Home > Dokumentoj > Aŭgusto 2014 [Cirkulero n-ro 115]

Karaj komitatanoj kaj komisiitoj,

sube vi trovos la unuan numeron de la cirkulero en la nuna oficperiodo de la Komitato.

Amike kaj kunlaboreme,

Veronika Poór

estrarano de TEJO

Enhavo de la cirkulero

Komitatanoj kaj komisiitoj kiuj kontribuis al ĉi tiu numero de la cirkulero:

  1. Łukasz ŻEBROWSKI – prezidanto
  2. Paweł FISCHER-KOTOWSKI – ĝenerala sekretario; Pasporta Servo
  3. Nico HUURMAN – kasisto; financoj, subvencipetado, eksteraj rilatoj
  4. Michael Boris MANDIROLA – unua vicprezidanto, landa agado, edukado
  5. Tina TIŠLJAR – dua vicprezidanto; kongresoj
  6. POÓR Veronika – homaj rimedoj, aktivula trejnado, scienca kaj faka agado
  7. Alexandre RAYMOND – informado, kulturo
  8. Manuela RONCO – oficisto
  9. Sara SPANÒ – komisiito pri aktivula trejnado
  10. NGUYEN THI Phuong – komisiito pri Azia Agado, komitatano A (Vjetnamio)
  11. Roy McCOY – komisiito pri Pasporta Servo
  12. Nick WOODS – komisiito pri scienca kaj faka agado
  13. Allan dos Santos ARGOLO raportas por BEJO (Brazilo)
  14. Tabea MALTRY – komitatano A (Germanio)
  15. BAGÓ Sarolta raportas por HEJ (Hungario)
  16. NITTA Takamichi – komitatano A (Japanio)
  17. Geomar MARTÍNEZ PÉREZ – komitatano A (Kubo)
  18. Piotr HOŁDA – komitatano A (Pollando)
  19. Tobiasz KUBISIOWSKI – komitatano A (Pollando)
  20. Ariadna GARCÍA GUTIÉRREZ – komitatano B
  21. Romualda JEZIOROWSKA – komitatano B

Kontribuoj

Łukasz ŻEBROWSKI – prezidanto

FARIS:

  • eksestraraniĝis ĉe la Pola Esperanto-Asocio
  • kunpreparis gvidliniojn pri reprezentado de TEJO en UK
  • kunorganizis kaj partoprenis biciklan urban ludon “Laŭ la spuroj de Zamenhof” (farita kune kun la varsovia Historia Muzeo de Polaj Judoj)
  • verkis retrorigardan artikolon “El nenio al forta Landa Sekcio en 10 jaroj” okaze de la 10-a jubileo de la refondo de Pola Esperanto-Junularo
  • serĉis solvon por la vizo de TEJO-volontuloj, konsultiĝis kun aliaj NROj pri tio (ĝis nun ne vere kontentige)
  • partoprenis FESTOn kaj tie la trejnadon pri mastrumado de volontuloj (de Grundtvig)
  • transprenis de Paweł ĉiujn taskojn ligitajn kun funkciigo de nova komitato

FARAS:

  • helpas al Paweł pri realigo de malfruiĝintaj taskoj
  • komunikas kaj kunlaboras kun Tim pri realigo de nova tejo.org, ankaŭ plenigas ĝin per enhavo
  • daŭrigas laboron pri nomumoj de novaj komitatanoj kaj pri kolektado de informoj pri ili
  • atendas sinproponojn por la nova Ĝenerala Sekretario (ĝis 14-a de septembro)

FAROS:

