Home > Dokumentoj > Novembro 2015 [Cirkulero 128]

Pli kaj pli aktivuloj kontribuas por cirkulero. Ĉi foje raportis 24 homoj, inter kiuj estis

5 estraranoj

  1. Michael Boris Mandirola (prezidanto, kunordigo, eksteraj rilatoj, aktivula trejnado)
  2. Arina Osipova (ĝenerala sekretario, edukado, kongresoj)
  3. Cédric Marchal (kasisto, financoj, subvencipetado, moviĝeblo)
  4. Ĵuliana Evandro (vicprezidanto, informado, kulturo, homaj rimedoj, adoleska agado, Pasporta Servo)
  5. Ariadna García Gutiérrez (landa agado, scienca kaj faka agado)

1 oficisto

  1. Mounir Abjiou

18 komisiitoj kaj komitatanoj A, B, C

  1. Adrián Alejandro, komisiito pri kulturo
  2. Lars Sözüer, komisiito pri Pasporta Servo
  3. Karina Oliveira, komisiito pri edukado
  4. Phuong Nguyen, komisiito pri LA en Azio
  5. Enric Baltasar, Komisiito pri LA en Eŭropo
  6. Alejandro Escobedo, komisiito pri Aktivula Trejnado
  7. Tobiasz Kubisiowski, Komisiito pri Adoleska Agado, Komitatano A, Pollando
  8. Pierre Vittet, komitatano A, Francio
  9. Juki Azuma, komitatano A, Japanio
  10. Hoan Tran, komitatano A, Vjetnamio
  11. Léon Schnelldorfer, komitatano A, Slovakio
  12. Baptiste Darthenay, komitatano A, Hungario
  13. Michele Guerriero, komitatano A, Italio
  14. Joop Kiefte, komitatano A, Nederlando
  15. Michal Matúšov, komitatano A, EUROKKA
  16. Dorota Rodzianko, komitatano B, Pollando/Slovakio
  17. Albert Stalin Tancinco Garrido, Komitatano B
  18. Olga Shiliaeva, komitatano C, Rusio

detalajn priskirbojn vi trovos sube aŭ ĉe Trello https://trello.com/b/ofN9gh4J/tejo-cirkulero

kunlabore,

Arina Osipova

ĝenerala sekretario de TEJO

*****

Michael Boris Mandirola (prezidanto, kunordigo, eksteraj rilatoj, aktivula trejnado)

– Preparis la EsKu-n, EstrarKunsidis en Roterdamo kaj postumis decidojn – Plulaboris la nova regularo de TEJO post notariaj rimarkoj

– Ricevis liston de kandidatoj al subteno por partopreno en la 6a Afrika Kongreso de Esperanto.

– Ekgvidis la komisionon de UEA pri membreco kaj kotizoj

– Komunikis kun UEA kaj Enric pri gvidado de AMO-SEminario dum JES

AT

– Estis kolektitaj trejnadbezonoj de landaj sekcioj.

– Okazis kunsido de la partneroj de ETEY – partnerado pri trejnado de trejnistoj

KER

– Estis preparita listo de programeroj kiujn TEJO aranĝu dum al YO-Fest en Strasburgo en majo, nun serĉatas partoprenonto.

– Partoprenis Membrokonsilion de FoJE Michael Boris MANDIROLA (EU) kun Léon SCHNELLDORFER (EU) kaj Oleksandra KOVYAZINA (Sasha MURR) (EU/Krimeo) – tie TEJO interalie sukcesis forigi lingvan diskriminacion por programo por helpi persekutitajn studentojn.

Subraportas Francesco MAURELLI, komisiito pri UN kaj IKRJO

– Mounir ABJIOU (Maroko) kaj Francesco MAURELLI (EU) partoprenis en reta kunsido de IKRJO

– Stephanie CABOVIANCO (Argentino) reprezentis TEJO-n kaj FoJE-n ĉe COP21 en Parizo

– la laboro por kontakti la IKRJO-organizojn antaueniras

 

Arina Osipova (ĝenerala sekretario, edukado, kongresoj)

