Home > Dokumentoj > Decembro 2014 [Cirkulero 119]

 

Decembro 2014

Enhavo

Komitatanoj kaj komisiitoj kiuj kontribuis al ĉi tiu numero de la cirkulero:

  • Łukasz ŻEBROWSKI – prezidanto
  • Tomasz SZYMULA – Ĝenerala Sekretario, adoleska agado
  • Michael Boris MANDIROLA – unua vicprezidanto, landa agado, edukado
  • POÓR Veronika – homaj rimedoj, aktivula trejnado, scienca kaj faka agado, eksteraj rilatoj
  • Paweł FISCHER-KOTOWSKI – volontulo
  • Tobiasz KUBISIOWSKI – komisiito de TEJO pri Adoleska Agado, komitatano A (Pollando)
  • Sara SPANÒ – komisiito de TEJO pri Aktivula Trejnado
  • BAGÓ Sarolta – komitatano A (Hungario)
  • Michele GUERRIERO – komitatano A (Italio)
  • AZUMA Juki – komitatano A (Japanio)
  • Rogier HUURMAN – komitatano A (Nederlando)
  • Michal MATÚŠOV – komitatano A (EUROKKA)
  • Romualda JEZIOROWSKA – komitatano B
  • Dorota RODZIANKO – komitatano B
  • Albert Stalin TANCINCO GARRIDO – komitatano B

Łukasz ŻEBROWSKI – prezidanto

FARIS:

  • okazigis monkolekton por la Esperanto-centro en Rumonge, Burundo
  • helpis pri finfarado kaj forsendado de administra subvencipeto
  • ekis serĉadon de kunordiganto de tradukoj de tejo.org

FARAS:

  • kune kun Tim plu laboras pri la nova tejo.org
  • kunlaboras pri kreado de katalogo de trejnmaterialoj ĉe tejo.org

  • laboras pri la trijara strategio de TEJO

  • pretiĝas por la 10-a Afrika-Eŭropa Trejnado por Junularaj Organizoj okazonta lastan semajnon de januaro 2015 en Nairobi, Kenio kaj sekvanta ĝin vizito en Burundo

FAROS:

  • aĉetos ilojn por E-sentro en Rumonge, danke al la monkolekto
  • kreos listo de tradukenda, duavice tradukinda kej ne tradukenda enhavo de tejo.org
  • kune kun elektota kunordiganto de tradukado de tejo.org preparos labormanieron kaj ekos tradukadon
  • kolektos teamon de tradukistoj por la nova retejo
  • partoprenos la trejnadon en Kenjo kaj vizitos Burundon
  • poste malpli prioritate:
  • kun Dorota prilaboros evaluadon de la seminario pri organizado de eventoj
  • kunmetos sonon kun prelego de la seminario pri organizado de eventoj kaj publikigos ĝin
  • enkondukos korektojn al trejnmaterialoj pri organizado de aranĝoj haveblaj en tejo.org
  • komencos prepari retan trejnadon pri kreado de programo en aranĝoj

Tomasz Szymula – ĝenerala sekretario, adoleska agado

Faris

  • buĝeton de JES2015
  • faris unuajn paŝon al aŭtomatiga sistemo de TEJO

Faras

  • lernas pri malfacila arto de ĝensekeco kaj kreas manlibron pri la temo,
  • kutimajn ĝensekajn respondecojn,

Faros

  • programos aŭtomatigilon en scala: trelloilaro + play + verŝajne clara – programista (scala aŭ clojure aŭ eble lisp?) helpo bonvenus!