  • finfaros la novkomitatajn aferojn kaj dissendos la sinprezentan cirkuleron (tiuj, kiuj ne faris bv kontribui ĉe https://bit.ly/nova-komitatano)
  • baldaŭ kolektos teamon de tradukistoj por la nova retejo
  • espereble en septembro lanĉos novan retejon
  • revenos al laboro pri la trijara strategio de TEJO, tuj post kiam finfaritos la plej urĝaj taskoj
  • daŭrigos serĉadon de solvo por viza problemo
  • verŝajne partoprenos Arkones en Poznań
  • kaj pro ĉio ĉi supra bedaŭrinde malpli prioritate:
    • kun Dorota prilaboros evaluadon de la seminario pri organizado de eventoj
    • kunmetos sonon kun prelego de la seminario pri organizado de eventoj kaj publikigos ĝin
    • enkondukos korektojn al trejnmaterialoj pri organizado de aranĝoj haveblaj en tejo.org
    • komencos prepari retan trejnadon pri kreado de programo en aranĝoj

     

Paweł FISCHER-KOTOWSKI – ĝenerala sekretario; Pasporta Servo

ne kontribuis

Nico HUURMAN – kasisto; financoj, subvencipetado, eksteraj rilatoj

FARIS:

  • Plejparte finfaris financan raporton pri 2013
  • Komunikis kun financaj oficistoj de UEA pri mankantaj ciferoj por fini la financan raporton
  • Respondis al aliaj financaj demandoj
  • Partoprenis Someran Universitaton de EDE en Kastelo Greziljono, kadre de Grundtvig-interŝanĝo

FARAS:

  • Kun lastaj ciferoj finfaras financan raporton pri 2013

FAROS:

  • Respondos demandojn pri finota kaj dissendota financa raporto

Michael Boris MANDIROLA – unua vicprezidanto, landa agado, edukado

Ĉefaj novaĵoj pri landa agado

  • Stariĝas TEJO-komisiono pri Azia Junulara Movado sub gvidado de Flama Floro, ĝi celas la kreskadon kaj la fortikiĝon de la junulara e-movado en la aziaj landoj. Jam akceptis partopreni aktivuloj el ĉiuj kontaktitaj landoj krom unu kaj dum venontaj tagoj ĝi komencos agadi.
  • Kunsido pri la amerika movado okazis dum la IJK anstataŭ la komitatkunsido de TEJO. Tie multaj aktivuloj entuziasmiĝis kaj ekkunlaboris. Nun estas multe da kontaktoj kaj estas naskiĝanta TEJO-komisiono pri Ameriko por fortigi la junularan agadon trans la kontinento.
  • BOJE, Benina Organizo de Junaj Esperantistoj finsendis la dokumentojn por kandidatiĝi kiel Landa Sekcio de TEJO, la komitato estas starigonta komisionon por tion trakti.
  • Ekestis ideo pri retlisto por vekiĝantaj LS-j por helpi ilin kune fari gravajn paŝojn al fortikiĝo, ĝi tamen ankoraŭ ne estis lanĉita.
  • Ekestis kontakto kun UEA por kunlaboro kadre de la projekto “Ĝemelaj Urboj”

Tina TIŠLJAR – dua vicprezidanto; kongresoj

ne kontribuis

POÓR Veronika – homaj rimedoj, aktivula trejnado, scienca kaj faka agado

La komisiono pri Homaj Rimedoj:

Mi:

  • transdonis la gvidadon de la komisiono pri aktivula trejnado al Sara Spanò
  • transdonis la gvidadon de la komisiono pri scienca kaj faka agado al Nick Woods
  • lanĉis novan komisionon: homaj rimedoj – legu pli ĉe: tejo.org/komisionoj
  • tre dankas la helpon de Dorota Rodzianko dum la trejnado/gvidado de novuloj dum la EEU-kongreso
  • aktivis dum IJK dum pluraj programeroj (interalie organizis kaj gvidis AMO-seminarion, pri sonregistrado por Muzaiko, kiel aktivi en TEJO, por Esperanto), babilis kun multaj homoj
  • estis oficiala reprezentanto de TEJO dum UK
    • daŭre ricevadas kaj tre ĝuas la laŭdojn de la TEJO-partopreno dum UK – dankon al la bonega teamo!
  • faris IKU/AIS prelegsesion dum UK
  • kunprelegis kaj kungvidis sesion dum UK pri Muzaiko, sonregistrado, utilo de radioj en lingvolernado – dankon pro la invitoj!
  • organizadas ke en Muzaiko refoje estas certe ĉiutage almenaŭ unu nova, neniam antaŭe en Muzaiko elsendita programero (do, via kontribuo ege bonvenas! se vi ŝatus kontribui, aŭ havas demandojn, skribu al info ĉe muzaiko.info)
  • kungvidas rettrejnadojn pri Eksteraj Rilatoj, Intertraktado, Por novaj komitatanoj
  • helpas, subtenas la novan volontulon
  • helpas, subtenas diversajn estrarajn laborojn (ekz. pri novaj komitatanoj, landa agado, ktp)