ĜENERALA SEKRETARIO

faris

– preparis la oktobran cirkuleron

– aktualigis informojn en Trello

– helpis pri aktualigado de la paĝaro tejo.org

faras

– preparas leteron por patronoj de TEJO

– kontaktas komitatanojn kaze se ili delonge ne aperas strebante aktivigi ilin

– aktualigas informojn pri novaj komitatanoj kaj komisiitoj

faros

– partoprenos retan EsKu-n decembre

– sendos memorigon pri remembriĝo en TEJO en 2016

– kutimajn taskojn de ĝenerala sekretario

KONGRESOJ

faris

– preparis la alvokon por la konkurso Partoprenu IJKn

– iom priparolis la junularan programon de UK kun la organizantoj

– priparolis aktualajn farendaĵojn rilate al IJK 2016

faros

– daŭre laboros pri IJK kaj UK 2016

– preparos informon pri IJK 2017

EDUKADO

faras

– estas en kontakto kun ILEI pri la instruista trejnado dum IJK 2016

 

Cédric Marchal (kasisto, financoj, subvencipetado, moviĝeblo)

faris:

– detale esploris la konteltirojn de 2015 cele al financa ĝustigado kaj al farado de budĝeto

– ĉeestis malferman tagon de UEA

– finrepagis partoprenantojn de ETEY seminario

– kunprizorgis la dungadon de la 2a oficisto de TEJo, proponante voĉdonon al la komitato

faras:

– gvidas kaj helpas la oficiston zorgi pri siaj diversaj taskoj, kaj ĉefe pri subvencipetoj

– prizorgas la kutimajn taskojn de kasisto (ĝirpetoj, respondoj al rilataj         demandoj)

– verkas proponon por la buĝeto de TEJO 2016

– varbas komencantojn loke

faros:

– proponos buĝeton al la Estraro (cele al propono al la komitato)

– gvidos subvencipetan strategion kaj verkadon de pluaj subvencipetoj

– ĉeestos kunvenon en Bruselo por  oficiala agnosko de la Verdaj Skoltoj kiel skoltasocio

– ĉeestos venontan RetEsKu-n

 

Ĵuliana Evandro (vicprezidanto, informado, kulturo, homaj rimedoj, adoleska agado, Pasporta Servo)

faris:

– Partoprenis la malferman tagon en la Centra Oficejo

– Ĝisdatigis profilojn de akvituloj en tejo.org

– Konlaboris kun la redaktoro de tejotutmonde

– Kunlaboris kun la nova komisiito de la retejo (Joop)

– Kunsidis kun komisiito pri adoleska agado

– Pretigis metiejon por la esperanta klubo en Torino

faras:

– Prizorgas tradukadon de informiloj de TEJO

– Helpas krei movadan programon por JES

faros:

– Ĝisdatigos gviliniojn pri HR

 

Ariadna García Gutiérrez (landa agado, scienca kaj faka agado)

faris:

– Partoprenis la 6an Kongreson de Kuba Esperanto-Asocio, kie interalie prezentis la agadon de TEJO al la kubaj gejunuloj por motivigi ilin agadi ekde pli profesia vidpunkto

– Preparis la alvokon por la Scienca Forumo okazonta dum JES 2015

faras:

– Informiĝas kaj kunlaboras laŭbezone kun la komisiito de Scienca Agado kaj eta teamo kiu organizas ĉion por la scienca forumo.

– Daŭre aktualigas la facebook-paĝo pri Amerikaj Komisionoj UEA-TEJO. Vi ankaŭ estas bonvena informi pri interesaj temoj rilate ne nur al la agado en la regionoj sed en la diversaj mondopartoj.La ĉefa celo estas interŝanĝi pri nia agado en plej diversaj landoj kaj lerni unu de la aliaj.

– Preparas la unuan kunsidon kun la komisiitoj pri Landa kaj Regiona Agado por decidi pri konkretaj strategioj laŭ regionoj por havigi novaj junularaj grupoj kaj laŭeble novaj landaj sekcioj.

faros:

– Lanĉos KODEJO-n (Kompleta Demandaro por Junularaj Organizoj)

– Preparos strategion kun komisiitoj pri Landa Agado por labori laŭ regiono kaj esplori pri la ĝisnunaj landaj sekcioj kaj junularaj grupoj kiuj ne aktivas aŭ ne havas komitatanojn por reprezenti sian landan sekcion kadre de TEJO

– Lanĉos alvokon por JES pere de la sociaj retoj

 

Mounir Abjiou (oficisto)

faris:

– Verkis kaj administris la administran subvencipeton KA3 por la jaro 2016. – Partoprenis retan kunsidon de IKRJO kaj de FoJE.