Nico HUURMAN – kasisto; financoj, subvencipetado

ne kontribuis

Michael Boris MANDIROLA – unua vicprezidanto, landa agado, edukado

Faris

  • Transdonis la adoleskan komisionon al Tobiasz kaj Tomasz
  • Partoprenis unuan retan kunsidon de FOJE-organo pri membrecoj (CBMA angle)
  • Tralegis erojn de la Administra Subvencio
  • Vizitis IJFejon
  • Disvastigis informon pri Montevideo60 kaj instigis niajn LS-jn plueĥi: aperis io en Muzaiko samkiel en kelkaj FB-paĝoj.
  • Partoprenis UNESKO-Zamenhof-feston (kunorganizita de IEJ) en Torino kaj turismumigis gastojn el 4 aliaj landoj.
  • Finkompilis kaj dissendis raporton pri KODEJO 2012-13
  • Kompilis laŭe kategoriliston de landaj sekcioj
  • Komunikis kun Arina pri TEJO-Kulturo
  • Reagis pri la problema situacio rilate la Komisiono de Azia Junularo
  • Komunikis kun Ari kaj Lukĉjo pri landa agado en Ameriko
  • Komunikis kun Kosmo pri Erasmus+-partnerado kunordigata de TEJO pri alekstera komunikado
  • Anoncis starigon de La Eŭropa Komisiono
  • Partoprenis JESn
    • Prezidis la komitatkunsidon
    • Kunsidis kun ĉeestantaj estraranoj de ĈEJ, DEJO, FEJO, GEJ, IEJ, JEB, JEFO, KEJA, NEJ, USEJ kaj VEJO pri diversaj temoj (nunaj problemoj, relanĉaj strategioj, komunaj projektoj)
    • Varbis IJF-n kaj IJK-n
    • Kunsidis kun ĉeestantoj de la IJK-teamo

Faras

  • Provas engaĝi TEJO-KER-n en la tema programo de IJF
  • Zorgas pri la landagadaj komisionoj
  • Komunikas kun LS-j kaj Kosmo por Erasmus+-partneradoj
  • Pluumos plurajn aferojn

Faros

  • Partoprenos kunsidon de FOJE-CBMA en Bruselo
  • Pluumos plurajn aferojn

Tina TIŠLJAR – dua vicprezidanto; kongresoj

ne kontribuis

POÓR Veronika – homaj rimedoj, aktivula trejnado, scienca kaj faka agado, eksteraj rilatoj

En decembro 2014 la komisiono pri Eksteraj Rilatoj:

  • faris la membrokonfirmadon, sekve de ĝi komencis reorganizi la laboron
  • komencis fari FLAM-analizon kaj ideumadon pri Fortoj/Lamaĵoj/Avantaĝoj/Minacoj de KER
  • daŭrigis la informinterŝanĝojn ene de la komisiono pri Eŭropa-Afrika kunlaboro
  • ekhavis rearanĝitan retan trejnadon pri Eksteraj Rilatoj
  • ĝojis pro la apero en la blogo de TEJO-Tutmonde
  • alvokis kaj priparolis alvokon por rakontoj pri diskriminaciado (www.discriminations.eu)
  • reprezentis TEJOn en la Konferenco de NeRegistaraj Organizoj en Unesko
  • priparolis estontan kunlaboron kun la Komisiono de TEJO pri Aktivula Trejnado
  • pripensis kiel fortigi rilatojn kun la komisiito pri multlingveco en la Eŭropa Komisiono
  • aktive partoprenis nome de TEJO en la gvida teamo de IKRJO (Internacia Kunordiga Renkontiĝo de Junularaj Organizoj) kaj peris informojn inter TEJO kaj IKRJO
  • aktive partoprenis en la kunsido de CBMA de FoJE

En decembro 2014 la komisiono pri Homaj Rimedoj

  • diskutis publikigon de la Trello-paĝo de la komisiono
  • rekonfirmis membrojn
  • priparolis eblan zorgadon pri novuloj kiuj aperas en Facebook
  • verkis gvidliniojn por konstrua kritiko
  • zorgis pri la demandaro por individuaj membroj
  • pli aktive uzas Trellon
  • daŭrigis la kunlaboron kun Chuck Smith cele al la enigo de TEJO en la Esperanto-kurso en Duolingo
Mi
  • transprenis la respondeckampon pri eksteraj rilatoj
  • ĝojis pro artikolo pri Esperanto aperinta en la fama gazeto Népszabadság pro mia post-UK-a komuniko al diversaj ĵurnalistoj – kaj dankas la helpon de Iván Bujdosó rilate al respondoj al la ĵurnalisto
  • helpis verki la administran subvencipeton de TEJO
  • zorgis pri homaj rimedoj
  • havis plurajn kunsidojn
  • reprezentis TEJOn dum konferenco de NROj en Unesko
  • gvidis trejnadon pri teamlaboro, gvidado kadre de la AMO-seminario
  • tre ĝuis la Sciencan prelegsesion dum JES ĉeforganizitan de Nikvo Woods kadre de SFA de TEJO
  • partoprenis la Komitatkunsidon
  • parolis pri Muzaiko