Alexandre RAYMOND – informado, kulturo

FARIS:

  • prenis taskon pri Pasporta Servo.
  • ĉeestis de organiza flanko en KoRo (Rio-de-Ĵanejo) kaj IJK (Fortalezo)
  • TEJO-diskutadoj dum IJK
  • ĉeestis en la urbestrejo de Rio-de-Ĵanejo dum priparoloj rilate al enigo de esperanto en la kultura programo de la urbo, personanome kaj TEJOnome.

FARAS:

  • sekvas la diskutojn pri Pasporta Servo, supervidas la celojn de TEJO ene de la projekto.

Manuela RONCO – oficisto

ne kontribuis

Sara SPANÒ – komisiito pri aktivula trejnado

La komisiono pri Aktivula Trejnado en julio kaj aŭgusto:

  • daŭrigis la rettrejnadojn pri intertraktado, pri eksteraj rilatoj kaj pri kiel esti efika komitatano A kaj B;
  • kontribuis al trejnado dum la EEU-kongreso;
  • gvidis AMO-seminarion dum IJK, danke al la subteno kaj instigo de UEA;
  • proponis kaj enkondukis la oficialan transdonon de atestiloj al gvidintoj kaj partoprenintoj de la AMO-seminarioj (la unuaj atestiloj, grafike realigitaj de Marta Wierzbowska, estis transdonitaj fine de la AMO-seminario ligita al la IJK);
  • antaŭenigis la diskuton pri pretigado de terminologia rettrejnado;
  • kreskis, danke al prezento de la agado de la Komisiono dum UK;
  • gvidis trejnadon dum IJS, okazinta danke al ideo proponita de HEJ, kaj al la fruktodona kunlaboro inter HEJ kaj la Komisiono;
  • kungvidis AMO-seminarion dum la Itala Kongreso;
  • kunplanis, kunlabore kun UEA, sian ontan aktivan partoprenon en la venontaj AMO-seminarioj;
  • pretigis rettrejnadon pri formado de grupoj, projektmastrumado kaj teamlaboro;
  • antaŭenigis la realigadon de la venontaj rettrejnadoj.

NGUYEN THI Phuong – komisiito pri Azia Agado, komitatano A (Vjetnamio)

Faris/faras kaj faros:

  • VEJO sukcese organizis la 2an SoRen kun ĉirkaŭ 40 partoprenintoj el 6 landoj de plej juna partoprenanto 2 jara ĝis pli ol 70 jaraĝa.
  • Fine ni aperigis [aliĝilon] por venonta Komuna Seminario kiu okazos ĉi jare en decembro en Ho Chi Minh urbo kaj laboradas por tiu evento. Ŝatu ĝin ĉe: https://www.facebook.com/events/638292086208245/?fref=ts
  • Mi kontaktis kun KAEM por peti subvencion helpi al kelkaj junuloj en aliaj landoj partopreni al KS.
  • Mi kontaktadis kun aktivuloj en Azio kaj diskutis pri starigo de Komisiono de Azia Junularo. Kaj ĝis nun mi ricevis 10/11 respondojn jesajn kun preto al kunlaboro.
  • Kaj baldaŭ ni organizos kongreson de VEJO por elekti novan estraron por nova periodo.