– Verkis malferman alvokon por EVS kaj Sowing a Seed.

– Traktis urĝajn taskojn kaj informpetojn tra la retpoŝto.

– Konatiĝis kun la oficista posteno.

faras:

– Urĝe traktas Seed Funding 2015 kunordigante kaj kontaktante la implikitajn personojn.

– Zorgas pri administraj aferoj rilate al la alveno de Jérémie.

faros:

– traktos taskon pri Mobility Tool.

– Helpos kaj superrigardos Jérémie laŭbezone.

– Daŭrigos la laboron pri la nunaj taskoj kaj ektraktos aliajn.

 

Adrián Alejandro, komisiito pri kulturo

faris:

– Retpaĝeron pri kulturo https://tejo.org/agado/kulturo/

faras:

– Kulturan programon por IJK

faros:

– Poŝtelefonan aplikaĵon,  kiu liveros aktualajn informojn de TEJO kaj de Esperantujo.

 

Lars Sözüer, komisiito pri Pasporta Servo

faris:

– renkontis estraranojn reale en KKPS

– partoprenis estrarkunsidon per Skype

– peris negocadon inter la estraro kaj la ĉefprogramisto pri modesta honorario – sendis al firmao oferton pri pagenda anonco en la aperonta adreslibro de Pasporta Servo

faras:

– diskutas kun programistoj en https://gitter.im/tejo-esperanto/pasportaservo – prilaboras liston de laboroj plenumendaj antaŭ ol la ĉefprogramisto ricevos honorarion – starigas laborplanon

faros:

– invitos al reta laborgrupo pri Pasporta Servo

– rekontaktos la firmaon kiu petis oferton por anonco en la libro – reale renkontos la ĉefprogramiston dum Zamenhof-festo en Bruselo la 12-an de decembro – preparos prelegon pri Pasporta Servo por renkontiĝo JES jarfine en Eger (HU)

 

Karina Oliveira, komisiito pri edukado

faris:

– Mi skribis artikoleton pri Duolingo por publikigi en la revuo Kontakto (verŝajne ĝi estos publikigita nur venontjare, cxar jam estis sufiĉe da materialo por la lasta numero de la kuranta jaro). La teksto estis resumo de prelego kiun mi faris dum la 9a Kongreso de Esperanto de la Ŝtato San-Paŭlo (en Brazilo) en oktobro. Video de la prelego estas disponebla en la jena ligilo: https://www.youtube.com/watch?v=V3P5wLO8-RE

– Mi skribis al Katalin Kovats por peti informojn pri la instruista trejnado kiu okazos ene de la interlingvistikaj studoj en Poznan, ekde septembro 2016 gxis septembro 2017. Mi sekvis tiun kurson en 2013-2014 kaj verŝajne ne estos multe da ŝanĝoj. La kurso estas kontraŭpaga kaj atestita per ILEI. La cxefaj informojn kiujn Katalin donis al mi estis:

1) 2-foje unu semajno

2) pagenda

3) dume estas hejmtaskoj, fine estos taskoj, ekzameno, laboraĵo (pli mallonga ol la univ. eble ĉ. 15 paĝoj)

4) fine ankaŭ prezento de provleciono….

5) atestilo

La intenco estas iel, pere de TEJO, motivigi gejunulojn partopreni la kurson kaj pli engaĝigi en instruado de esperanto.

 

Phuong Nguyen, komisiito pri LA en Azio

faris:

– Lanĉis konkurson al Aziaj junuloj por ricevi subvencion partopreni al Komuna Seminario kio okazos fino de decembro en Koreio.

Kaj poste sukcesis grandigi buĝeton por helpi al 4 junuloj (2 el Ĉinio, 1 el Vjetnamio kaj 1 el Tajlando ) al KS.

– Daŭre restas en estraro de VEJO por nova 2 jara periodo.

faras kaj faros:

– Havos retan kunsidon kun estrarano pri landa agado kun aliaj komisiitoj pri regionaj movadoj.