 

Alexandre RAYMOND – informado, kulturo, Pasporta Servo

ne kontribuis

Paweł FISCHER-KOTOWSKI – volontulo

Faris

  • prizorgis la kompletigon kaj sendon de la dokumentoj por la

    raporto pri “Genro kaj Egaleco”

  • provlegis la raporton pri KODEJO
  • sendis la administran subvencipeton, verkitan plejparte de Veronika Poór
  • ordigis en la oficejo
  • feriis kelkajn tagojn
  • partoprenis en la 6-a Junulara E-Semajno (Weißwasser, Germanio)
  • plenumis kutimajn taskojn de la volontulo:
  • traktado de la poŝto kaj retpoŝto
  • aktivado de TEJO en Facebook kaj Twitter
  • provlegado de TEJO-aktuale
  • teknika helpo en la provlego de “Kontakto” kaj “TEJO tutmonde”
  • laŭtlegado por la revuo “Esperanto”

Faras

  • pretigas la protokolon pri la komitata kunveno de TEJO en JES

Faros

  • ordigos en la reta dosierujo de TEJO
  • verkos priskribon pri la strukturo de TEJO por tejo.org
  • plenumos kutimajn taskojn de la volontulo

Sara SPANÒ – komisiito de TEJO pri Aktivula Trejnado

Dum decembro la Komisiono de TEJO pri AT:

 

  • diskutis publikigon de la Trello-tabulo de la Komisiono;
  • pliintensigis la uzadon de Trello por organizi sian laboron;
  • rekonfirmis siajn membrojn;
  • lanĉis, kunlabore kun KER, la ideon pluengaĝigi komisionanojn en neesperantistaj trejnadoj (ekzemple, en tiuj organizataj de FoJE kaj de SALTO-YOUTH);
  • gvidis kaj kunorganizis trejnsesiojn kadre de AMO-8 dum JES;
  • daŭrigis la rettrejnadojn pri grupformado, teamlaboro kaj projektmastrumado, pri intertraktado, pri eksteraj rilatoj kaj pri kiel esti efika komitatano A kaj B;
  • reorganizis kaj relanĉis, kunlabore kun la Komisiono de TEJO pri Eksteraj Rilatoj, la rettrejnadon pri Eksteraj Rilatoj kaj plene aŭtomatigis ĝian unuan ŝtupon.

Tobiasz KUBISIOWSKI – komisiito de TEJO pri Adoleska Agado, komitatano A (Pollando)

Faris (ankaŭ en novembro):
  • preparis skizan strategion por la Komisiono pri Adoleska Agado,
  • preparis kaj dissendis sekvan informilon *pejaktuale,
  • partoprenis (kaj kunorganizis) en Ĉelima Aŭtuna Renkontiĝo, pornovula semajnfina aranĝo en Rabka-Zdrój,
  • partoprenis kelkajn skajpkunsidojn, rilate al i.a. JES 2015 kaj IJK 2016,
  • partoprenis Junularan E-Semajnon en Weißwasser kaj tie:
    • partoprenis la komitatkunsidon de TEJO,
    • gvidis diskutrondon pri adoleskaj esperantistoj,
    • reklamis la sekvontjaran JES en Eger, Hungario
    • prelegetos pri YouTube-filmetoj en Esperanto (kaj ĝenerale).
Faras:
  • preparas sekvan *pejaktuale,
  • laboras pri la strategio de la Komisiono pri Adoleska Agado (komentoj, notoj kaj kortektoj bonvenas!),
  • membras en la organizteamo de JES 2015,
Faros:
  • (verŝajne) partoprenos PEJ-semajnfinon en Vroclavo kaj tie kunsidos pri IJK 2016