Roy McCOY – komisiito pri Pasporta Servo

Servas komisione pri Pasporta Servo aktiva grupo de antaŭaj kaj nunaj PS-volontuloj, kiuj daŭre vartas la aferon cele al restarigo de ĝia retejo kaj aperigo de la kutima libro de gastigantoj kiel eble plej frue en 2015. Estis esperate, pro pretendoj de volontulo, ke la “Drupala problemo” de la retejo estos rapide solvita kaj ke la retejo tiel estos similrapide restarigita, sed la koncerna volontulo abrupte forlasis la projekton kaj neniu alia disponebla volontulo dividis liajn sciojn pri Drupalo, la sistemo per kiu PS 2.0 estis kreita. Tial fine ŝajnis necese rezigni pri daŭrigo de la Drupala retejo entute kaj komisii kreon de tute nova per Django, alia retejilo, fare de Baptiste Darthenay (Batisteo), kiu prezentis sin por tion fari ene de ne tro longa periodo. Kiam li anoncis feriojn ĝis septembro, ankaŭ ĝenerala PS-feriado ĝis tiam estis anoncita. La laboroj estas nun rekomencitaj, kaj la reveno en la 16-a de septembro de Manuel Ortega, alia Django-programisto kaj PS-volontulo, antaŭvideble plivigligos la restarigon. Kun refunkcianta retejo, ni eliminos la multajn spam-kontojn en la nuna kaj komencos sisteme ĝisdatigi la datenojn, laŭ jamaj kaj venontaj petoj kaj informoj.

Nick WOODS – komisiito pri scienca kaj faka agado

La komisiono pri Scienca kaj Faka Agado

  • finorganizis kaj gvidis la sciencan prelegsesion dum IJK, kun ses altkvalitaj prelegoj al tre entuzisasma salono
  • kunvenis trifoje: dufoje dum IJK kaj unufoje rete
  • skribis al la fakdelegitoj de UEA pri la terminaroj paperaj kaj retaj kiujn ili konas
  • demandis al Yves Nevelsteen pri Komputeko, pri la eblo krei similan sistemon por aliaj fakoj, kaj la eblo aldoni terminojn
  • ekhavis novan komisiiton
  • partoprenis la kunsidon de ISAE kaj tie prezentis SFA
  • ĝojis pro la prelegoj de du membroj de SFA dum IKU/AIS kaj la gravaj kontriboj de membroj al diversaj kunsidoj dum UK
  • varbis por la Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko
  • post sukcesegaj sciencfakaj prelegsesioj dum JES pasintjare kaj IJK ĉi-jare, ekorganizis prelegsesion dum JES en Weisswasser – skribu al sfa@ijk.org se vi havas ajnan komenton aŭ sugeston, aŭ por kunorganizi ĝin

Allan dos Santos ARGOLO raportas por BEJO (Brazilo)


BEJO:

  • Sukcese IJK-umis en Fortalezo
  • Planas okazigon de la 6-a NOVA (Novjara Aranĝo), okazonta en Nordorienta parto de Brazilo
  • Kunlaboras en la organizado de venonta Brazila Kongreso de Esperanto (la 50-a) kaj Brazila Esperantista Junulara Kongreso (la 35-a), en Rio-de-Ĵanejro

Mi:

  • Ploregis pro nepartoprenado en jarmezaj e-aranĝoj (kulpas universitato)
  • Kunorganizas lokajn esperantaĵojn en ŝtato Rio-de-Ĵanejro
  • Partoprenas en organizado de BKE/BEJK

Tabea MALTRY – komitatano A (Germanio)

GEJ ĉefe okupiĝas pri la organizado de JES en vintro kaj de la venonta IJK. Krom tio kelkaj GEJanoj reprezentis Esperanton ĉe vegana/vegeterana festo en Berlino la lastan semajnfinon de aŭgusto.

