Home > Projects > Sigues actiu

 

Sigues actiu a TEJO

TEJO viu dels seus activistes i ser actiu a TEJO et dóna l’oportunitat de trovar-te a molts joves activistes d’altres països, adquirir experiències que et seran útils després, i a més per dur endavant els objectius i ideals del moviment esperantista. Existeixen moltes possibilitats d’ajudar a TEJO en la seua activitat. Si tens menys de trenta anys, has de fer-te membre. I si tens ganes de fer coses, no perdes l’oportunitat de col·laborar en diverses àrees de TEJO.

Komisionoj

Unu el la plej bonaj manieroj por aktivi en TEJO estas iĝi membro en unu el la komisionoj. Estas komisionoj pri diversaj temoj, ekzemple Pasporta Servo, Landa Agado, Kulturo, Informado, Scienca kaj Faka Agado, Adoleska Agado, Homaj Rimedoj… vidu ĉi tie la tutan liston de komisionoj, kaj priskribon de la agado en komisiono.

Eventoj

Nia ĉefa renkontiĝo estas la Internacia Junulara Kongreso, kiu okazas ĉiujare julie aŭ aŭguste en malsama lando. Krom ĝi okazas multaj aliaj aranĝoj. Vi povas trarigardi la liston de baldaŭaj eventoj. Se vi mem volas organizi ion, vi povas legi multajn dokumentojn pri organizado de eventoj.

Aktivula trejnado

Trejnado de aktivuloj estas daŭra bezono, kiel en ĉiu junulara organizo. Se vi spertas pri certaj kampoj kaj ŝatus trejni, TEJO ĝojos oferti al vi okazon. TEJO organizas aktivulan trejnadon kaj en apartaj seminarioj kaj kadre de junularaj renkontiĝoj. Aldone al seminarioj ankaŭ disponeblas retaj trejnadoj por la lertiĝemuloj kaj elŝuteblaj trejnadmaterialoj, se vi ŝatus surloke organizi ĉeestan trejnadon.

Taskoj el la laborplano

Vi povas helpi la realigadon de la laborplano de TEJO. Rigardu la tabelon de la farendaj taskoj laŭ la nuna laborplano.

Traduku

Se vi preferas helpi el via hejmo kaj volas praktiki vian lingvokonon, nepre aliĝu al nia traduka teamo. TEJO ĉiam havas multon por traduki, ekzemple informilojn, retpaĝojn, aŭ kampanjojn.

Eksteraj rilatoj

La komisiono pri eksteraj rilatoj faras konkretan laboron pri videbligo de Esperanto kaj TEJO ekster la Movado kaj kreas ligojn kun pluraj organizoj kaj platformoj. La Komisiono pri Eksteraj Rilatoj ebligas al vi ne nur sukcese informi pri Esperanto sed ankaŭ renkonti gravulojn en oficialaj instancoj, samkiel pliriĉigi personan sperton en komunikado kaj reprezentado.

Revuo Kontakto

Niaj eldonaĵo Kontakto kaj ene de ĝi movada TEJO Tutmonde diskutas sociajn kaj movadajn temojn gravajn por la junularo. Iliaj redaktoroj havas la taskon daŭre liveri interesajn, scivoligajn kaj malenuajn materialojn. Per kunlaboro en kolektado de tiaj materialoj vi povas mem lerni multon novan kaj helpi al la legantoj fari same.

Vakaj postenoj

Foje ni serĉas homojn por iuj konkretaj taskoj. Por ekscii pli bonvolu rigardi la liston de aktualaj proponoj aktivi.

Ĉu vi havas novan ideon?

Kaj se vi havas novan ideon, simple kontaktu nin! Ni povas helpi realigi vian ideon, interalie pere de la Fonduso Trampolino.

Fot. ĉefa Łukasz Żebrowski, el reta fotaro de Pola Esperanto-Junularo, CC-BY-SA