Home > Dokumentoj > Oktobro 2015 [Cirkulero 127]

Por la oktobra cirkulero siajn kontribuojn sendis:

  1. Michael Boris Mandirola (Prezidanto)
  2. Arina Osipova (Ĝenerala sekretario)
  3. Cédric Marchal (Kasisto)
  4. Juliana Evandro (Vicprezidanto)
  5. Ariadna Garcia Gutièrrez (Estrarano)
  6. Paweł Fischer-Kotowski (Volontulo)
  7. Enric Baltasar (Komisiito pri Landa Agado en Eŭropo)
  8. Adrián Alejandro (Komisiito pri kulturo)
  9. Jeremie Sabiyumva (Komisiito pri Landa Agado en Afriko)
  10. Tobiasz Kubisiowski (Komisiito pri Adoleska agado, Komitatano A, Pollando)
  11. Vít Guiglielmo Mišurec (Komitatano A, Ĉeĥio)
  12. Joop Kiefte (Komitatano A, Nederlando)
  13. Michal Matušov (Komitatano A, EUROKKA)
  14. Michele Guerriero (Komitatano A, Italio)
  15. Juki Azuma (Komitatano A, Japanio)
  16. Sarolta Bagó (Komitatano A, Hungario)
  17. Pierre Vittet (komitatano A, Francio)
  18. Dorota Rodzianko (Komitatano B)
  19. Judith Meyer (Komitatano C, Germanio)

Pli detalajn monatajn raportojn legu pli sube aŭ en nia Trello-tabulo https://trello.com/b/ofN9gh4J/tejo-cirkulero

 

Amike kaj kunlabore,

Arina Osipova

Ĝenerala sekretario de TEJO


Michael Boris Mandirola (Prezidanto)

  • Analizis la kandidatiĝojn kiel oficisto kaj intervjuis ĉiujn kandidatojn kun Cedric kaj Arina.
  • Traktis kun Massimo la novan enhavon de TT
  • Verkis artikolon por TT kaj por Esperanto
  • Komencigis ŝanĝon de la servilo de TEJO
  • RetEsKu-is

Aktivula Trejnado

  • Sensukcese kontaktis FoJEn por okazigo
  • Aranĝis trejnadon pri KvalitCertigo de NeFormala Edukado kadre de partnerado pri trejnado de trejnistoj dum KKPS
  • Tradukadis la trejnadon pri KvalitGarantio de NeFormala Edukado dum KKPS

KER

  • Sasha KOVYAZINA reprezentis TEJOn en Instanbulo ĉe la Eŭropa Platformo pri Junulara Moviĝo,
  • Sasha KOVYAZINA reprezentis TEJOn en Bruselo ĉe laborgrupo de Forumo Junulara Eŭropa pri klimatŝanĝo.
  • Ana RIBEIRO estis oficiale invitita de UNDP – Evoluiga Programo de UN – partopreni kaj prelegi en la 3a Monda Forumo pri Loka Ekonomika Evoluo okazinta en Torino danke al la propono kaj subteno de TEJO.
  • Mi, Tabea MALTRY kaj POÓR Veronika reprezentis TEJO-n en la tria Junulara Forumo de la Europa Centro pri Paco kaj Evoluigo en Beogrado (Serbio). Tie mi intervenis pri “La rolo de Esperanto kiel lingvo de paco” kaj Veronika pri “Enpovigo de junularo por kultivi pacon”. – Konstanze (Tuśka) partoprenis la unuan laboran preparkunvenon kun aliaj internaciaj junularaj organizoj por la okazigo de la Europa Junulara Okazaĵo en Strasburgo, dum majo 2016.
  • Chris KERR eniris la reton pri migrantoj kaj homaj ratoj de FoJE

Krome raportas Sasha MURR (Oleksandra KOVYAZINA)

Mi kaj Klara Ertl reprezentis TEJOn en la UNESCO Junulara Forumo kias aktivaĵoj jam komenciĝis la 26-an de Novembro kaj finiĝis la 28-an. Dum la junulara forumo ni agis iom aparte, kiam Klara estis metita en la laborgrupon, aldone ŝi havis rolon de la “Diskut-faciligisto” (Peer Facilitator) kaj mi estis simple observanto. Tio donis al ni eblecon agi iom aparte, kvankam kune 😉

Krome, Klara ankaŭ partoprenis la prepariĝkunvenon por la UNESCO Junulara Forumo en Bruselo kelksemajnoj antaŭe kio donis al ŝi avantaĝon ke ŝi jam konis iujn homojn tie, mi ankaŭ rekonis la konatulojn, sed de aliaj KER cirkloj.