BAGÓ Sarolta raportas por HEJ (Hungario)

FARIS:

  • la 25an IJS-n (Internacia Junulara Semajno, ijs.hu) kun sukceso (entute 101 partoprenantoj el pli ol 10 landoj, multaj junuloj, bona etoso) :
  • dum tio TEJO-trejnado + ni kunsidis ankaŭ pri movadaj demandoj, ekz. viŝegrada kunlaboro (celo estas envolvi komencantojn en internacia renkontiĝeto, por kiu ni gajnu subtenon de la Viŝegrada Fonduso – ni malkovros detalojn de la situacio en la unuopaj landoj, do ekz. bezonojn, mankojn de Eo-kursoj kaj planas okazagi la eventon post ĉ. 1 jaro, aŭtune)
  • fiksis daton de la sekva IJS (tuj post la germania IJK, 10-17a de aŭgusto 2015)
  • sendis artikolon de partopreninto al la revuo Ondo de Eo. pri la ĉi-jara IJS

FARAS:

  • serĉas lokon por la sekva IJS
  • pripensas okazigi Eo-kongreson printempe, kie ĉefe temus pri la novula demando (kiel kapti ilin longdaŭre, kiel varbi, ktp.), kaj celo estus kunlaboro kun aliaj hungaraj Eo-asocioj (kvankam ĝi eble koncentriĝus al la hungara situacio, temus pri internacia evento, anstataŭ/ene de la kutima JER)

FAROS:

  • kunsidos ĉi-semajnfine (post-IJSa priparolo, sekva IJS?, aliaj movadaj demandoj, ekz. rekonstruo de nia datumbazo kaj “an-aro”)
  • dum la kunsido priparolos ankaŭ nomumon de komitatanoj por la sekva oficperiodo

NITTA Takamichi – komitatano A (Japanio)


1) BUĜETI por kreskigi junulojn, ni lanĉas jenajn projektojn:

1)) buĝeti por la studo en la reta kurso de jagelona universitato.

→ unu junulo ricevis subvencion. (460 eŭroj)

2)) buĝeti por la studo ĉe RITE de edukado.net .

→ unu junulo ricevis subvencion. (460 eŭroj)

3)) buĝeti por trapasi ekzamenojn de japana esperanto-instituto.

→ du junuloj membriĝis al JEJ por ricevi subvencion.

→ tra la tiuj tri projektoj ni havos gvidantojn de la lingvo en nia generacio en japanio; respondeculoj de lokaj societoj kaj aliaj povos junigi siajn kunvenojn aŭ kongresojn, invitante ilin kiel prelegantojn, gvidantojn de kursoj.

→ se estus pli da kandidatiĝoj, JEJ buĝetos 2760 eŭrojn maksimume por studi ĉe RITE. ni varbos novajn kandidatojn en septembro 2014.

2) KONKURSO por instigi junulojn kontribui al internaciaj esperanto-revuoj

1)) organizi konkurson KIK: “Konkurso – Internacie Kontribui”.

→ oni konkursas dum 13 monatoj je kvanto de kontribuaĵoj aperantaj en internaciaj esperanto-revuloj kiaj estas Beletra Almanako, Monato, Kontakto, Esperanto, kaj Juna Amiko

→ membroj junaj ol 35 gajnas 1 ponton kontraŭ 1 artikolo; pli aĝaj 0.1

→ oni dividas 725 eŭrojn laŭ poentoj.

3) RETA AGADO por konatiĝi kun la aliaj junuloj

1)) organizi kunvenon per SKYPE

→ ankaŭ ne-membroj bonvenaj.

→ 2 kunvenoj: nur-japanlingva kaj nur-esperanta

→ ĉijare okazas tele-kunsido 4foje.

2)) konigi al (ne)membroj facebook-grupon, Japana Ekskluziva Junularo, maloficiala projekto de Japana Esperanto-Junularo.

3)) utiligi Twitter.

4)) utiligi TwiCas per kiu oni faris realtempan elsendon el kongresejoj de universala kongreso en bonaero; la realtempa elsendo estis informita per Twitter; kaj JEJ povis montri al interesatoj de esperanto kia estis UK.

4) KOMUNIKADO KUN ALIAJ JUNULAROJ en Azio kaj TEJO

1)) JEJ iniciatis starigi facebook-grupon Azia Junulara Movado (AJM) pro malfunkcio de tejo en azio.