 

Enric Baltasar, komisiito pri LA en Eŭropo

faris

– Finis unuafaze datumujon de eŭropaj organizoj kaj iliaj komunikiloj

– Faris plurtipajn rekomendojn al la estraro pri la retejo

– Informis la redaktoron de tejo-aktuale pri aliĝ-problemo kaj proponis ideojn por varbi pliajn homojn

– Korektis la informilon de TEJO por la versioj katalune kaj hispane

– Varbis por EYE 2016

– Reaktivigis la mondan Trello-tabulon de Landa Agado

– Kreis paĝon en tejo.org por la Komisiono de Landa Agado en Eŭropo

– Proponis novan membro-strategian servon per Cédric

– Kreis trejnilon pri grupigado de junaj samlandanoj en Facebook

– Kreis konton en Twitter por la komisiono

– Kreis komunan konton en Bitly por la respondeculoj de LA

– Kreis map-statistikan membrad-evoluon de eŭropaj landaj sekcioj

– Taskigis Walter pri universitataj grupoj

– Kontaktis Landajn Sekciojn

– Varbis por Erasmus+

– Helpis UEA reklami Esperanton en arabaj landoj

– Publikigis aktivul-artikolojn en IFV

– Publikigis instru-artikolojn miabloge, kun nova rekordo: +500 vizitojn samtage.

faras:

– Kreas sistemon de evento-reklamado

– Kreas sistemon por sistemi LS-informojn

– Kreas Mentoran Programon

faros:

– Gvidos AMO-seminarion kaj trejnos en Hungario (JES 2015-2016)

– Verkos planon pri Esperanto-instruado en EYE

– Verkos gvidilon por movad-diskutrondoj

 

Alejandro Escobedo, komisiito pri Aktivula Trejnado

Min oni nomumis en IJK iom rapide kaj mi ne multon faris ekde tiam. Mi ŝatus iom kundividi la respondecojn pri komisiono per iaspeca vickomiisito aŭ simile. Okazas ke dum IJK mi ne antaŭvidis ke mi estus nun tiom okupata: studoj ĝis la 3a vespere [ne amtaŭviditaj], 3 uzendaj horoj ĉiutage por sufiĉe enuiga finkariera taskego [antaŭvidita sed ne tiom intense, la ekpretigo malfruiĝis], okazigi lokajn kunvenojn fojfoje kaj fojfoje pluparoli por aktivigi la junularan asocion kiun mi prezidas, ni ankoraŭ ne decidis logoon kaj ne aĉetis ŝablonon por krei retejon.

Dum tiu ĉi tempo mi kreis dudlojn por kunvenigi malfacile la membrojn de ETEY, Mi skajpis kun ili kune, mi notis aferojn, mi respondadis kaj sendadis retpoŝtaĵojn tien kaj reen (ekzemple al la junulara forumo aŭ kkps) por okazigi trejnadon ĉe KKPS, provi nesukcese okazigi alian en la finjara festo (mi ne memoras la eventan nomon).

Antaŭ kelkaj semajnoj mi ekprezentis min ĉe la retlisto… kaj kontrolis per ligileto kiom da homoj legis. Estas malesperige scii ke nur 7 homoj legis klakinte la kontrolligilon (mi, veronika, MB, francesco, saŝa, sara plej verŝajne, kaj iu plia… eble enric) do ke verŝajne tiu estas la averaĝo de retlistanoj kiuj legas mesaĝojn https://groups.google.com/forum/#!topic/tejo-aktivula-trejnado/-dFiVPWjGiU

Post mia nomumiĝo neniu reta trejnado estis kreita (endus krei 3 ĉiujare) kaj MB diris ke mi kontaktu Veronikan kaj Saran kiuj estas tiuj sciantaj kiel krei rettrejnadojn kun sperto. Verŝajne indus krei ian rettrejnadon por KER pri ĝeneralaj informoj pri Eŭropa unio kaj ĝia funkciado (por ke dum la eŭropa junulara forumo de 2016 en strasburgo ili ne ŝajnu perditaj aŭ stultaj pri tio) kaj laŭ MB por tio bonas Klara Ertl, Walter Bruno, Rogier (pirata partio) kaj iom MB mem. Ĉu eble ankaŭ krei rettrejnadojn pri kiel krei rettrejnadojn? ĉar mi supozas ke Veronika kaj Sara ne ĉiam devus esti kiuj kreas, tio ne elteneblos longe.

