Home > Causes > Internacia Junulara Kongreso
IJK-flago

0 Sponsors

0

PayPal

 

Internacia Junulara Kongreso de TEJO

La nokta vivo, dancoj, bona etoso sed ankaŭ renkontoj, prelegoj, seminarioj kaj laborgrupoj: tio estas programo de la intensa semajno kiun ĉiu juna esperantisto spertu! IJK estas la plej grava evento de la jaro por la esperantista junularo. La kongreso okazas ĉiujare en malsama lando. Ĝi estas organizata de landa sekcio de TEJO kaj de lokaj aktivuloj, kune kun TEJO. Ĉu vi ŝatus kandidatiĝi por organizi IJK en via lando? Por pli da informoj pri la IJK ĝenerale, legu la vikipedian artikolon pri IJK.

La venonta IJK okazos en Aneho, Togolando, de la 5-a ĝis la 12-a de aŭgusto 2017. Por pli da informoj, vizitu ĝian retejon!

La pasintaj Internaciaj Junularaj Kongresoj kun retpaĝaroj

IJK Datoj Urbo Lando Retpaĝaro
72-a 2016-07-16/23 Vroclavo Pollando arĥiva
71-a 2015-08-02/09 Vizbadeno Germanio funkcianta
70-a 2014-07-18/25 Fortalezo Brazilo arĥiva
69-a 2013-08-19/26 Nazareto Israelo alirebla
68-a 2012-08-05/12 Hanojo Vjetnamio arĥiva
67-a 2011-07-14/21 Kievo Ukrainio alirebla
66-a 2010-07-24/31 Santa Cruz del Norte Kubo alirebla
65-a 2009-07-18/25 Liberec’ Ĉeĥio alirebla
64-a 2008-07-26/08-02 Szombathely Hungario arĥiva
63-a 2007-07-27/08-03 Hanojo Vjetnamio arĥiva
62-a 2006-08-06/13 Sarajevo Bosnio-Hercegovino arĥiva
61-a 2005-07-31/08-07 Zakopane Pollando alirebla
60-a 2004-07-10/17 Kovrov Rusio alirebla
59-a 2003-07-19/26 Lesjöfors Svedio arĥiva
58-a 2002-07-21/28 Pato Branco Brazilo arĥiva
57-a 2001-07-29/08-05 Strasburgo Francio arĥiva
56-a 2000-07-05/12 Honkongo Ĉinio alirebla
55-a 1999-08-09/16 Veszprém Hungario alirebla

Fot. kapa Łukasz Żebrowski; ĉefa David-Emil Wickström; ambaŭ el reta fotaro de Pola Esperanto-Junularo, CC-BY-SA