→ ankoraŭ mankas informo pri ĉina junulara esperanta asocio kaj movado tajvana.

→ en AJM ni invitas respondeculojn de organizoj inkluzive de tiuj kiuj ne estas LS de TEJO.

2)) preni okazon “babilu kun tejo-estrarano per Skype”.

→ membro (nuna prezidanto) de JEJ Nitta Takamichi proponis al prezidanto de tejo ke tejo havu oficejon ekster eŭropo kaj ke buĝetu ankaŭ por azio.

3)) prezidanto de JEJ Nitta partoprenis en universala kongreso en bonaero; kaj pri junulara movado kaj pri tejo Nitta interŝanĝis opiniojn kaj ideojn kun junaj partoprenantoj.

5) FLEKSEBLA SINTENO; pri junulara movado ekster JEJ

1)) en 2013 oni fondis novan grupon de junuloj en facebook: Japana Ekskluziva Junularo

→ ĝi aperis kontraŭ JEJ kiun gvidas nun ĝiaj fondintoj.

2)) en 2014 du studentoj ekeldonis retan japanlingvan revuon ĉiumonatan “Paŝo”.

→ redaktoroj trovas studentojn en Twitter kaj invitas al sia agado.

→ JEJ konsideras iliajn agadojn ambaŭ gravaj por bunta movado de junuloj en japanio.

→ ni ne estas unusola (junulara) organizaĵo en japanio.

→ volonte ni kunlaboras ankaŭ kun homoj de Japana Esperanto-Instituto aŭ de KAEM (Komisiono pri Azia Esperanto-Movado).

→ en septembro 7 en Tokio Nitta Takamichi la prezidanto de JEJ havos kunvenon kun estrararanoj de Japana Esperanto-Instituto inkluvize de Inumaru Fumio vicprezidanto de KAEM.

6) ŜPARI MONON

1)) JEJ ĉesis eldoni paperan organon; ankaŭ Jarbulteno eldoniĝas nur rete.

7) KUNDIVIDI INFORMON DE JEJ

1)) ĉijare post pli ol 10 jaroj JEJ eldonis rete sian JARBULTENON kun diversaj informoj de sia organizaĵo kaj projektoj.

2)) JEJ informas novaĵojn al membroj kaj enlandaj organizaĵoj per retmesaĝoj.

8) STABILAJ PROJEKTOJ

1)) periodo de estraro de JEJ daŭras nur unu jaron; por pli longtempaj projektoj JEJ aprobas komisionojn laŭ projektoj.

jen la komisionoj de ni aprobitaj ĉijare: komisiono pri edukado, komisiono pri tokia renkontiĝo nomata “tokia kolektiĝo (to-kole)”, komisiono por konkurso KIK, komisiono pri eldonado, komisiono pri flugfolio, komisiono pri tele-kunsido, komisiono pri estonta movado de esperanto.

Geomar MARTÍNEZ PÉREZ – komitatano A (Kubo)

JSKEA

FARIS:

  • JSKEA inaŭguris la somerajn aranĝojn per tranoktado en nia centra sidejo de KEA en Havano, kie ni kune faris didaktikajn ludojn en Esperanto, kunkantis, aŭskultis E-muzikon kaj spektis filmon.

FARAS:

  • JSKEA-estraro kaj preparkomisiono kunorganizas JuSKA-n, kiu estas la naciskala evento de la junularo en Kubo, okazonta de la 9-an ĝis la 12-an de oktobro 2014.

FAROS:

  • JSKEA-estraro planas viziti esperantistojn en Pinar del Río, en la okcidento de Kubo.
  • Ariadna García Gutiérrez, estrarano pri Informado kaj Aktivula trejnado, faros kvar sesi- aktivulan trejnadon por la membroj de la komisionoj kiuj kunorganizas JuSKA-n.
  • JSKEA okazigos la trian JuSKA-n, nun kun pli riĉigita programo.