 

Tobiasz Kubisiowski, Komisiito pri Adoleska Agado, Komitatano A, Pollando

faris

– okupiĝis pri kutimaj administraj taskoj por JES 2015 en Eger, Hungario, * skajpkunsidis pri la 72-a IJK en Vroclavo,

– partoprenis la solenan fermon de la ekspozicio “Esperanto – lingvo sen limoj” en Krakovo, Pollando,

– partoprenis la 43-an Malferman Tagon de la Centra Oficejo de UEA kaj tie kunsidetis kun Juliana Evandro pri la adoleska programo en JES 2015, * voĉdonis en la voĉdonadoj pri jarraporto kaj financa raporto.

faras

– plenumas kutimajn administrajn taskojn por JES 2015,

– preparas adoleskan programon por JES 2015.

faros

– verkos artikolon pri la ekspozicio “Esperanto – lingvo sen limoj”, * partoprenos la 7-an Junularan E-Semajnon en Eger, Hungario kaj tie:  * okupiĝos pri akceptado,

– prizorgos adoleskan programon,

– post la aranĝo verkos artikolon pri ĝi kaj pri la adoleska programo.

 

Pierre Vittet, komitatano A, Francio

faras:

– JEFO nun havas ĉiu monate kunsido per skipe.

– Laboro pri organizi FESTO :

https://www.facebook.com/events/184939585180511/

faros:

– Organizos prelegon pri brazilo, farita de Kadigia Constantino en Rennes kun Esperanto-Rennes je la fino de januaro.

– Projekto pri organizi esperantan semajnfinon por junuloj dum printempo.

 

Juki Azuma, komitatano A, Japanio

faras:

Laboras en redakta komisiono por eldoni venontan numeron de la organo.

 

Hoan Tran, komitatano A, Vjetnamio

faris:

– Okazigis la 5an Kongreson de VEJO. Kadre de la kongreso, ni voĉdonis la novan estraron dum 2015-2018, inkluzive de 10 membroj, nome, Nguyen Thi Nep kiel prezidanto, Bui Hai Mung sekretariino, Huynh Van Ut kaj Tran Thi Hoan vic-prezidantoj; kaj 6 aliaj estraranoj.

– Preparadis kaj anoncis por nova esperanta kurso en la Universitato de Fremdaj Lingvoj en Hanojo

faros:

– Oficiale malfermos la kurson de Esperanto en la Universitato de Fremdaj Lingvoj en Hanojo (08/12/2015)

– Sendos junajn reprezentantojn partopreni en la 34a Komuna Seminario (KS) okazonta en Busano Koreio. (26-28/12/2015)

 

Léon Schnelldorfer, komitatano A, Slovakio

Kion ni faris?

– Ni helpis somere kun la 10-a sukcesa SES en Martin, kaj en la Slovaka UK budo en Francio

– Ni kreis membrokartojn somere (por plifaciligi la voĉdonandon dum la ĝeneralaj asembleoj)

– Kunlabore kun PEJ ni organizis ĈAR-on novembre (Ĉeliman Aŭtunan Renkontiĝon), kie pli ol 40 junaj esperantistoj partoprenis

– Kelkaj membroj de SKEJ jam estis en la oficiala laborkunsido pri UK kiu ekis fine de oktobro en Nitro (Ni aktive kreis laborgrupon pri la junulara programo)

– Ni elektis novan kvinan etraraninon – Paulína Jalakšová, ĉar ni ricevis unu monaton enataŭe demision de nia pasinta kvina estraranino, kiu finis sian agadon pro personaj kialoj

– Plialtigis la membrokotizon – studentoj ĝis 30 = 5 eŭroj, ĉiuj aliaj – 10 eŭroj

– Havis delegitojn en aranĝojn de YFJ

Kion ni faras?

– Nuntempe ni plene laboras pri kiel efike reklami UK-on en Slovakio, ni varbas junajn membrojn de nia organizo por esti helpantoj

– Aktive komencas kunlabori kun ĈEJ, ne nur parolante pri organizado de UK, sed ankaŭ revivigo de ilia organizo

– Laborkunsidas kiel ŝanĝita estraro ne nur rete, sed ankaŭ persone komence de decembro en Bratislavo

– Sendas delegitinojn al la Ĝenerala Asembleo de la Slovaka Junulara Forumo (Rada mládeže Slovenska), por iĝi observanta membro kaj poste plenrajta organizo !! J – ni jam oficiale kandidatiĝis

– Aktive ŝanĝas nian retpaĝon

– Aktive prizorgas nian vizaĝlibran paĝon – ni strebas ĉiu semajne prezenti almenaŭ 2 novaĵojn

Kion ni planas fari?