 

BAGÓ Sarolta – komitatano A (Hungario)

Faris

  • daŭrigis organizadon de eventoj en 2015: JER fine de marto (jam eblas aliĝi 🙂 ), IJS (post la IJK), JES
  • informis pri tiuj aranĝoj niajn anojn
  • verkis kaj pulbikigis-dissendis alvokon por la ŝanĝprogramo kun IEJ (–> IJF)
  • (mi) kontribuis al la unua strategio-malneto de TEJO kaj sendis la kulturo-rilatajn ideojn al la retlisto de kultura komisiono
  • (ni, komitatanoj A de HEJ bedaŭrinde ne povis partopreni la kunsidon dum JES ĉar ni ne ĉeestis, sed sendis anstataŭigantojn)

Faras

  • daŭre organizas
  • planas renovigon de nia retejo ijs.hu + nia datumbazo (paralele kun la transformo de HEJ-aneco, kiu ĝis nun estis sen kotiza)

Faros

  • plu organizos
  • (ret)kunsidos morgaŭ por evoluigi niajn projektojn

Kaaaaj cetere, sed grave – “UTILAJ REKLAMOJ” 😛

  • La sekva JES okazos baze kadre de PEJ-HEJ kunlaboro, sed nia teamo certe bonvenigas ankaŭ kunlabor-/spertiĝemulojn de aliaj landoj – se vi interesiĝas, kontaktu nian ĉeforganizantinon, Stela ĉe steleto [ĉe] GMail! Ankaŭ tiukaze vi bonvenas, se vi ne tro volas engaĝiĝi, nur ŝatus spekti kiel la aferoj okazas kaj lerni de la teamo kiel organizi grandan kaj pompan internacian eventon. 🙂 )
  • Venu al la menciitaj aranĝoj 😉 – kaj ĉefe, se vi interesiĝas pri la sekva JES, sed ankoraŭ ne konas nin kaj ŝatus unue vidi la teamon kaj nian labormanieron, partoprenu JER, ĉar tie okazos ankaŭ JES-kunsidoj.
  • Antaŭ kelkaj monatoj nia teamo intense ekuzis trello.com por aranĝi taskojn (rilate al niaj eventoj kaj ĝenerala agado). Ĝi tre bone funkcias ĉe ni, mi konsilas almenaŭ provi tion, se vi ŝatus klare vidi, kiajn farendaĵojn vi havas, ĝis kiam, kiel ili statas, kiuj okupiĝas pri ili, k.s. (Ne, trello ne pagis min por skribi tion. :P)

    (aldono de la redaktoro: nek la ĝen-sek )

Michele GUERRIERO – komitatano A (Italio)

Faris

  • Trovis taŭgan ejon por IJF 2015
  • Ĝisdatigis retejon de IJF 2015

Faras

  • aranĝas IJF-n 2015 en Brusson, Aosta Valo (ni invitas vin ĉiujn!)
  • kunlaboras kun IEF por pli profesiiĝi

Faros

  • partoprenos la kunsidon de IEF en Bolonjo

AZUMA Juki – komitatano A (Japanio)

Faris

  • JEJ aperigis deklaron rilate al “Komisiono pri Azia Junularo”.

    (http://jej.jp/pri_ak.eo.html)

  • Okazis lernokunsido per tujmesaĝilo “lernu Esperanton en LINE-Grupo”

    kun 12 partoprenantoj.

Faras

  • Oni kunlaboras en redakta komisiono por eldoni venontan numeron de La Junuloj.
  • JEJ diskutas pri sia elekto- kaj balot-sistemo.
  • JEJ diskutas pri buĝeto por veturkosto.