Nun la kuba junulara movado kreskas, plifortiĝas kaj klopodas pli profesie agi, ĝi estas en bona momento. La evento JuSKA (Junulara Somera Komuna Aranĝo, kvankam nun ne en somero, sed oni diras ke Kubo estas eterna somero) estos elano de tiu junulara movado en Kubo. Ni raportos pri ĝiaj rezultoj, tuj post la okazo de la evento.

Mi

FARIS:

  • en julio mi vizitis radiostacion Metropolitana en Havano dufoje por paroli pri Esperanto kaj en Kubo kaj en la mondo, tiam mi estis intervuita dum unu horo kaj ankaŭ mi informis pri la novaj kursoj en septembro.
  • verkis por la bulteno “Esperanto.cu”.
  • partoprenis en IJK en Fortalezo, Brazilo kaj laboris kiel helpanto, kontribuis al la Kulturlingva Festivalo per budo pri Kubo, ludis en artaj vesperoj, partoprenis, Amo-seminarion, TEJO kunsidon kaj *prelegis pri la venonta naciskala aranĝo de la junularo en Kubo, JuSKA.
  • post IJK en aŭgusto, mi vizitis esperantan klason en Itaitinga, apuda urbeto al Fortalezo kaj tie mi enkondukis lecionon al komencantoj, kunkantis kaj prelegis pri mia lando.
  • kunkoncertis vespere kaj en la hispana kaj en Esperanto en publika placo en esperanta aranĝo ABC (Alemanha, Brasil, Cuba) aŭspiciata de la Klubo de Muzikistoj de Itaitinga.
  • partoprenis kun esperantistoj en Poliglota Klubo de Fortalezo.
  • gitarprelegis pri Kubo kun traduko al la portugala flanke de esperantistoj de Cearaa Esperanto-Asocio, en du mezlernejoj en la urbo Caucaia, ankaŭ apuda urbo al Fortalezo.

FARAS:

  • verkas raporton pri IJK por bulteno “Esperanto.cu”

FAROS:

  • raportos pri IJK dum la kurskomenca aranĝo.
  • gvidos grupon da komencantoj en la centra sidejo de KEA dum la du venontaj semestroj.

Piotr HOŁDA – komitatano A (Pollando)

PEJ:

FARIS:

  • komencis regule (ĉiu monate) kunsidi (almenaŭ skajpe)
  • okazis kunveno de la estraro en Varsovio
  • ŝanĝiĝis kasisto: estis Agata Cichocka, kaj nun estas Karina Mąkosa
  • PEJ havis standon dum la Foiro de Junularaj Organizoj en Krakovo
  • multaj PEJ-anoj partoprenis en la trejnado dum FESTO (kadre de Grundtvig)
  • sendis raporton pri Grundtvig-programo

FARAS:

  • kreas fulmkartojn por kursoj de Esperanto (ĉe memrise)
  • subtenas organizadon de JES
  • planas pornovulan renkontiĝon

FAROS:

  • ĝisdatigos la regularon
  • kunordigos komencojn de eo kursoj en junularaj kluboj tra tuta Pollando
  • subtenos lingvan kafejon en Wałbrzych (PEJ estas unu el partneroj de projekto de Ania)
  • serĉos aferprezentanton
  • strebos kunlaborigi Vinilkosmo kun pola muzikgrupo ŜANĜO

Mi:

FARIS:

  • partoprenis en IJS, tie priparolis kunlaboron inter organizoj de la viŝegradaj landoj
  • partoprenis en trejnado dum FESTO kadre de Grundtvig
  • partoprenis estrarkunsidon de PEJ
  • reprezentis PEJ-on dum la Foiro de Junularaj Organizoj (en Krakovo)

FARAS:

  • partoprenas la rettrejnadojn de KER kaj por novaj komitatanoj
  • okupiĝas pri retejo de IJK2015

FAROS:

  • (re)ekos liston de tradukindaj/kreindaj artikoloj pri Esperanto en naciaj lingvoj
  • okupiĝos pri Erasmus+
  • okupiĝos pri lokaj aferoj
  • partoprenos en ARKONES

Tobiasz KUBISIOWSKI – komitatano A (Pollando)

FARIS:

  • skribis artikolojn pri PEJ, TEJO kaj Muzaiko en la pola Vikipedio,
  • partoprenis la TEJO-trejnadon dum la 25-a IJS en Hungario,
  • reprezentis PEJ-on dum la Foiro de Junularaj Organizoj en Krakovo.

