Home > Aktivuloj > Paweł FISCHER-KOTOWSKI
Paweł Fischer-Kotowski
Paweł FISCHER-KOTOWSKI
Elekta Komisiono, Komitatano Ĉ

 

funkcio

Komitatano Ĉ kaj membro de la Elekta Komisiono

naskiĝjaro

1990

loĝloko

Roterdamo, Nederlando

kion vi faras en via eksterEsperantuja vivo?

Mi estas hom-rajta aktivulo kaj libro-ŝatanto. Mi aktivas en GLAT-organizo Lambdo Varsovio (Lambda Warszawa), por kiu mi laboras kiel kontraŭdiskriminacia trejnisto.

viaj ĝisnunaj esperantaj aktivaĵoj?

Mi estas aktiva en la Esperanto-movado ekde 2010, sed por la unua fojo mi membriĝis al UEA kaj TEJO jam en 2008. Antaŭe mi estis komitatano A de UEA (2011–2015), komitatano A (2011–2012), komitatano B kaj ĝenerala sekretario de TEJO (2012–2014). Sur la landa nivelo: estrarano (2011–2014) kaj ĝenerala sekretario de Pola E-Asocio (2011­­–2013), vicprezidanto (2011–2012) kaj kasisto de Pola E-Junularo (2012­­­–2013). Ekde novembro 2014 ĝis decembro 2015 mi laboris kiel plentempa volontulo de TEJO en la Centra Oficejo.

Mi estas membro de la Elekta Komisiono, kiu prizorgas la elekton de la Estraro de TEJO por la oficperiodo 2017–2019. Krome, mi kontribuas al Vikipedio en Esperanto kaj havas Esperanto-blogon parenteze.net.