Home > Aktivuloj > Konstanze (Tuśka)
Konstanze (Tuśka)
Estrarano (Vicprezidanto)

funkcio

  • Estrarano (vicprezidanto) de TEJO en 2017-2018
  • Kunordiganto de la tradukado de TEJO.org
  • Grupestro por TEJO ĉe EYE 2016
  • Eks-volontulo en la Centra Oficejo (marto 2015)

naskiĝjaro

1993

loĝlokoj

Heidelberg, Germanio
Fukuoka, Japanio

en kiuj Esperanto-organizaĵoj vi membras?

TEJO, GEJ

viaj ĝisnunaj esperantaj aktivaĵoj?

Esperanton mi eklernis dum majo 2014.

Dum marto 2015 mi volontulis en la Centra Oficejo de UEA/TEJO en Roterdamo, verkante la EVS-subvencipeton por la venonta jaro, kiu estis aprobita julie kaj alportis du novajn volontulojn al TEJO ekde komenco de 2016.

Dum la akademia jaro 2015/2016 mi koncentriĝis pri la partnerado de TEJO kun EYE 2016, grandega junulara evento, kiu okazis maje 2016 en Strasburgo, Francio.

En somero 2017 en Aného, Togolando, mi estis elektita kiel estrarano de TEJO por la oficperiodo 2017-2018.

Ekde februaro 2015 mi kunordigas la tradukadon de TEJO.org – bonvolu aliĝi al nia teamo!

kion vi faras en via eksterEsperantuja vivo?

Mi studas lingvistikon kaj la japanan lingvon, lernas kaj instruas la germanan al infanoj. Ekde septembro 2016 ĝis julio 2017 mi partoprenis studprogramon en Japanio.