FARAS:

  • partoprenas la trejnadon por novaj komitatanoj,
  • preparas artikolojn pri IJK kaj JES por la pola Vikipedio.

FAROS:

  • partoprenos en Arkones

Ariadna GARCÍA GUTIÉRREZ – komitatano B


FARIS:

  • Partoprenis Terminologian Kurson en Vieno reprezentante UEA. Tie mi povis akiri multajn spertojn pri tiu ĉi scienca fako pere de kiu mi povos ankaŭ kontribui, mi pensas al scienca junulara agado.
  • Konatiĝis kun la frankfurtaj esperantistoj en la klubo Albatros. Tie mi povis paroli pri Kubo, la esperanta movado kaj la Nacia Aranĝo: JuSKA 2014 kiu okazos inter la 9-12 de oktobro 2014.
  • Skribis al gejunuloj de la Junulara Sekcio en Kubo por sciigi ilin pri mia reprezentado de individuaj membroj de TEJO, tiel ke ili povus kontakti min por duboj, sugestoj, komentoj pri esperantista agado aŭ kontribuoj.
  • Karaj individuaj membroj de TEJO, mi instigas ankaŭ vin kontakti min, kaze ke vi havas dubojn, sugestojn, komentojn pri kiel kunagi por antaŭenigi Esperanton. Tiel mi proponas senhezite skribi al mia retadreso: arita_piscis14 ĉe yahoo.es por ĉiuj viaj bezonoj.

FARAS:

  • Kunorganizas kaj varbas por nia 3a Junulara Somera Komuna Aranĝo – JuSKA 2014
  • Kunagas por revigligo de la Tutamerika Komisiono de TEJO
  • Daŭre sekvas la rettrejnadojn pri Intertraktado kaj por Komitatanoj B

FAROS:

  • Gvidos Aktivulan Trejnadon pri Organizado de Eventoj kiu komenciĝos laŭplane la 15an de septembro

Romualda JEZIOROWSKA – komitatano B


FARIS:

  • partoprenis 70an IJKn en Fortalezo dum kiu mi okazigis propran programeron (Novula programo), partoprenis neoficjalajn kunsidojn de TEJO kaj kunsidis kun organizantoj de 71a IJK en Wiesbaden
  • partoprenis kunsidon de PEJ estraro en Varsovio dum kiu mi subtenis planadon de PEJ-agado por venontaj monatoj
  • partoprenis Foiron de Junularaj Organizoj en Krakovo reklamante pri Esperanto mem kaj pri PEJ (precipe pri krakova sekcio de ĝi)
  • verkis artikoletojn por Ondo de Esperanto kaj por Pola Esperantisto
  • kunordigas kunlaboron inter esperantistoj kaj esperanta eldonejo kaj pola esperanta muzikgrupo Ŝanĝo
  • kunlaboris pri mezperioda raporto pri Grundtvig projekto

FARAS:

  • kunplanas agadon de loka vroclava esperanta grupeto
  • kunplanas kaj kunagas en PEJ pri diversaj farendaĵoj
  • agas kiel redaktorino de PEJ-kolumno ĉe Ondo de Esperanto

FAROS:

  • esploros pri venontaj interesaj trejnadoj en Pollando kaj eksterlande
  • provos trovi aferprezentanton por PEJ kaj krei oportunojn aperigi artikolojn pri nia agado en polaj junularaj medioj
  • verkos artikolojn por Ondo de Esperanto kaj por Pola Esperantisto
  • esploros pri ebloj kiel uzi mian scion kaj sperton pri komunaj sociigaj ludoj kiujn mi okazigis dum IJK en Fortalezo