Arina Osipova (Ĝenerala sekretario)

ĜENERALA SEKRETARIO

faris

  • septembran cirkuleron
  • kontaktis novajn komitatanojn
  • partoprenis EsKun en Roterdamo
  • pagis TEJO-kotizon por 2016
  • ordigis taskojn en Trello por ĉiu TEJO-estrarano
  • intervjuis kandidatojn por elekti TEJO-oficiston

faras

  • oktobra cirkulero
  • daŭre kontaktas dormantajn komitatanojn
  • kunordigas laboron de aliaj estraranoj

faros

  • okupiĝos pri kutimaj taskoj de ĝenerala sekretario

KONGRESOJ

faris

  • preparis alvokon por la konkurso Partoprenu IJK-n 2016
  • kontaktis burundanojn por IJK 2017
  • kadre de EsKu en Roterdamo havis kusidon por pli bone imagi la nuna situacion rilate al IJK 2017
  • kontaktis ILEI por ekscii detalojn pri instruista trejnado en IJK 2016

faras

  • estas en kontakto kun Piotr pri IJK 2016
  • preparas raporton pri nuna stato de IJKejo 2017

faros

  • daŭre okupgixos pri IJK 2016
  • laboros por IJK 2017

INSTRUADO

faros

  • trovis komisiiton pri Edukado (Karina Oliveira, Brazilo)
  • kontaktis Judith pri Duonlingo

faros

  • kontaktos E@I kaj ILEI por pli efika kunlaboro

KONTAKTOJ KUN FONDUMO ZAMENHOF

faris

  • priparolis kun la sekretario de la Fondumo eblajn kunlaborojn kaj kunajn projektojn

 Cédric Marchal (Kasisto)

faris

  • partoprenis oktobran RetEstrarKunsidon (RetEsKu-n)
  • partoprenis 4tagan novembran EsKu-n en Roterdamo, vidu tagordon
  • partoprenis ETEY seminario dum KKPS
  • kunprizorgis la dungadon de la unuan oficiston de TEJo
  • rilatis kun Lars cele al nova retejo de Pasporta Servo, kaj eldono de la libro

faras

  • repagas la partoprenantojn de ETEY-seminario dum KKPS, kadre de Eŭropa programo Erasmus+
  • gvidas kaj helpas la oficiston zorgi pri siaj diversaj taskoj, kaj ĉefe pri subvencipetoj
  • kunprizorgas la dungadon de la 2an oficiston de TEJo
  • prizorgas la kutimajn taskojn de kasisto (ĝirpetoj, respondoj al rilataj demandoj)
  • verkas proponon por la buĝeto de TEJO 2016
  • kundecidas la landon de IJK 2017
  • kunprizorgas la procezon de sendependiĝo de TEJo
  • aprobis elspezon por nova servilo de TEJO
  • helpas Tuŝkan prizorgi EYE-n, kiu okazos dum majo 2015 en Strasburgo
  • varbas komencantojn loke

faros

  • helpos la novajn oficistojn kaj volontulojn por unuaj paŝoj
  • ĝisdatigos kaj ordigos Trellon, rilate al miaj taskoj
  • gvidos subvencipetan strategion kaj verkadon de pluaj subvencipetoj
  • kunprizorgos plu la ĝeneralan agadon de la Verdaj Skoltoj (verdajskoltoj.wordpress.com) kaj la enkondukon de VS kiel faka sekcio de TEJo
  • ĉeestos venontan RetEsKun