– Ni strebas pliprofundigi kunlaboron kun PEJ kiu devus esti vidita en sukcesa varbado al la grandaj eventoj kiuj ekos en niaj landoj kaj memkompreneble priparolos karavanon de IJK al la UK

– Ni planas plibonigi niajn rilatojn kun HEJ, post kelkaj miskomprenoj inter niaj organizoj lastatempe

– Helpi al la organizado de etaj aranĝoj en niaj landoj (Centrejo – Ĉeĥio, TER, ktp.)

– Okazigi la plej mojasan Junularan Programon de UK!

– Kolekti kontaktojn en la Slovakia Junulara Forumo

– Subteni kursojn de Esperanto por komencantoj en Bratislavo

– Planas traduki la enhavon de la TEJO retpaĝo al la slovaka

 

Baptiste Darthenay, komitatano A, Hungario

Hungara Esperanto-Junularo

– Plu disvolvo de la manlibro de HEJ

– Plu disvolvo de la membra datumbazo

Junulara E-Semajno

– Dizajnis reklambildojn

– Helpos surloke

Pasporta Servo

– Preparis la novan servilon, testeblas ĉe

[pasportaservo.me](http://pasportaservo.me)

– Proponis laborplanon kontraŭ pago al la Estraro

– Lernis kaj testas kiel uzi HTTPS

– Transdonas la kodon de Bitbucket (hg) al Github (git)

– Ĝisdatigas la kodon kaj skribas dokumentaron

– Kunsidos kun Lars la 12-an de decembro

 

Michele Guerriero, komitatano A, Italio

faris:

– plej helpis la novajn (verŝajnajn) geaktivulojn de la Torina Esperanto Centro esperantiĝi;

faras:

– helpas aranĝi venontan IJFn en Pezaro

– helpas ĝisdatigi la retejon de venontan IJFn (iej.esperanto.it/ijf)

faros:

– helpos gestudantojn de Interlingvistiko redakti tezon pri Esperanto

 

Joop Kiefte, komitatano A, Nederlando

faris

– Okazigis estrar-kunsidon de NEJ (per appear.in kaj Rizzoma, ambaŭ    rekomenindaj por ĉiuj por interreta distanca kunlaboro)

– Mi ĉeestis la malferman tagon de la Centra Oficejo de UEA, kaj tie    kafejumis kun diversaj TEJO-aktivuloj kaj aliaj Esperanto-aktivuloj

– Lanĉis la Github-konton de TEJO ĉe https://github.com/tejo-esperanto

– Transmetis tien la kodon de Pasporta Servo sub licenso AGPL

– Aliĝis al JES

faras

– Okupiĝas pri diversaj teĥnikaj aferoj de TEJO

– Planiĝas karavano al JES: http://esperanto-jongeren.nl/index.php?m=54

– Novaj membroj de NEJ por kiu estos la unua JES ricevos 15-eŭran rabaton pri JES

– Interparolas kun Esperanto Nederland pri kunlaboro por nia informilo    kaj membroadministrado

faros

– Plu agados por la reaktivigo de NEJ

– Provos proponi aliajn indajn projektojn por la Github-konto de TEJO

– Provos agadi por TEJO en JES

– Rekomendas ĉies partoprenon en #esperantolives por la 15a de decembro

– Venontjare denove organizos KKPS-on

– Havos novan logotipon por NEJ – ideoj bonvenas en esperantojongeren@gmail.com

 

Michal Matúšov, komitatano A, EUROKKA

faris

– eldonis albumon “Kajto flugas” (popolmuziko, maristaj kantoj, kanonoj,    dancmuziko) de Kajto, vidu http://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/blogo/28-kajto-flugas-la-7a-albumo-de-kajto-disponebla-ce-vinilkosmo.html

– jarkunvenis en Tuluzo, kie, krom aliaj aferoj, modifis sian estraron

– publikigis sinprezentan videon: https://youtu.be/zX8EcYXgoQo

– subtenis per premioj Vikipedian tradukan konkurson

– gvidis muzikan prezenton dum la 27a Eŭropa Rendevuo en Stella-plage    –

– post terorismaj atencoj en Parizo aliĝis al aliaj agantoj de muzika    mondo por komuna deklaracio kaj pludisvastigis ĝin, vidu http://www.ipernity.com/blog/vinilkosmo/3551948

faras:

– pristudas plibonigon de http://www.vinilkosmo-mp3.com

– plue okupiĝas pri eldonado de muziko en Esperanto

 

