agadkampoj;

– reorganizas kaj ĝisdatigas la datumbazon kaj profilojn de filipinaj Esperantistoj, specife de la membrarode FEJ;

– iom post iom transdonas projektojn kaj respondecojn kiujn mi havis kiel la eksa Ĝenerala Sekretario de FEJ al membroj de la Transira Konsilio, laŭ ties respektivaj agadkampoj kaj lertoj; organizadas kunsidojn de la Transira Konsilio por revoluciigi gravajn erojn de la tuta sistemo de la organizo;

– planas krei kaj vendi Esperanto-rilatajn objektojn (T-ĉemizoj, flagetoj ktp.) al filipinaj Esperantistoj (kio servos kiel financa subteno al la estontaj agadojde FEJ).

– planas strategiojn por altigi la videblecon de FEJ en la interreto kaj al la eksterapubliko en la reala mondo, ekzemple de simpla disdonado de broŝuroj kajaliĝiloj, ĝis pli ampleksaj programoj.

faros

– daŭre planos kaj okazigos prelegojn pri Esperanto en la Universitato de Filipinoj en Diliman kaj en aliaj universitatoj, ĉefe ĉirkaŭ la regiono de Manilo;

– okazigos intensajn studsesiojn sur diversaj lingvoniveloj dum la venonta somerferio (aprilo ĝis majo) por ĉiuj interesitoj, ĉefe ĉiun semajnfinon. Se tio ĉio kazos, temos pri la unua tia de FEJ;

– iros al aliaj lokoj en Filipinoj, specife al sudaj regionoj, dum la somerferio por renkontiĝi kun aliaj filipinaj Esperantistoj kaj ankaŭ eble reklami Esperanton alla junularo en ties lokoj;

– solidigos la membraron de FEJ kaj eksperimentos pri kelkaj organizaj sistemoj (ekzemple pri starigo de lokaj subsekcioj kaj komisionoj rilate specifajn fakojn, ktp);

– finverkos artikolon, pri kies enhavo mi prelegos en du lokaj Esperanto-kongresoj en Japanio ĉi-junie (se mi entute povos ĉeesti), kaj kiu estos publikigita en laregiona revuo de Oosaka, Japanio.

– trejnos filipinajn Esperantistojn kiuj interesiĝas pri aktivado en la movado (kvankam neformale, ĉar mi ankoraŭ neniam ĉeestis Aktivulan Trejnadon de TEJO aŭ Aktivulan Maturigon de UEA, sed mi trejnos laŭ miaj personaj spertoj kiel aktivulo).

Olga Shiliaeva, komitatano C, Rusio

faras

– gvidas en universitato E-kurson por komencantoj.

– helpas al Ĉina Radio Internacia pri solena malfermo de filmkonkurso “Teo kaj Amo”-2.

– kunlaboras kun Arina Osipova kaj Kirill Noviĉenko pri revivigo de REJM.

– helpas prepari lingvan festivalon en Izhevsk (ĉefurbo de mia provinco), kiu okazos la 12-an de marto.