Juliana Evandro (Vicprezidanto)

faris

  • Kunsidis kun la Estraro
  • Ĝisdatiĝis paĝerojn entejo.org
  • Gvidis organizadon de regionan rekontiĝon kaj de Brazilan Kongreson -Kontaktis tradukantojn al portugala portejo.org
  • Proveligis Tejo-Aktuale
  • Partoprenis trejnadon en kkps
  • Kunlaboris kun la komisiito de PS
  • Kunlaboris kun la redaktoro de Tejo Tutmonde
  • Organizis arkivojn en tejo-oficejo
  • Mastrumis fb-paĝo de tejo

faras

  • Volontulas en la CO
  • Ĝisdatigas paĝerojn entejo.org
  • Pretigas prelegon pri tejo
  • Gvidas organizadon de regionan eventon
  • Mastrumis fb-paĝo de tejo
  • Kunlaboras kun la redaktoro de TT

faros

  • kunlaboros kun la komisiono pri adoleska agado por adoleska programo dum JES
  • kunlaboros kun la komisiono pri kulturo
  • ĝisdatigos paĝerojn en tejo.org

Ariadna Garcia Gutièrrez (Estrarano)

faris

  •      Raportis pri la ĝisnunaj rezultoj de kontaktado kun unuopaj esperantistoj de la diversaj landaj sekcioj en Amerikoj. Ĝis nun malmultaj reagas.
  • Kadre de la projekto “Delegita Mondo” ni sukcesis aligi Héctor Tomás Díaz el Peruo kiel juna delegito en sia lando kaj motivigi lin fariĝi Ĉefdelegito por krei esperantan grupon en la lando. Ni strebos havi Landan Sekcion laŭeble venontjare.
  • Priparolis kun la Komisiito pri Scienca kaj Faka Agado, Vit Guglielmo okazigo de alispeca Scienca Forumo kadre de JES 2015, kiun ni priskribos pere de komuniko sendota al komitatanoj ene de la venontaj tagoj de la semajno kaj pere de sociaj retoj.

faras

  • Partoprenas la Estrarkunsidon de TEJO en Roterdamo
  • Raportas pri la ĝisnuna Landa kaj Regiona Agado kaj Scienca kaj Faka Agado kaj diskutas pri aliaj prioritataj taskoj kaj agadoj

faros

  • Preparos Komunikon por alvoko al partopreno en Scienca Forumo kadre de JES 2015
  • Partoprenos kaj kunorganizos la 6an Kongreson de Kuba Esperanto Asocio en Havano ekde la 18-22 de novembro venontaj
  • Kunorganizos la Sciencan Forumon kadre de JES kaj laŭeble sendos etan prelegon aŭ proponos temon pri kiu interŝanĝi

 

Paweł Fischer-Kotowski (Volontulo)

faris

  • partoprenis en la estrara kunveno de TEJO
  • organizis tranoktojn kaj repagojnaĉetis flugbiletojn
  • protokolis
  • partoprenis en KKPS en Heerlen
  •       partoprenis en la ETEY-trejnado pri kvalito
  • luprenis novajn servilojn portejo.org kaj PS
  • ĝisdatigis informojn entejo.org
  • organizis ekspedon de “Kontakto” (2015:4)
  • partoprenis en EVS-trejnado en Hago
  • kunsidis kun Nico Huurman pri la IJK-buĝeto
  • plenumis la kutimajn taskojn de la volontulo:
  •            traktado de la poŝto kaj retpoŝto aktivado de TEJO en Facebook kaj Twitter
  • provlegado de TEJO-aktuale teknika helpo en la provlego de “Kontakto” kaj “TEJO tutmonde”
  • laŭtlegado de la revuo “Esperanto”

faras kaj faros

·         redaktas protokolon kaj komunikon pri la EsKu

  • okupiĝas pri la buĝeto de la 72-a IJK
  • partoprenos en la 43-a Malferma Tago de la CO
  • plenumos kutimajn taskojn de la volontulo

 