Dorota Rodzianko, komitatano B, Pollando/Slovakio

faris:

– reklamadis volontuladon kadre de programo Eŭropa Volontula Servo (EVS) en esperanta organizo E@I kaj kadre de Civila Servo en Francio

– partoprenis en ĈAR (Ĉelima Aŭtuna Renkontiĝo, kiu okazis en Slovakio, detalojn legu ĉe: cxar.pej.pl) kaj dum ĝi interalie:

– kunsidon pri la 101-a Universala Kongreso de Esperanto (UK2016, 23-30.07.2016, Nitra, Slovakio, nitra2016.sk)

–  feston de 10-jariĝon de E@I (ikso.net, fb.com/ikso.net)

– komunikadis kun Mounir pri necesaĵoj rilate al EVS-projekto de TEJO

– skajpkunsidis kun Arina pri kunlaboroj TEJO – UK 2016

– rekalmis en fadeno pri TEJO ĉe lernu! pri alvoko por EYE

– reklamis Esperanton dum lingva kafejo en Partizánske

faros:

– voĉdonos pri jarraportoj

– re-aliĝos al TEJO por 2016-a jaro

– daŭre komunikados kun Mounir pri EVS-projekto de TEJO

– daŭre reklamos eblojn volontuli en Esperantujo

– daŭre varbados por aliĝi al UK 2016 (nitra2016.sk en plej malmultekosta aliĝperiodo (ĝis 31.12.2015)

 

Albert Stalin Tancinco Garrido, komitatano B

faris:

– Fariĝi 18-jara, do mi jam ekhavas leĝan memstareconkiel individua civitano (kaj do nome de FEJ povas kandidatiĝi por registarajagnoskoj);

– Finskribi la unuan kompletan malneton de la Statutode Filipina Esperanto-Junularo (FEJ);

– Okazigi retkunvenon de membroj de FEJ por konsultiilin pri ties taksoj pri la agado kaj progreso de la organizo kaj pri tiessugestoj por la agadplano por la jaro 2016;

– Starigi blogon malferman por novaĵoj kaj kontribuojde filipinaj Esperantistoj (http://esperantoph.wordpress.com);

– Decidi verki lernolibron de la Esperanta lingvo en lafilipina lingvo;

– Establi kason por volontaj financaj donacoj defilipinaj Esperantistoj kaj simpatiantoj, cele al la monsubtenado de ĉiumonatajEsperanto-renkontiĝoj okazigataj de FEJ; kaj

– Kontribui al la rubriko TEJO-Tutmonde de revuoKontakto pri la festo de la dua fonddatreveno de FEJ.

faras:

– Verki la trijaran agadraporton de FEJ kovrantan laentutan progreson de la organizo ekde sia fondiĝo en 2013 ĝis la fino de 2015;

– Intervjui unuopajn Esperantistojn pri siaj ideoj kajsugestoj al la entuta agado de FEJ; kaj

– Komenci procedojn por la transiro de FEJ al la novaadministra jaro.  FAROS

– Ekverki kun la membraro la agadplanon de FEJ por lajaro 2016;

– Eble viziti filipinajn Esperantistojn kiuj situas enmalproksimaj partoj de la lando ĉi-ferie;

– Ekorganizi diskutprocedojn pri la Statuto de FEJ,espereble finotajn ĉe la fino de la unua jarkvarono de 2016;

– Sendi ekzemplerojn de materialoj al membroj de FEJpor komenci la jaron 2016; kaj

– Konsultadi filipinajn Esperantistojn pri larekomendindaj enhavoj de la verkata lernolibro supre menciita.

 

Olga Shiliaeva, komitatano C, Rusio

faras:

– gvidas en universitato E-kurson por komencantoj. Ĝin partoprenas 7 homoj. Lecionoj okazas du foje en semajno.

– estas kunorganizanto de la Vintra lingvotrejnado en Jekaterinburg http://www.ural-sib.org/eo/vintra-lingvotrejnado-en-jekaterinburg-informletero-1-kaj-aligxilo. Bonvenon!

– laŭ peto de Fernando Maja tradukas AMMAN YOUTH DECLARATION ON YOUTH, PEACE AND SECURITY al la rusa.

– helpetas al Ĉina Radio Internacia pri organizado de la nova film-konkurso.

– helpis al Pekina E-asocio kolekti enketojn de rusaj E-kluboj pri la Silka Vojo-2.