Home > Aktivuloj > KuboF Hromoslav
KuboF Hromoslav
Volontulo en la Centra Oficejo

funkcio

Komputilisto de TEJO

naskiĝjaro

1990

loĝloko

Ede, Nederlando (origine Zvoleno, Slovakio)

kion vi faras en via eksterEsperantuja vivo?

Ĉar mi estas plentempa volontulo de TEJO, Esperanto (feliĉe) okupas ankaŭ grandan parton de tio, kion kutime homoj nomas “eksterEsperantuja vivo”. Tamen, eĉ ekster tio mi multe laboras en la vikimedia movado. Tie mi kunfondis kaj (kun)gvidas la laborgrupon Esperanto kaj Libera Scio kaj la landan asocion Vikimedio Slovakio, kaj praktike laboras en Vikipedio kaj ĝiaj frataj projektoj. Mi ŝategas muzikon kaj mem verkas kantojn kaj foje ilin prezentas, kutime mi akompanas min per gitaro. Kiel komputikisto mi interesiĝas pri libera programaro kaj rilataj aferoj kaj plurfoje tradukas (liberajn!) komputilajn programojn. Mi ŝatas ankaŭ naturon kaj laŭeble partoprenas agadojn por protekti ĝin. Ĉiam min kontentigas rigardi al stelplena nokta firmamento… sed tio tute ne eblas en Roterdamo 🙁

Lastloke, sed ne lastrange, mi serĉas sencon de la vivo. Ankoraŭ mi ne sukcesis, sed ankaŭ la vojo povas esti cel’, ĉu ne? 🙂

en kiuj Esperanto-organizaĵoj vi membras?

viaj ĝisnunaj Esperantaj aktivaĵoj?

Dum jaroj da mia Esperantumado mi spertis laboron en diversaj kampoj.

Kiel komputikisto mi komencis per teĥnikaj laboroj, precipe rilataj al kreado kaj mastrumado de retejoj, kaj interreta agado (ekz. helpado al lernu!). Poste mi partoprenis gvidadon de kelkaj organizoj (SKEJ kiel estrarano kaj prezidanto, SKEF kiel vicprezidanto kaj dum kelka tempo de facte gvidanto, ELiSo kiel kunfondinto kaj neoficiala gvidanto, TEJO kiel komitatano). Mian ĉefan Esperantan hejmon mi trovis en E@I, kie mi diversmaniere kaj divergrade helpadas dum jaroj. Mi plurfoje prelegis pri Esperanto, informis en budoj, sed ankaŭ agis en Esperanto prelegante kaj trejnante. Plurfoje mi vole-nevole helpis kaj helpas al organizado de diversaj renkontiĝoj (ĉefe SES-oj, Tutslovakiaj E-renkontiĝoj, KAEST-oj kaj ankaŭ en Universala Kongreso de Esperanto 2016).

Grava parto de mia vivo estas muziko kaj tiel estas ankaŭ en Esperanto. Dum jaroj mi estas membro de EUROKKA, okaze kunlaboras kun Vinilkosmo, kolektas tekstojn de Esperantaj kantoj en la reta Kantaro. Mi ankaŭ iom muzikumas, verkas proprajn kantojn kaj tradukas aliulajn; foje mi faras mallongajn muzikajn prezentojn, ekz. dum internaciaj vesperoj.

Mia Esperanta laboro nuntempe fokusiĝas al Vikimedia movado. Nelonge post mia esperantistiĝo mi komencis labori en la slovaka kaj Esperanta Vikipedioj, poste mi aldonis aliajn viki-projektojn kaj fine venis laboro organiza kiam mi kunfondis la laborgrupon Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo). Pere de ELiSo mi reprezentas Esperanton en la Vikimedia movado kaj inverse; partoprenas diversajn renkontiĝojn kaj portas spertojn inter la du movadoj.

kion vi planas fari en TEJO?

Kiel iama komitatano mi ligis TEJOanojn kun Esperanta muziko (nome de EUROKKA) kaj agado en Slovakio (nome de SKEJ), dum kelka tempo ambaŭ samtempe, kaj mi tre ĝuis partopreni altajn decidojn de nia tutmonda organizo.

Poste mi eniris la Centran Oficejon kiel volontulo kun celo pliprogresigi la movadon, helpi pri teĥnikaĵoj kaj fari laboron, kiu signife plifaciligos laboradon de aliuloj (precipe tian, kian mi ne povus fari ne laborante plentempe). Mi precipe interesiĝas pri laboro en la kultura komisiono. Nun mi tamen precipe volas transvivi mian volontuladon kaj ĝui mian vivon.