Enric Baltasar (Komisiito pri Landa Agado en Eŭropo)

faris

  • Kreis forumon por respondeculoj pri landa agado
  • Partoprenis KKPS per Erasmus+ kaj vojaĝigis plian homon
  • Ekplanis datumujan kaj poŝtelefonan projekton kun Joop
  • Publikigis instru-artikolojn en mia blogo
  • Publikigis aktivul-artikolojn en IFV
  • Proponis subdomajnoj+spaco entejo.org
  • Proponis reformeton pri ekscio pri komisionoj

faras

  • Helpas retmerkatike UEA reklami Esperanton en Sudano
  • Kreas datumujon kiu rilatas al landaj organizoj
  • Daŭre laboras pri reaktivigo de HEJS (hispana)

faros

  • Partoprenos EYF-laborgrupon en Bruselo
  • Kontaktos landajn sekciojn interalie por EYE
  • Statistikan evoluon pri landaj sekcioj

 

Adrián Alejandro (Komisiito pri kulturo)

faris

faras

  • Kreas retpaĝeron pri kulturo

faros

  • Kulturan programon por IJK
  • Kreos poŝtelefonan aplikaĵon pri kulturo

 

Jeremie Sabiyumva (Komisiito pri Landa Agado en Afriko)

faris

  • kunorganizis la 6an Afrikan Kongreson de Esperanto
  • varbis kaj informis al la afrika fejcebuka listo pri la 6a afrika kongreso kajsendis aliĝilon
  • informis al la afrika komisiono pri la situacio en Burundo
  • kontaktis kenjajn esperantistoj

faras

  • daŭre kunorganizas la sesan afrikan kongreson de esperanto

faros

  • zorgos pri aliĝo de junuloj al la sesa afrika kongreso de esperanto

 

Tobiasz Kubisiowski (Komisiito pri Adoleska Agado, Komitatano A, Pollando)

faris

  • helpis pri organizado de la ekspozicio “Esperanto – lingvo sen limoj” en la Jagelona Biblioteko en Krakovo:
  • provizis kelkajn Esperantajn librojn,
  • provizis la unustilan informilon de TEJO, la flugfoliojn kaj ĉemizojn de la 72-a IJK kaj informojn pri la junulara Esperanto-movado,
  • zorgis pri la transporto de la IJK-flago,
  • okupiĝis pri la 7-a Junulara E-Semajno en Eger, Hungario,
  • kunsidis kun la organiza teamo,
  • plenumis la administrajn taskojn,
  • kadre de la Komisiono de Adoleska Agado komencis labori pri la programo por adoleskuloj en la aranĝo.

faras

  • registras kaj administras aliĝojn al la 7-a JES,
  • sekvas kaj eĉ partoprenas la organizan laboron antaŭ la 72-a IJK en Vroclavo,
  • verkas artikolon pri la ekspozicio por la krakova Esperanto-klubo.

faros

  • daŭre okupiĝos pri la 7-a JES,
  • daŭre okupiĝos pri la 72-a IJK,
  • ĉeestos la Malferman Tagon de la Centra Oficejo de UEA.

 

Vít Guiglielmo Mišurec (Komitatano A, Ĉeĥio)

faris

  • reaktivigon de ĈEJ kun nova prezidanto León Schnelldorfer, mi iĝis vicprezidanto; tria membro de la estraro iĝis Miroslav Hruška
  • ekis kurzon de Esperanto kadre de Praga klubo de ĈEJ – dum unua kurzo venis nur malmultaj novuloj, esperon ni havas por la dua leciono; frekventeco estas 1foje en 2 semajnoj; kurzon nun gvidas Jan Šebetovský
  • proponis sin kiel komisiito por la scienca kaj faka agado
  • organizis 8-an BIERon en bohemia Nová Paka

faras:

  • unuaj paŝoj en SFA
  • organizas prelegsesion kaj programojn de SFA dum JES-Eger

faros

  • daŭrigos spertiĝon en SFA

Joop Kiefte (Komitatano A, Nederlando)

faris

  • Organizis kun Esperanto Nederland (EN) la Klaĉ-Kulturan Postsomeran Semajnfino