Home > Aliaj > Anonco: nova komisiito pri landa agado en Azio

Kun granda ĝojo ni jam povas anonci ke ni havas novan komisiiton pri Landa Agado en Azio, temas pri Nepo, jen ŝia biografio por ke vi pli bonu konu ŝin!

Nepo estas 29 jaraĝa, el Hanojo en Vjetnamio. Ŝi esperantiĝis en 2007 kiam okazis la 63-an IJKn en Hanojo, Vjetnamio. Tiam ŝi estis studentino de Vjetnama Nacia Universitato kie estis kongresejo de la IJK. Fakte, tiam ŝi tute ne sciis ion pri la lingvo kaj tiom scivolema pri la „stranga lingvo“ nomata Esperanto kaj pri tiu internacia kongreso; rezulte, ŝi aliĝis al la kurso de Esperanto. Ŝi ekamis ĝin tuje kaj volis kontribui iomete al nia movado. Esperanto vere ŝanĝis ŝian vivon de tiam. Fojfoje ŝi pensis, ke kiel ŝia vivo iĝus sen Esperanto, kiel ŝi estus se ŝi ne scius pri la lingvo kaj kiom ŝia vivo tediĝus sen interesaĵoj kiujn ŝi nur eblas sperti en Esperantujo. Iĝi helpanto de la 63-a IJK, en 2007, kaj la 29-a KS (Komuna Seminario inter Koreio, Ĉinio, Japanio kaj Vjetnamio), en 2010 ; LKK-ano de 68-a IJK (2012), 33-a KS (2014), ŝi ja havis bonŝancon amikiĝi kun pluraj geamikoj tutmonde kaj kolektis tiom da vivlecionoj dank’al ili.

Nun ŝi aktivas en vjetnama movado kiel komitatano de VEA (Vjetnama Esperanto-Asocio), Prezidanto de VEJO (Vjetnama Esperantista Junulara Organizo) kaj de VIS (Vjetnama ILEI Sekcio), organizanto de SOREN-oj (Somera Renkontiĝo – ĉiujara evento de VEJO). Ŝi amas Esperanton kaj ankaŭ timas ke iutage ne eblus ke ŝi aktivu en la movado, do ŝi ĝojas, ke ŝi povas fari ion por nia movado, speciale por azia junulara movado kiel komisiito.

2 Comments, RSS

  • jixiang

    says on:
    merkredo merkredo 14- 14UTC Septembro 2016 at 05:22

    Gratulojn Nepo!

  • Saeed Ahmad

    says on:
    merkredo merkredo 14- 14UTC Septembro 2016 at 07:14

    MI aprezas viajn agadojn por la Azia Esperanto-movado. AEM bezonas sincerajn kaj honestajn aktivulojn. Bravo, kara

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.