Faros

Rogier HUURMAN – komitatano A (Nederlando)

Nederlanda Esperanto-Junularo:

Faris

  • organizis en novembro la trian Klaĉ-Kunvenon Post-Someran en Wijk aan Zee. Ĉeestis 48 homoj, plus 40 en la samloka samtempa Studsemajnfino de Esperanto Nederlando. Pliaj informoj en http://kkps-klacxkunveno.wikidot.com/eo:2014
  • sendis du junulojn kaj unu maljunulon al la Zamenhoftaga festo en Torino.
  • ĉeestis kun du membroj en JES, kaj tie havis fruktodonajn diskutojn pri la estonteco de la beneluksa junulara movado.
  • publikigis la novan Pos-Amikon: http://kkps-klacxkunveno.wikidot.com/eo:pos-amiko

Faras

Faros

  • ĉeestos kun almenaŭ iuj membroj la cerbuman tagon de EN je sabato la 14-a de februaro
  • esperas anonci lokon kaj daton por sekva KKPS post la 14-a de februaro

Michal MATÚŠOV – komitatano A (EUROKKA)

  • helpo dum preparado de muzika programo por Junulara E-Semajno (JES) 2014-2015 en Germanio
  • eldono de la albumo Superbazaro de Martin & la talpoj (gitara poproko, alternativa roko) http://www.ipernity.com/blog/vinilkosmo/802089
  • persona partopreno kaj aktiva engaĝiĝo en komitatkunsido dum JES en Germanio

Romualda JEZIOROWSKA – komitatano B

Faris

  • kunorganizis kaj partoprenis Z-tago en loka klubejo kun gejunuloj kun ĝia oficiala kaj distra parto
  • partoprenis Z-tagoj en Nowy Sącz kaj varbis tie helpuloj por Vroclava IJK 2016 kun Piotr Hołda, ankaŭ tie ni parolis pri financoj kaj taskodivido
  • laboris kaj kunsidis kun loka vroclava junularo pri venontaj eventoj de PEJ
  • tradukis paĝon kaj aliĝilon de IJK Wiesbaden al la pola
  • partoprenis retajn kunsidojn pri IJK kaj JES
  • iĝis membro de Elekta Komisiono de TEJO

Faras

  • preparas PEJ-semajnfion en Vroclavo por gejunuloj el tuta pollando (ĝi okazos 16.01-18.01)
  • eklaboras en Elekta Komisiono de TEJO
  • kolektas ideojn pri IJK 2016

Faros

  • vizitos eblajn ontaj kongresejojn en vroclavo
  • planos unuan duonon de la jaro en PEJ kalendaro, ordigos kun aliaj estraranoj kaj aktivuloj lokoj kaj datoj de kunvenoj kaj PEJ semajnfinoj
  • gvidos prelegojn pri IJK dum PEJ-semajnfino en Vroclavo
  • dauxre laboros en Komisiono

Dorota RODZIANKO – komitatano B

Faris

  • partoprenis kaj kunorganizis Zamenhoftagon en Partizanske, Slovakio
  • partoprenis kaj helpis dum Zamenhoftago en Bratislavo, Slovakio
  • kunorganizis kaj partoprenis JES 2014 (Junulara E-Semajno) kiu okazis en Weißwasser, Germanio (http://jes.pej.pl/) respondecante pri administrado kaj akceptado de la partoprenantoj
  • aktive partoprenis komitatkunsidojn de TEJO dum JES
  • aliĝis al UK (Universala Kongreso) 2015 en Lille, Francio (http://uea.org/kongresoj) kaj sinanoncis kiel helpanto dum ĝi
  • aliĝis al IJK (Internacia Junulara Kongreso de TEJO) 2015 en Wiesbaden, Germanio (http://uea.org/kongresoj) – kiun mi ankaŭ kunorganizas kiel respondeculo pri administrado
  • dum JES 2014 transdonadis siajn spertojn de akceptado kaj administrado de aranĝoj al Tobiasz Kubisiowski kiu respondecos pri administrado de partoprenantoj kaj akceptejo dum JES 2015 kaj IJK 2016
  • kunlaboradis pri apero de la retpaĝo kaj aliĝilo de SES 2015 (Somera Esperanto-Studado) kiu okazos en Martin, Slovakio, en julio (http://ses.ikso.net/2015/)
  • kune kun Nils Klünder prilaboris administran sistemon por IJK 2016 – kiu espereble enkondukos grandan faciligon de administrado de e-aranĝoj kaj permesos fari ĝin al nespertuloj
  • kunlaboradis pri UK (Universala Kongreso) 2016 kiu okazos en Nitra, Slovakio (https://www.facebook.com/uk2016)
  • Decidis skribadi minimume ĉiun 2an cirkuleron en la jaro 2015 (la unuan ŝancon preskaŭ preterpasis;)

Faras/Faros:

  • kun Nils prilaborados administran sistemon por IJK 2015
  • komencos kunmetadi gvidliniojn pri novula programo
  • skribos miajn rimarkojn pri la nova TEJO-retejo
  • partoprenos LKK-kunsidon de UK 2016
  • (kun)kompilos postJESan mesaĝon al partoprenintoj de JES 2014 kaj kreos adresaron de ĝi
  • kunlaborados pri okazigo de SES 2015, IJK 2015, SAT-kongreso 2014 kaj aliaj aranĝoj.
  • varvbos pri eblo iĝi volontulo kadre de EVS (Eŭropa Volontula Servo) ĉe E@I
  • esperas trovi iom da tempo por ripozi

Albert Stalin TANCINCO GARRIDO – komitatano B

Faris

  • Komisii programiston, kiu membras en Filipina Esperanto-Junularo (FEJ), por starigi la retejon de la filipina Esperanto-komunumo, videbla ĉe http://esperanto-ph.org;
  • Kunvoki la membrojn de FEJ por finfine komenci krei ĝian Statuton;
  • Partopreni skajpe parteton de la 33-a Komuna Seminario (KS) en Vjetnamio,
  • Esprimi subtenon de filipina Esperanto-movado al Komisiono pri Azia Junularo (KAJ);
  • Partopreni en la diskutoj, kiuj sekvis la komitatkunvenon dum JES en Germanio;
  • Ĉeesti en la unua reta kunsido inter la anoj de la Elekta Komisiono kaj la Prezidanto;
  • Submeti artikolon al la redakcio de revuo “Esperanto” pri la filipina Esperanto-movado kadre de la februara 2015 numero;
  • Starigi konton ĉe Pepilo de la filipina Esperanto-komunumo, kiu pepos kvarlingve:http://twitter.com/Esperanto_PH; kaj
  • Akiri bazan klason pri Lingvistiko en la Universitato de Filipinoj, en kiu espereble eblos prezenti Esperanton kaj ekscii la opiniojn de tieaj profesoroj pri lingvistiko.

Faras

  • Ĉiuvespere prizorgi la kreadon de la Statuto de FEJ kaj kunvoki la membrojn por diskuti kaj voĉdoni pri la enhavoj, principe fejsbuke;
  • Rekomendi kelkajn filipinanojn por ebla senpaga membreco en UEA/TEJO por la jaro 2015 per la fondaĵoj de la du organizoj;
  • Traduki la lernolibron de la zagreba metodo en la tagalogan (filipinan) lingvon;
  • Sekvi la progreson de juna taja Esperantisto, kiu planas starigi universitatan klubon, kiu iĝos la unua kaj sola tiulanda organizaĵo nuntempe – granda atingo de Esperanto-movado tajlanda (li petis al mi konsilojn pri ebla fondado de E-organizo en sia lando); kaj
  • Daŭre subteni la okazigon de 102-a Universala Kongreso (UK) de Esperanto en Seulo, Sudkoreio en 2017.

Faros

  • Ekprizorgi taskojn por ano de la Elekta Komisiono (kandidatoj jam nun eksentiĝu!);
  • Daŭre prizorgi la Statuton de FEJ por ĝia pliampleksigo fare de membroj;
  • Refoje frapi la pordojn de Skolta Esperanto-Ligo (SEL) por eblaj aktivaĵoj ĉi-jare;
  • Atingi pli da junaj progresaj Esperantistoj, specife en Azio, por rekomendi ilin por senpaga membreco ĉe UEA/TEJO per fondaĵoj de tiuj organizoj;
  • Trovi pli da oportunoj kunlabori kun junularaj E-organizoj en Azio; kaj
  • Fari artikolon aŭ salutmesaĝon, kontribuotan al “Montejo”, la ĵus establita revuo de Nepala Esperanto Junulara Organizo (NEJO).